La 31-a de marto estas la datreveno de la morto (en 1850) de la itala (toskana) poeto kaj lingvisto Giuseppe Giusti (1809-1850),
eo.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Giusti
konata precipe pro la poeziaĵo “Sant’Ambrogio” (“Sankta Ambrozo”), kaj pro ampleksa laŭorda kolekto de toskanaj Proverboj, kiu utilis kiel ekzemplo por la postaj studoj pri tiu fako.
Mi jam parolis pri li 12-an de majo 2017.
La poeziaĵo “Sant’Ambrogio” estas prezentita ĉi tie:
Mi transskribas (en la itala, kaj en la traduko al Esperanto) la poeziaĵon “I trentacinque anni” (La tridekkvin jaroj), dediĉitan al lia amiko Tommaso Grossi; estas animskue pensi, ke la poeto mortis nur 6 jarojn poste, je 41 jaroj.
Mi aldonas bildon pri la monumento al Giuseppe Giusti en lia naskiĝurbo Monsummano Terme (Pistoia).
I TRENTACINQUE ANNI
Grossi, ho trentacinque anni, e m’è passata
quasi di testa ogni corbelleria;
o se vi resta un grano di pazzia,
da qualche pelo bianco è temperata.
Mi comincia un’età meno agitata,
di mezza prosa e mezza poesia;
età di studio e d’onesta allegria,
parte nel mondo e parte ritirata.
Poi, calando giù giù di questo passo
e seguitando a corbellar la fiera,
verrà la morte, e finiremo il chiasso.
E buon per me, se la mia vita intera
mi frutterà di meritare un sasso
che porti scritto: “Non mutò bandiera”.
Giuseppe Giusti
°°°°°
TRIDEKKVIN JAROJ
Ho Grossi estas mi tridekkvinjara,
el kapo preskaŭ ĉia stult’ forestas;
se grajn’ ankoraŭ da frenez’ enrestas,
ĝin moderigas kelka blanko hara.
Ekiras aĝo malpli agite fara,
en kiu poezi’ kaj proz’ kunestas;
aĝo por studo kaj por gaj’ honesta,
parte monduma parte hejmekara.
Poste, dum ni plusekvos la destinon
kaj serĉos plue pri la vivmotivo,
venos la mort’ kaj ni la bruon finos.
Bone por mi se mia tuta vivo
meritigos al mi sur ŝton’ esprimon:
“Li saman flagon svingis sen modifo”.
Giuseppe Giusti, trad. Giordano Azzi
(el “Tra itala poezio”)