Homoj

Filippo Turati

La 29-a de marto estas la datreveno de la morto de la itala socialista politikisto Filippo Turati (1857-1932), ne konfuzenda kun la faŝisto Augusto Turati.
it.wikipedia.org/wiki/Filippo_Turati
(Ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto).
Mi jam parolis pri li la 29-an de marto 2017,

Filippo Turati


sed tiam mi limiĝis prezenti liajn rilatojn kun la Esperanto-movado. Hodiaŭ mi klopodos doni kelkajn indikojn pri lia politika agado, sendube nekutima.
Naskiĝinte en 1857 en Canzo (Como), en Lombardio, en konservativa familio de alta burĝaro, je 27 jaroj, en 1884, li ekkonis en Napolo la rusan revoluciulinon Anna Kulišëva – Kuliscioff (1855-1925),
it.wikipedia.org/wiki/Anna_Kuliscioff
fariĝis ŝia kunulo kaj aliĝis al marksismo.
En 1891 Turati fondis la revuon “Critica sociale” (Sociala kritiko), celante krei reformisman socialismam konscion (kun speciala atento al la plibonigo de la vivkondiĉoj de la laboristoj kaj al la politikaj kaj sindikataj liberoj), kun la izolado de la revolucia kaj de la anarkiisma frakcioj.
En 1892, Turati estis unu el la fondintoj de la Partio de la Italaj Laboristoj (ekde 1895, Itala Socialista Partio), kun la programo atingi la emancipadon de la laborista klaso ne pere de revolucio, sed laŭgrade kaj pere de la normala balota vetkonkuro.
Kvankam la partio estis trude dissolvita, en 1896 Turati estis elektita Deputito; arestita post la popolaj tumultoj de Milano de 1898 (sangoplene subpremitaj de Generalo Fiorenzo Bava Beccaris),
it.wikipedia.org/wiki/Fiorenzo_Bava_Beccaris
kaj kondamnita al 12 jaroj da karcero, interalie kiel aŭtoro de la versoj de la “Canto dei lavoratori” (Kanto de la Laboristoj, Himno de la Laborista Partio),

li estis liberigita kelkajn monatojn poste, danke al amnestio; denove elektita Deputito, li rekomencis la politikan batalon, kiel ĉefo de la reformisma alo de la socialista partio.
Konvinkita kontraŭmilitaristo, li opoziciis al la itala-turka milito (tiel dirita “milito de Libio”) de 1911, kaj al la interveno de Italio en la unuan mondmiliton.
Postmilite, la socialista partio travivis plurajn disiĝojn: en 1919, Benito Mussolini (tiam revoluciema socialisto) fondis la “Fasci di combattimento” (Batalfaskojn); en 1921, la maksimumistoj fondis la Italan Komunistan Partion; kaj en 1922 Turati, ĉefa elstarulo de la reformistoj, estis eksigita el la socialista partio, kaj fondis la Unuecan Socialistan Partion.
Eĥo de ĉi tiuj internaj disputoj de la itala maldekstrularo (fenomeno konstanta en la tempo) estas en satira poeziaĵo de 1922 de la romdialekta poeto Trilussa (Carlo Alberto Salustri), kiun mi transskribas ĉe la fino, kune kun mia laŭvorta traduko al Esperanto.
Kiam okazis la murdo de Giacomo Matteotti (1924), Deputito Turati partoprenis la tiel diritan “secesion de Aventino” kontraŭ Mussolini, sin detenante de la parlamenta agado kiel signo de protesto, sed ne kontraŭstaris efike la naskiĝantan faŝismon.
En 1926, Turati devis forkuri al Francio; tie li agadis por la starigo de kontraŭfaŝista fronto, por la reunuigo de la partio, kaj por la denunco de la diktaturo de Mussolini.
Li mortis en Parizo en 1932, en maldolĉa kondiĉo de forkurinto, kontestita jen de la reakciuloj jen de la maksimumistoj, kiuj pro kontraŭaj kialoj malamikis al Turati, unuj ĉar ili taksis lin tro avangarda en la batalo por la laborista emancipiĝo, la aliaj ĉar ili kulpigis lin pri malforteco en tiu lukto, kiun ili volis necedema, kaj kritikis lian apogon al “burĝaj” Registaroj (eĉ se por atingi rezultojn tre altvalortajn por la laboristaro: malpliigo de la laborhoraro, kaj malpermeso de laboro por infanoj malpli ol 12-jaraj), kaj lian malfortan reziston kontraŭ la naskiĝanta faŝismo.
Aliflanke, estas malfacile riproĉi al Filippo Turati, ke li ne tuj kaj plene konsciis pri la danĝero de faŝismo; sufiĉas pensi – kiel memorigas Renzo De Felice en “Mussolini e il Fascismo”, vol. II, p. 393-394, citita de Carlo Minnaja en la libro “L’Esperanto in Italia” – ke Anna Kuliscioff mem skribis al Turati, la 24-an de novembro 1923 (unu jaron post la Marŝo al Romo):
“Ciò che deve premerci come Partito e come cittadini italiani è il ritorno graduale alla vita normale, cioè l’assorbimento del fascismo nella normalità della convivenza civile”.
(Tio, kio devas interesi al ni kiel Partio kaj kiel italaj civitanoj, estas la laŭgrada reveno al la normala vivo, tio estas, la ensorbo de faŝismo en la normalecon de la civila kunvivado).
Mi aldonas:
– la poŝtmarkon de 2012 de Respubliko San Marino, dediĉitan al “Filippo Turati, Maestro di Libertà” (Filippo Turati, Majstro de Libereco), kun portreto de la politikisto kaj en la dua ebeno la revuo “Critica sociale”;
– portreton de Anna Kulišëva – Kuliscioff.


