Homoj

Guido Guinizelli

Guido Guinizelli (ĉirkaŭ 1235-1276)

eo.wikipedia.org/wiki/Guido_Guinizzelli

estis itala (bolonja) juristo kaj poeto, aktiva inter 1265 kaj 1276, konata precipe pro la “Canzoniere” (Kanzonaro: 15 sonetoj kaj 5 kanzonoj, parte laŭ necerta atribuo).

Dante Alighieri (kiu nomas lin Guido Guinizzelli) parolas pri li kun admiro en Purgatorio (kanto 26-a, ĉefe versoj 97-99), indikante lin kiel iniciatinton de la “Dolĉa Nova stilo”

eo.wikipedia.org/wiki/Dolce_Stil_Novo

 

quand’io odo nomar sé stesso il padre

mio e de li altri miei miglior che mai

rime d’amore usar dolci e leggiadre

 

kiam mi aŭdis nomi sin la patron

mian kaj de l’ plej taŭgaj jam uzintaj

pri amo rimojn dolĉajn kaj graciajn

(trad. Giovanni Peterlongo)

 

kiam pri sia nom’ al mi asertis

la patro kaj de mi kaj de l’ aliaj,

kiuj plej belajn amorimojn verkis.

(trad. Enrico Dondi)

 

En Esperanto ekzistas la traduko (de Luigi Minnaja) de la soneto “Io voglio del ver la mia donna laudare” (duobla versio: laŭ manuskripto de 1956, kaj laŭ la “Itala Antologio” de 1987, respektive “Ja mian damon laŭdi mi projektas” kaj “Mi damon mian laŭdi ja projektas”).

Mi transskribas ĝin, aldonante malnovan bildkarton kun la du plej famaj turoj de Bolonjo

eo.wikipedia.org/wiki/Turoj_de_Bolonjo

(la “Turo de Asinelli” kaj “Garisenda”, ambaŭ kliniĝintaj kiel la Turo de Pizo)

eo.wikipedia.org/wiki/Oblikva_turo_de_Pizo


IO VOGLIO DEL VER LA MIA DONNA LAUDARE

 

Io voglio del ver la mia donna laudare
ed asembrarli la rosa e lo giglio:
più che stella diana splende e pare,
e ciò ch’è lassù bello a lei somiglio.

 

Verde river’ a lei rasembro e l’are,
tutti color di fior’, giano e vermiglio,
oro ed azzurro e ricche gioi per dare:
medesmo Amor per lei rafina meglio.

 

Passa per via adorna, e sì gentile
ch’abassa orgoglio a cui dona salute,
e fa ’l de nostra fé se non la crede;

 

e no lle pò apressare om che sia vile;
ancor ve dirò c’ha maggior vertute:
null’om pò mal pensar fin che la vede.

 

Guido Guinizelli

 

 

JA MIAN DAMON LAŬDI MI PROJEKTAS

 

Ja mian damon laŭdi mi projektas,

kun rozo kaj lilio ŝin kompari;

kiel matena stel’ ŝi brilaspektas,

kaj kun ĉielaj beloj povas pari.

 

Aer’, marbordo verda ŝin reflektas,

koloroj, floroj ŝajnas familiari,

kiel plej riĉaj gemoj ŝi perfektas;

eĉ am’ per ŝi prosperas malvulgari.

 

Tiel ĝentile ŝi survoje paŝas,

ke ŝi humilon naskas per saluto,

la nekredanton gajnas al la fido,

 

kaj malnoblulo for de ŝi sin kaŝas;

mi diras plu: pro ŝia memkonduto

ne fie pensas hom’ ĉe ŝia vido.

 

Guido Guinizelli, trad. Luigi Minnaja

(manuskripto de 1956)

 

 

MI DAMON MIAN LAŬDI JA PROJEKTAS

 

Mi damon mian laŭdi ja projektas,

kun rozo kaj lilio ŝin kompari;

kiel matena stel’ ŝi brilaspektas,

kaj kun ĉielaj beloj povas pari.

 

Aer’, marbordo verda ŝin reflektas,

koloroj, floroj ŝajnas ŝin egali,

kiel plej riĉaj gemoj ŝi perfektas;

eĉ am’ per ŝi kapablas malvulgari.

 

Tiel ĝentile ŝi survoje paŝas,

ke ŝi humilon naskas per saluto,

la nekredanton gajnas al la fido,

 

kaj la plumplulo for de ŝi sin kaŝas;

mi diras plu: pro ŝia memkonduto

ne fie pensas hom’ ĉe ŝia vido.

 

Guido Guinizelli, trad. Luigi Minnaja

(“Itala Antologio” 1987, p. 33)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *