Objektoj

Novellino

“Il Novellino” (La eta Novelaro, La Noveletaro)

it.wikipedia.org/wiki/Novellino

it.wikisource.org/wiki/Novellino

estas la titolo, per kiu estas ĝenerale konata iu anonima kolekto de toskanaj noveloj de la lasta jardudeko de la dekkvara jarcento; origine ili estis 85, kiuj fariĝis 100 en la redakto de Carlo Gualteruzzi, publikigita en Bolonjo en 1525 kun la titolo “Le ciento novelle antiche” (La cent malnovaj noveloj), dum la manuskripta tradicio titolas la verkon «Libro di novelle e di bel parlar gentile» (Libro de noveloj kaj de bela ĝentila parolo).

Oni scias nenion pri la aŭtoro, aŭ pli ĝuste pri la kompilinto; probable li estis florencano, laiko kaj gibeleno (sekvanto de la Imperiestro).

La enhavo estas grandparte ne originala, sed referencas fontojn klasikajn (ekzemple, la “Metamorfozoj” de Ovidio), mezepokajn kaj provencajn; la roluloj de la noveloj estas personoj de mitologio (Narciso), de Biblio (Davido, Salomono), de antikveco (Sokrato, Aleksandro la Granda, Trajano), de mezepokaj eposoj (Reĝo Arturo), sed ankaŭ de la historio por tiel diri “ĵusa” (Frederiko la dua el Ŝvabujo, Karolo el Anĵuo).

La stilo de Novellino estas tre plaĉa, kaj ankoraŭ hodiaŭ (post pli ol sep jarcentoj) freŝa kaj ĝuinda (malgraŭ kelkaj arkaikismoj), danke al tre simpla sintakso, bazita sur la kunordigo de la frazoj prefere ol sur ilia subordigo.

En Esperanto ekzistas la traduko de du noveloj:

VIII, “Qui si ditermina una nova quistione e sentenzia che fu data in Alexandria (La vaporo kaj la sono), trad. A. Barbi, “Itala Antologio”, 1987, p. 39-40;

XLVI, “Qui conta come Narcis s’innamorò dell’ombra sua” (Narciso kaj la fontano), trad. Carlo Minnaja, “Itala Antologio”, 1987, p. 40.

Mi transskribas la novelon de Narciso, en la itala kaj en Esperanto, kaj aldonas la bildon de la pentraĵo (de 1597-1599) “Narciso”, ĝenerale atribuita al Caravaggio

it.wikipedia.org/wiki/Narciso_(Caravaggio)

konservita en Romo en la Nacia Galerio pri Antikva Arto de Palaco Barberini.

Kiel estis rimarkite, la figuro estas preskaŭ perfekte duobla, kvazaŭ temus pri ludkarto (al la supra bildo respondas sube alia identa sed inversa: oni notu la manikojn de la ĉemizo, kies faldoj estas bildigitaj sube precize inversigitaj), kaj esprimas senpere la streĉitecon de la junulo, kiu (kiel okazas pli ofte ol oni opinias) enamiĝas al si mem.

Mi estus volinta aldoni ankaŭ la bildon de la pentraĵo de Vincent van Gogh “Amandelbloesem” (Floranta migdalarbo), Amsterdamo, Van Gogh Museum, sed ekzistas kopirajto, kun postulo de 6 eŭroj; mi limiĝas, do, indiki ĝian retan ligon:

www.vangoghmuseum.nl/vgm/index.jsp?page=3128&collection=625&lang=en


QUI CONTA COME NARCIS [S ‘]INNAMORÒ DE L’OMBRA SUA

(Dal «Novellino»)

 

Narcis fu molto buono e bellissimo cavaliere. Un giorno avvenne ch’elli si riposava sopra una bellissima fontana, e dentro l’acqua vide l’ombra sua molto bellissima. E cominciò a riguardarla e rallegravasi sopra alla fonte, e l’ombra sua facea lo simigliante. E cosi credeva che quella ombra avesse vita, che istesse nell’acqua, e non si accorgea che fosse l’ombra sua. Cominciò ad amare e a innamorare sì forte, che la volle pigliare. E l’acqua si turbò, l’ombra spario; ond’elli incominciò a piangere. E l’acqua schiarando vide l’ombra che piangea. Allora elli si lasciò cadere nella fontana sicché annegò.

Il tempo era di primavera; donne si veniano una fontana alla diportare; videro il bello Narcis affogato. Con grandissimo pianto lo trassero alla fonte, e così ritto l’appoggiaro alle sponde; onde dinanzi allo dio d’amore andò la novella. Onde lo dio d’amore ne fece nobilissimo mandorlo, molto bello e molto bene stante, e fu ed è il primo albero che prima fa frutto e rinnovella amore.

 

NARCISO KAJ LA FONTANO

 

Narciso estis tre bona kaj belega kavaliro. Iun tagon okazis, ke li ripozis ĉe belega fontano; kaj en la akvo li vidis sian bildon, treege belan. Kaj li ekrigardis ĝin; kaj li ĝojis ĉe la fontano. Tiel li kredis, ke tiu bildo havas vivon, kiu estas en la akvo; kaj li ne rimarkis, ke ĝi estas bildo lia. Li ekamis ĝin kaj enamiĝis tiel forte, ke li volis ĝin kapti. La akvo moviĝis, kaj la bildo malaperis; tial li ekploris. Kaj, kiam la akvo denove kvietiĝis, li vidis la bildon ploranta. Tiam li sin lasis fali en la fontanon, tiel ke li dronis. Estis printempo; iuj virinoj venadis por amuziĝi ĉe la fontano; ili vidis la belan Narcison droninta: kun grandega plorado ili eltiris lin el la fontano, kaj lin apogis tiel rigidan al la fontanrando. Poste ĝis Amoro flugis la novaĵo; kaj Amoro faris el li belegan migdalarbon, tre verdan kaj tre belaspektan. Kaj ĝi estis kaj estas la unua arbo, kiu unue fruktas, kaj renovigas amon.

(el “Novellino”/ Eta Novelaro aŭ Noveletaro, trad. Carlo Minnaja; “Itala Antologio”, 1987, p. 40)

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *