Homoj

Gioacchino da Fiore

La 30- de marto estas la datreveno de la morto (en 1202) de la itala (kalabria) abato, teologo, pensulo, reformisto kaj verkisto Gioacchino aŭ Giovacchino da Fiore (Joakimo el Fiore, 1130-1202).
eo.wikipedia.org/wiki/Joakimo_el_Fiore
Temas pri persono tre pridebatita: liaj sekvantoj respektegas lin kiel Beatulon (malgraŭ pluraj malsukcesaj klopodoj proklamigi lin tia ankaŭ oficiale), kaj eĉ pledas, por ke li estu deklarita “Doktoro de la Eklezio”, danke al liaj studoj pri la rilatoj inter la Malnova kaj la Nova Testamento; sed en pasinteco li havis problemojn kun la religiaj aŭtoritatuloj, ĉar kelkaj liaj teorioj, tre originalaj, estis taksitaj herezaj.
Kvankam li neniam diris, ke li havas profetecajn kvalitojn, tiaj kvalitoj estis al li atribuitaj de la popola voĉo; cetere, la favoro, kun kiu la homamasoj rigardis kaj rigardas al ĉi tiu persono, estas pruvita de pluraj faktoj:
– Dante Alighieri mencias lin en la Dia Komedio (Paradizo 12, 139-140), metante lin apud sanktuloj kiaj Bonaventuro de Banjoreĝo kaj Tomaso de Akvino:

lucemi dallato
il calavrese abate Giovacchino
di spirito profetico dotato.

ĉe mi flanke lumas
l’ abato Kalabrana Joakimo,
je spirito profeta provizita.
(trad. Giovanni Peterlongo)

la abato
kalabra Joakimo flanke staras,
estinta la profetspirita frato.
(trad. Enrico Dondi)

– la penso de Gioacchino da Fiore (seninterrompe studata kaj pliprofundigata de ok jarcentoj) influis kaj influas la katolikajn movadojn (laikajn kaj religiajn), kiuj petdeziras Eklezion spiritan, tolereman, ekumenan, kiu anstataŭ la malnovan Eklezion dogmeman, hierarkian, tro materian;
– la tombo de Gioacchino, en la abatejo de San Giovanni in Fiore de li fondita sur la Sila altebenaĵo, estas celo de devotaj pilgrimoj;
– laŭ kelkaj studuloj, Gioacchino da Fiore estas ĉe la bazo de la disvastiĝo en Italio de la nomo Gioacchino (Joakimo).
Mi aldonas poŝtan stampon, utiligitan en Cosenza (Kozenco) la 6-an de aprilo 1984 okaze de la “honorado al Gioacchino da Fiore”; estas rimarkinde, ke la stampo utiligas la nomon “Gioacchino” en la klarigo, sed transskribas ĝuste la mencion el Dante, kun la nomo en la formo “Giovacchino”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *