Homoj

Oscar Luigi Scalfaro

La 9-a de septembro 2018 estas la jarcenta datreveno de la naskiĝo de Oscar Luigi Scalfaro (1918-2012)

eo.wikipedia.org/wiki/Oscar_Luigi_Scalfaro

it.wikipedia.org/wiki/Oscar_Luigi_Scalfaro

juĝisto, Ministro (pri Transportoj kaj Civila Aviado, pri Publika Instruado kaj pri Internaj Aferoj), Prezidanto de la Itala Respubliko de 1992 ĝis 1999.

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio (precipe al tiu en itala lingvo, ĉar tiu en Esperanto estas tre mizera, kaj bezonus ampleksajn kompletigojn).

Mi limiĝas atentigi pri la kontaktoj de Scalfaro kun Esperanto, pri kiuj mi jam grandparte havis personan sperton:

eo.wikipedia.org/wiki/Antonio_De_Salvo

it.wikipedia.org/wiki/Antonio_De_Salvo_(esperantista)

en strikta amikeco kun la katolika esperantisto Prof. Mario Sola de Vercelli

www.ueci.it/k_sento/ks_1998/ks_1998_n1.htm

Scalfaro konstante sekvis kun simpatio la agadojn de la esperantista movado, loke, nacie kaj internacie;

la 21-an de novembro 1967, kiel Ministro pri Transportoj kaj Civila Aviado, li dispoziciis, ke la oficiala Horaro de la Italaj Ŝtatfervojoj (FS) enhavu la “Ĝeneralajn Avertojn” ankaŭ en Esperanto. Tiam, mi deĵoris ĉe la Italaj Ŝtatfervojoj, tial mi prizorgis la tradukon;

en 1973, kiel Ministro pri Publika Instruado, li afable akceptis Profesoron Mario Dazzini (tiaman Prezidanton de la Itala Esperanto-Federacio/ IEF) kaj min (kiu tiam deĵoris ĉe tiu ministerio), kaj praktikeme konsilis celi la enkondukon en la lernejojn de la instruado de Esperanto pere de ministra ordono (kiun li pretis eldoni); sed oni maltrafis la okazon, ĉar pro principaj konsideroj oni preferis daŭre flegi la leĝproponon, kiu tamen neniam atingis la celon;

– en la periodo, en kiu Scalfaro estis Ministro pri Internaj Aferoj, mi havis kontaktojn kun li, ĉar, kiel juĝisto de la Kortumo pri Kontoj, mi havis la taskon kontroli ĝuste la agadon de tiu ministerio;

– la 3-an de septembro 1997, kiel Respublika Prezidanto, li akceptis aŭdience en la Kvirinala Palaco la 300 partoprenantojn en la Internacia Kongreso de katolikaj esperantistoj, adresante varman saluton (en itala lingvo), responde al la danko, kiun mi estis eldirinta kiel tiama Prezidanto de Internacia Katolika Unuigo Esperantista (IKUE).

Mi transskribas la saluton de Scalfaro de la 3-a de septembro 1997, en la itala originalo kaj en neoficiala traduko al Esperanto, kaj aldonas:

– la kovrilon de “L’Esperanto” 1967-115;

– la duan kovrilpaĝon de “L’Esperanto” 1968-121;

foton pri la aŭdienco ĉe la Kvirinala Palaco de la 3-a de septembro 1997, kun (de maldekstre) De Salvo, Scalfaro, Mons. Giovanni Locatelli (iama Episkopo de Rimini kaj granda amiko de Esperanto) kaj Sola;

la italan poŝtmarkon eldonitan la 22-an de junio 2018 pro la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de Scalfaro.


Saluto del Presidente della Repubblica Italiana Oscar Luigi Scalfaro

ai partecipanti

al Congresso internazionale degli esperantisti cattolici (3 settembre 1997)

 

Io ringrazio Lei, caro Presidente, del saluto.

Ringrazio Sua Eccellenza Reverendissima, che non sapevo fosse un così autorevole… cappellano degli esperantisti.

Saluto tutti voi.

Mi consentirete di dare un saluto, faziosamente amico, al professor avvocato Sola, col quale siamo amici ab immemorabili; e le amicizie, quando passa il tempo, sono più profumate, più consolanti.

Un saluto a ciascuno e a tutti.

Vedo che ci sono fra voi anche sacerdoti e religiosi di riti diversi; quindi, l’esperanto serve anche a un dialogo ecumenico…

Vi devo una parola di ringraziamento, perché, nei dialoghi quotidiani – ne ho finito uno nel momento in cui sono venuto da voi – si parla sempre, o molte volte, di riconciliazione, in vari settori e per vari problemi.

E se non di riconciliazione, si parla di trovare un’intesa, di trovarsi d’accordo su qualche questione, su qualche battaglia, su qualche tema.

Nello stesso tempo, questi incontri, questi dialoghi e questi colloqui portano anche questioni di rotture, di polemiche, di divisioni.

Ora, il mio grazie è dovuto a un fatto: che la vostra presenza mi richiama solo i primi temi, cioè i temi di intesa, di parlare lo stesso linguaggio, di trovare fratellanza.

Questo è il tema più importante di tutti i periodi e, certamente, del periodo che noi viviamo.

Però, bisogna fare una precisazione.

Parlare la stessa lingua non vuol dire essere, automaticamente, d’accordo.

Quante famiglie si rompono tra coniugi che parlano la stessa lingua, a volte, lo stesso dialetto? Quante volte ci sono delle posizioni, non solo polemiche, dialetticamente dure, ma di contrasto aspro – quindi, di contrasto alla fraternita e all’amicizia tra persone che hanno la stessa lingua, sono dello stesso paese, sono della stessa famiglia?

Allora, il mio grazie attiene, sì, a questa vostra capacità di coltivare l’esperanto come lingua comune, ma il mio grazie riguarda, soprattutto, le vostre intenzioni, i vostri pensieri, la vostra volontà.

Voi avete affrontato lo studio dell’esperanto non soltanto per parlare una lingua comune, ma lo avete affrontato con il pensiero, con la volontà, con l’idea della fraternità, della comunità, della capacità di un’intesa fra i popoli.

Allora, in questo sta il mio grazie, e in questo il mio augurio che voi continuiate, per essere un messaggio continuo di fraternità, di amicizia, di solidarietà, di amore.

E vi saluto tutti con affetto!

 

°°°°°

 

(neoficiala traduko):

 

Saluto de la Prezidanto de la Itala Respubliko Oscar Luigi Scalfaro

al la partoprenantoj

en la internacia Kongreso de la katolikaj esperantistoj

(Romo, 3-an de septembro 1997)

 

Mi dankas Vin, kara Prezidanto [De Salvo], pro la saluto.

Mi dankas Lian Ekscelencan Moŝton [Episkopon Locatelli], pri kiu mi ne sciis, ke li estas tiom eminenta… animzorganto de la esperantistoj.

Mi salutas Vin ĉiujn.

Vi konsentos al mi doni saluton, partianece amikan, al profesoro advokato Sola, kun kiu ni estas amikoj ab immemorabili [ekde nememorebla tempo]; kaj amikecoj, kiam pasis la tempo, estas pli parfumitaj, pli konsolodonaj.

Saluton al ĉiu unuope kaj al ĉiuj.

Mi konstatas, ke estas meze de vi ankaŭ pastroj kaj religiuloj el diversaj ritoj; sekve, esperanto utilas ankaŭ por ekumena dialogo…

Mi ŝuldas al vi dank-esprimon, ĉar, dum la ĉiutagaj dialogoj – mi ĵus finis unu antaŭ ol veni al vi – oni iam, aŭ multfoje, parolas pri repaciĝo, en diversaj sektoroj kaj por diversaj problemoj. Kaj se ne pri repaciĝo, oni parolas pri trovo de interkonsento, de akordo pri iu problemo, pri iu batalo, pri iu temo.

Samtempe, ĉi tiuj renkontoj, ĉi tiuj dialogoj kaj kolokvoj alportas ankaŭ rompojn, polemikojn, dividojn.

Nu, mia danko ŝuldiĝas al fakto, ke via ĉeesto reelvokas por mi nur la unuajn temojn, t.e. la temojn pri interkonsento, pri parolo de la sama lingvo, pri trovo de frateco.

Jen la plej grava temo de ĉiuj historiaj periodoj kaj, certe, de la periodo kiun ni travivas.

Tamen, necesas doni precizigon.

Paroli la saman lingvon ne signifas esti, aŭtomate, en konsento.

Kiom da familioj rompiĝas ĉe geedzoj, kiuj parolas la saman lingvon, foje la saman dialekton? Kiomfoje estas starpunktoj, ne nur polemikoj, dialektike malmolaj, sed drastaj kontrastoj – sekve kontraŭ frateco kaj amikeco – ĉe personoj kiuj havas la saman lingvon, kiuj apartenas al la sama lando, al la sama familio?

Tiam, mia danko rilatas, jes, al tiu via kapablo kultivi esperanton kiel komunan lingvon, sed mia danko rilatas, ĉefe, viajn intencojn, viajn pensojn, vian volon.

Vi alfrontis la studon de esperanto ne nur por paroli komunan lingvon, sed vi alfrontis ĝin per la penso, per la volo, kun la ideo de frateco, de komunumo, de la ebleco de interkonsento inter la popoloj.

Tiam, en tio kuŝas mia danko kaj en tio, la bondeziro ke vi daŭrigu, por esti daŭra mesaĝo de frateco, amikeco, solidareco, amo.

Kaj mi salutas vin ĉiujn kun amemo!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *