Homoj

Gaetano Lama

La 27-a de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1950) de la itala (napola) komponisto Gaetano Lama (1886-1950)

it.wikipedia.org/wiki/Gaetano_Lama

toro de multaj famaj kanzonoj, jen en napola dialekto, jen en itala lingvo.

Lia kanzono “Come le rose”

www.youtube.com/watcgh?v=tYKMghJGoGU

estis tradukita al Esperanto de Luigi Minnaja kun la titolo “Kiel la rozoj”; mi transskribas ĝian tekston, en la itala kaj en Esperanto.

Mi aldonas:

– la kovrilon de la partituro de la kanzono;

la unuatagan koverton (UTK) de kvar svisaj poŝtmarkoj de 1972 kun bonfara kromprezo favore al la Junularo, kiuj bildigas kvar tipojn de rozo. Estas rimarkindaj la skribaĵoj en latino (“Helvetia”, “Pro juventute”), por superi la baron de la kvar oficialaj lingvoj de la Svisa Konfederacio (germana, franca, itala, romanĉa); feliĉe, estis prave utiligita la ablativo (Juventute), ĉar se kontraŭe estus teminte pri nominativo (Juventus), kiu scias kiom da homoj estus miskomprenintaj la celon de la poŝtmarkoj, mise pensante pri la piedpilka teamo.


COME LE ROSE

Parole di Adolfo Genise, musica di Gaetano Lama

 

Son tornate a fiorire le rose

alle dolci carezze del sol.

Le farfalle s’inseguon festose

nell’azzurro con trepido vol.

 

Ma le rose non sono più quelle

che fiorirono un giorno per te.

Queste rose son forse più belle

ma non hanno profumo per me.

 

Ah, la tua voce gentile

più non allieta il mio cuore.

Come le rose d’aprile

le gioie d’amore son morte per me.

 

Queste rose baciate dal sole

nel silenzio dei vesperi d’or

non sentiron le dolci parole

che il tuo cuore diceva al mio cuor.

 

Quelle rose non hanno più vita

come i sogni di mia gioventù.

È un ricordo ogni rosa appassita.

Quelle rose non parlano più.

 

Come le rose d’aprile

le gioie d’amore son morte per me.

 

 

KIEL LA ROZOJ

Vortoj de Adolfo Genise, muziko de Gaetano Lama

trad. Luigi Minnaja

www.cinquantini.it/esperant/kantoj/tradicia.html#KIEL%20LA%20ROZOJ

 

Jen denove ekfloras la rozoj,

sub la dolĉaj karesoj de l’ sun’,

papilioj tra l’ blu’ sen ripozoj

festoplenaj tremflugas jam nun!…

Sed la rozoj ne estas la samaj,

kiuj iam floradis por vi:

eble belaj pli ol la tiamaj,

sed ne havas parfumon por mi…

 

Pro viaj vortoj ĝentilaj

ne gajas plu mia koro…

kiel la rozoj aprilaj

la amo-favoro

jam mortis por mi….

 

Nunaj rozoj de l’ suno kisataj

en silentaj krepuskoj el or’

ne aŭdadis pri l’ vortoj amataj,

kiujn flustris al mi via kor’!

Tiuj rozoj senvivaj jam restas

kiel revoj junaĝaj de mi…

Ĉiu roz’ nur memoro nun estas!

Tiuj rozoj mutiĝis por mi!

 

Pro viaj vortoj ĝentilaj

ne gajas plu mia koro…

kiel la rozoj aprilaj

la amo-favoro

jam mortis por mi….

Ne!… de l’ pasinta vivbrilo

la ĝoja aprilo revenas ne plu…

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *