La 28-a de aprilo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1889) de la portugala politikisto kaj ekonomikisto António de Oliveira Salazar, konata kiel António Salazar(1889-1970)
eo.wikipedia.org/wiki/Ant%C3%B3nio_de_Oliveira_Salazar
it.wikipedia.org/wiki/Ant%C3%B3nio_de_Oliveira_Salazar
laŭfakte diktatoro de Portugalio de 1932 ĝis 1968, sur pozicioj proksimaj al la itala faŝismo de Benito Mussolini kaj al la hispana frankismo de Francisco Franco Bahamonde.
Analogie al la praktiko de nazia Germanio ekde 1933 kaj de Hispanio de Franco (sed malsame ol en Italio, kie estis nur burokrataj malhelpaĵoj, kaj la judaj esperantistoj estis persekutitaj kiel judoj, ne kiel esperantistoj)
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/10/16/deportazione-dal-ghetto/
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/2017/10/16/deportazione-dal-ghetto/
dum la reĝimo de Salazar la esperantistaj agadoj en Portugalio estis multe malhelpitaj aŭ eĉ subpremitaj, kiaj esprimoj de internaciisma pensmaniero, kaj taksitaj potenciale ribelemaj (senbaze plivastigante al ĉiuj esperantistoj la politikajn ideojn de tiuj maldekstraj).
Skribas, pri tio, Ulrich Lins en “Esperanto en perspektivo” (Rotterdam, UEA, 1974), p. 710:
>Same en Portugalio, en aŭtuno 1936, ĉiuj esperantistaj societoj estis fermitaj, la ejoj sigelitaj, kaj policistoj tage kaj nokte gardostaris antaŭ la pordoj. Malgraŭ dumtempa malseveriĝo, ĝis la morto de Salazar regis la ideo, ke Esperanto estas en si mem politike tendenca; ĉio, kio nur aspektis esperantlingva, estis konfiskita. Dekreto de la Ministro de Internaj Aferoj de la 11-a de aŭgusto 1948 turnis sin kontraŭ “iuj ajn aktivaĵoj aŭ presaĵoj esperantistaj”, kaj du monatojn poste la Ministerio de Edukado malpermesis la instruadon de Esperanto en Portugalio. Agentoj de la sekreta polico traserĉis la loĝejojn de esperantistoj, transprenis ĉiujn esperantaĵojn kaj konfiskis, en aŭgusto 1949, la arkivon, bibliotekon kaj ceteran dokumentaron de Portugala Esperanto-Ligo. Eĉ leteroj el eksterlando, surhavantaj glumarkojn aŭ aliajn indikojn en Esperanto, neniam atingis siajn adresatojn.
Carlo Minnaja skribas en “Ebraismo ed Esperanto nell’Europa dell’est”(Hebreismo kaj Esperanto en Orienta Eŭropo), p. 15:
>In Portogallo fu seguito il modello tedesco durante il dominio pressoché quarantennale di Salazar. Il movimento aveva una spiccata caratterizzazione proletaria e nel 1936 tutte le associazioni esperantiste vennero soppresse; fu vietata qualsiasi attività, compreso l’insegnamento della lingua. Solo nel 1972 fu consentita la ricostituzione dell’Associazione Esperantista Portoghese, e solo con la “rivoluzione dei garofani” del 1974 l’esperanto cessò di essere considerata una “lingua pericolosa”.
(traduko)
>En Portugalio estis sekvata la germana modelo dum la preskaŭ kvardekjara regado de Salazar. La movado havis netan proletan karakteron, kaj en 1936 ĉiuj esperantistaj societoj estis fermitaj, estis malpermesita ĉiu ajn agado, inkluzive de la instruo de la lingvo. Nur en 1972 estis permesita la restarigo de la Portugala Esperantista Asocio, kaj nur per la “revolucio de diantoj” de 1974 esperanto ĉesis esti konsiderata “danĝera lingvo”.
Tamen, en la esperantista kampo pli “tradiciema” ne mankis voĉoj favoraj al la konservativa politiko de Salazar, en rilato kun la “restarigo de la ordo” kaj la “financa sanigo”; estas ekzemplo pri tio la artikolo publikigita (en Nederlando) en numero 178 de 1946, p. 28, de “Espero katolika”, kies bildon mi aldonas.
*****
Estas signifoplene, ke la ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto (jam atinginte sian 103-an eldonon) okazas unuafoje en Portugalio, en Lisbono (de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2018).