La 10-a de julio estas la datreveno de la morto (en 1965) de la itala (sicilia) poeto, verkisto kaj eseisto Giuseppe Villaroel (1889-1965).
it.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Villaroel
Mi troigus, se mi dirus, ke li okupas gravan lokon en la itala literaturo; sed mi devas konstati, ke en pasinteco li estis taksata en tre pozitiva maniero, se juĝi el du faktoj:
– la Antologio por mezgradaj lernejoj, kiun mi posedas (Assunta Del Nero, Cesarina Iazzoni: “Primule – Antologia italiana per la scuola media”, vol. II, Signorelli, Roma 1966), publikigas du liajn poeziaĵojn, kaj asertas:
“È una delle voci liriche più pure della Sicilia di oggi; sensibile ed appassionato” (Li estas unu el la plej puraj lirikaj voĉoj de hodiaŭa Sicilio; sentema kaj pasiplena);
– afero eĉ pli rimarkinda, la literatura revuo “Literatura Mondo” (1935-6, p.118-119) parolas pri li en rilato kun la “”Nuntempa itala literaturo”, asertante:
>Unu el la lastaperintaj verkoj estas “Il cuore e l’assurdo” de Giuseppe Villaroel. La koro, diras la poeto, havas propran absurdan vivon, pri kiu mi konscias nur kiam ni volas klarigi ĝiajn motivojn kaj kontraŭsencojn. Tamen, se ni ĝin atente observas, ni konstatas, ke la absurdo de la koro estas pli logika, ol tiu de la racio. Sur tiu cetere ne tro originala temo, s-ro Villaroel tamen sukcesis verki tre belajn poemojn pri tiuj motivoj de l’ koro, kiujn per lerta paradokso li nomas absurdaj”.
(Parenteze dirite: la artikolo mencias ankaŭ Luigi Pirandello kaj Aldo Palazzeschi, kune kun Maria Borgese kaj Lionello Fiumi; sed ĝi ne mencias Giuseppe Ungaretti).
Mi transskribas la poeziaĵon “Casa di mia gente”, en la itala kaj en laŭvorta traduko al Esperanto, kaj aldonas la kovrilon de la volumo “Il cuore e l’assurdo” (La koro kaj la absurdo), menciita en la artikolo.
CASA DI MIA GENTE
Sempre ritorno fra le tue pareti,
come a un rifugio, o casa di mia gente!
Nessuno albergo mai, nessun ostello,
per varie plaghe, fu più seducente
del tuo silenzio, ove, dal lungo esilio,
vengo a sanarmi d’ogni mia ferita,
in colloquio coi morti che mi amarono
perché nacque da loro la mia vita.
Tu sola ridi, o casa di mia gente;
tu sola resti, in mezzo alla rovina
di tutti i sogni miei tristi e mendaci,
nell’ora di mia vita che declina!
Tu sola vieni, o casa di mia gente,
al mio ricordo ed alla mia speranza,
e, nel mio folle errore senza quiete,
questa sola dolcezza oggi mi avanza.
Tornerò bimbo sulle tue terrazze,
guarderò, nelle notti, le tue stelle
tremare sulle torri delle chiese;
ci sarà il canto delle mie sorelle,
ci sarà l’ombra di mia madre e il grido
del vecchio gallo, all’alba, nei cortili
e, dalle tue finestre, nell’azzurro,
vedrò spuntare i rinascenti aprili.
E sarà la mia gioia e la mia pace:
l’unica gioia che può dare il mondo
l’unica pace che può dar la vita:
vivere sotto il bel sole giocondo
di nostra terra, quello che ci fulse
negli occhi quando noi fummo creati
e morire così, serenamente,
accanto ai nostri morti e ai nostri nati.
Giuseppe Villaroel
°°°°°
DOMO DE MIA GENTO
Ĉiam mi revenas inter viajn murojn,
kvazaŭ al rifuĝejo, domo de mia gento!
Neniu gastejo iam, neniu palaco
tra diversaj mondopartoj estis pli alloga
ol via silento, kien, el la longa ekzilo,
mi venas min sanigi el ĉiu vundo,
interparole kun la mortintoj, kiuj min amis,
ĉar naskiĝis de ili mia vivo.
Vi sola ridas, ho domo de mia gento;
vi sola restas, meze de la ruino
de ĉiuj miaj revoj malgajaj kaj mensogaj,
en la horo de mia vivo kiu kadukas!
Vi sola venas, ho domo de mia gento,
al mia memoro kaj al mia espero,
kaj, en mia malsaĝa vagado sen ripozo,
ĉi tiu sola dolĉeco hodiaŭ al mi restas.
Mi reiĝos infano sur viaj terasoj,
mi rigardos, dum la noktoj, viajn stelojn
tremi super la turoj de l’ preĝejoj;
estos la kanto de miaj fratinoj,
estos la ombro de mia patrino kaj la krio
de la maljuna koko, ĉe tagiĝo, en la kortoj
kaj, el viaj fenestroj, en la lazuro,
mi vidos ekaperi la renaskiĝantajn aprilojn.
Kaj estos mia ĝojo kaj mia paco:
la ununura ĝojo, kiun povas doni la mondo,
la ununura paco, kiun povas doni la vivo:
vivi sub la bela gaja suno
de nia tero, tiu, kiu brilegis
al niaj okuloj kiam ni estis kreitaj,
kaj morti tiel, serene,
apud niaj mortintoj kaj niaj naskitoj.
Giuseppe Villaroel, trad. Antonio De Salvo