(sekvas traduko al Esperanto)

L’UNITÀ DER PARTITO
(da “Le Favole”, 1922)

Ner congresso socialista
de li Gatti intransiggenti
parlò un Micio communista:
– Qua ‘gni tanto c’è un miciotto
che se squaja (1) sotto sotto:
chi s’alliscia a li padroni
pe’ raggioni de politica,
chi è cacciato perché critica
li compagni chiacchieroni,
questo dà le dimissioni,
quello scappa, l’antro litica…
Ma se annamo de ‘sto passo
famo broccoli (2), scusate!
Troveremo er proletario
che ce tira le sassate!
No, compagni! È necessario
ch’ogni membro der partito,
favorevole o contrario,
nun se squaji e resti unito.
P’evità l’inconveniente
c’è un rimedio solamente:
se legamo tutti assieme
pe’ la coda, e famo in modo
che se un Gatto vô annà avanti
è obbrigato de sta’ ar chiodo,
ché, se tira, strigne er nodo
e stracina tutti quanti.
Er compagno, che se sente
trattenuto, certamente
strilla, sgnavola (3), s’arruffa,
smania, sgraffia, soffia, sbuffa;
ma cór freno a parteddietro
chi lo libbera? San Pietro?

1. Se ne va. 2. Non riusciremo, falliremo. 3. Miagola.
Trilussa (Carlo Alberto Salustri)
(“Tutte le poesie di Trilussa”, Mondadori, 1995, p. 227-228)

°°°°°
(Laŭvorta traduko)

LA UNUECO DE LA PARTIO
(el “Le Favole” – La Fabloj, 1922)

En la socialista kongreso
de la nekompromisemaj Katoj
parolis komunista Kato:
– Ĉi tie de tempo al tempo iu kato
kaŝe elŝteliĝas:
iu flatas la mastrojn
pro kialoj de politiko,
iu estas forpelata ĉar li kritikas
la tro babilemajn kamaradojn,
iu eksiĝas,
iu forkuras, alia disputas…
Sed se ni daŭrigas tiel,
ni fiaskos, pardonon!
Ni trovos la proleton,
kiu havigos al ni ŝtonbatojn!
Ne, kamaradoj! Estas necese
ke ĉiu membro de la partio,
favora aŭ malfavora,
ne elŝteliĝu kaj restu kunigita.
Por eviti la malagrablaĵon
estas nur unu rimedo:
ni interligas nin ĉiujn kune
per la vosto, kaj ni aranĝas tiel,
ke se unu Kato volas iri antaŭen,
li estu devigita resti alnajlita,
ĉar, se li tiras, li plistreĉas la nodon
kaj kuntrenas ĉiujn.
La kamarado, kiu sentas sin
retenita, certe
krias, miaŭas, krispiĝas,
agitiĝas, gratas, blovas, kolerspiras;
sed kun la bremso ce l’ postaĵo
kiu povas liberigi lin? Ĉu Sankta Petro?

Trilussa (Carlo Alberto Salustri), 1922
trad. Antonio De Salvo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *