Eventoj

Bonvenon majo

En Italio, dum pasinteco, la unua de majo (en arkaika itala lingvo “Calendimaggio”, tio estas “Kalendoj majaj”) estis solenata per grandaj festoj pro la reveno de printempo; hodiaŭ restas en kelkaj lokoj tia kutimo kiel folklora festo, sed perdiĝis la gusto de la popola festo, kiu iam esprimiĝis per simplaj sed gajaj ekskursoj “ekster la urbaj pordegoj”, nome tuj ekster la urbo.

La iama festo de la unua de majo (anstataŭita de la “soci-politika” festo de l’ laboro, kaj de tiu religia de “Sankta Jozefo Laboristo”) estis ankaŭ kaj precipe la festo de la revekiĝo de la amo, kune kun tiu de la naturo: la fraŭloj portis florbranĉon al la fraŭlinoj, kaj poste vetkonkuris en turniroj honore al siaj amatinoj, en sensanga formo de am-batalo(la slogano de la sesdekoka jaro, amoru, ne militu”, havas malnovan radikon).

Mi transskribas la version al Esperanto (de Kálmán Kalocsay) de la balado “Ben venga maggio” (Bonvenon majo) de Agnolo (Angelo) Ambrogini dirita Poliziano(1454-1494), pri kiu mi jam parolis la 29-an de septembro 2017

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/09/29/poliziano/

htt

en kiu la poeto invitas la fraŭlinojn ne militi, sed kapitulaci al la svatiĝantoj en ĉi tiu maja monato.

La itala teksto estas alirebla ĉe

it.wikisource.org/wiki/Ben_venga_maggio

(Atentigo: se oni legas la poeziaĵon kun iom da maliceto, oni konstatas, ke sub ŝajna naiva aspekto kaŝiĝas multaj seksaj aludoj).

Mi aldonas la bildon de la fama pentraĵo de Sandro Botticelli “La Primavera”(Printempo), Florenco, Uffizi,

it.wikipedia.org/wiki/Primavera_(Botticelli)

reproduktita en franca filatela folieto de 2010.


BONVENON, MAJO

 

Bonvenon, Majo,

sovaĝa flag’ de gajo!

 

Salut’, printempo ĉarma,

vi volas, ke ni amu,

kaj por surkampe svarma

knabina rondo flamu

junuloj kaj ornamu

ilin per flor’ de Majo.

 

Ho venu, freŝa frondo

vin ombros sub arbustoj,

fraŭlinoj en fraŭlrondo

ne timas de amflustroj,

ja birdaj, bestaj brustoj

amardas nur en Majo.

 

Vi juna, kiu riĉas

de bel’, ne estu pruda!

La herb’ ja renoviĝas,

sed ne la aĝ’ amluda,

neniu estu kruda

al la amant’ en Majo!

 

Ekdancu inter kantoj,

kiu en ĉi rond’ plezuras,

knabinoj, jen, amantoj

por vi lancrompi kuras,

se iu al ili duras

ŝin senflorigos Majo.

 

Sin kavaliroj armis,

ke amon ili ĉasu,

se ilin vi amĉarmis,

nun do kapitulacu,

trabori koron lasu!

Senlukte venku Majo!

 

Kaj, kiu koron rabas,

la sian donu prete!

Sed kiu flugilfrapas?

Am-anĝelet’, por vete

kun knabinar’ timete

honoron meti al Majo.

 

Amor’ jam venas ride,

lin roz’, lilio kronas,

vin, belaj, serĉas fide,

lin festu, mi admonas,

unua kiu donas

florojn al li de Majo?

 

Ho, dio-pilgrimanto,

bonvenon, nin komandu,

la harojn de l’ amanto

knabinoj florgirlandu,

ke etajn, grandajn fandu

la ama brul’ de Majo!

 

Angelo Poliziano, trad. Kálmán Kalocsay

(“Itala Antologio 1987, p.136-138)

 

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *