Movadoj, ideologioj, religioj, filozofioj

Kamparana kavalireco

Antaŭ kelkaj tagoj, parolante pri la sicilia poeto Jacopo da Lentini (ĉirkaŭ 1210–ĉirkaŭ 1260)

Giacomo da Lentini

mi faris komparon pri kelkaj versoj de lia soneto “Io m’aggio posto in core a Dio servire” (Mi koren metis Dion servaspiri – En kor’ mi strebas Dion servaspiri) kaj lafinaĵo de la sicilia serenado de Turiddu en la opero “Cavalleria rusticana

www.youtube.com/watch?v=fc-fhsw29Lw

(Beniamino Gigli)

Mi citis la operon kiel verkon de Giovanni Targioni-Tozzetti kaj Guido Menasci, laŭ muziko de Pietro Mascagni”.

Mi estis riproĉita, de persono, kiu skribis al mi: sed ĉu Cavalleria rusticana ne estas de Giovanni Verga?”.

Nu, jes kaj ne: Giovanni Verga verkis (en 1880) la novelon (en formo de unuakta dramo) “Cavalleria rusticana”

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/01/27/giovanni-verga/

el kiu Giovanni Targioni-Tozzetti kaj Guido Menasci tiris libere (en 1889) la libreton de la opero, muzikigita de Mascagni.

Pri tiu “libere”, verdire, estis proceso pro plagiato, kiu finiĝis per transacio kaj rimarkinda kompenso al Verga.

Kuriozaĵo: la novelo “Cavalleria rusticana” estis tradukita al Esperanto deRodolfo Castagnino, kaj publikigita en 1913 kun la titolo Kamparana kavalireco aŭ Vilaĝana honoro”. Temis pri ne facila entrepreno, por igi internacie komprenebla iu tipe lokan realon (la titolo mem estas ofte miskoprenata eĉ de la italoj, kiuj erare pensas pri ĉevaloj anstataŭ pri sinteno je defendo de la honoro, pro la dusenceco de la itala vorto “cavalleria”, kiu signifas jen “kavalireco” jen “rajdistaro”; kaj, ekzemple, ne estas facile komprenigi al fremdulo la profundan signifon en Sicilio de la vorto “compare” (laŭlitere “kun-patro”, ĉar “baptopatro, baptano”), kiu en Sicilio ne estas nur alnomo de ĝentileco, sed respondas al preskaŭa parenceco: en la itala Sudo, ĉefe en pasinteco kaj en vilaĝoj, la ligo de “baptopatreco” estis tre disvastigita kaj respektata, pro la granda nombro da infanoj, pro la nepra plenumo de la devo je katolika bapto, pro la limigiteco de la medio, kaj ĉar, laŭ sicilia proverbo, la baptopatrecon oni rifuzas al neniu”.

Mi aldonas la maksimum-karton de la italaj poŝtmarkoj de 1972 (laŭ skizo de A. de Stefani, Tommaso Mele, Bellanca) pro la kvindeka datreveno de la morto deGiovanni Verga (1840-1922), kaj la unuatagan koverton (UTK) de la itala poŝtmarko de 1963 pro la unua jarcento de la naskiĝo de Pietro Mascagni (1863-1945).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *