Homoj

Kostantinos Kavafis

Pro kurioza koincido, la 29-a de aprilo estas la datreveno jen de la naskiĝo (en1863) jen de la morto (en 1933) de la greklingva poeto Κωνσταντίνος Καβάφης (Konstantinos Petrou Kavafis), konata en Italio kiel Costantino Kavafis, kaj en la anglalingvaj Landoj kiel Constantine P. Kavafy

eo.wikipedia.org/wiki/Konstantinos_Kavafis

it.wikipedia.org/wiki/Konstantinos_Kavafis

naskiĝinta en Aleksandrio Egipta, kaj vivinta malproksime de Greklando (en Egiptio, Turkio kaj Britio).

La poeziaĵoj de Kavafis estas ofte akre polemikaj, kvankam tre klarvidaj, kaj ankoraŭ aktualaj post pli ol unu jarcento; mi pensas, aparte, je tiu de 1898 titolita en la greka ΠΕΡΙΜΈΝΟΝΤΑΣ ΤΟΥΣ BΑΡΒΆΡΟΥΣ (Atendante la barbarojn; Venos la barbaroj); por la greka teksto, kaj la versio al Esperanto de Renato Corsetti:

bonalingvo.net/index.php/Atendante_la_barbarojn

Mi transskribas sube la italan tradukon de Nelo Risi kaj Margherita Dalmati, kaj la version al Esperanto de Gerrit Berveling.

Mi aldonas la grekan poŝtmarkon de 1983 pro la kvindekjara datreveno de la morto de Kavafis.

 


ASPETTANDO I BARBARI

 

Cosa aspettiamo qui riuniti al Foro?

Oggi devono arrivare i barbari.

 

Perché tanta inerzia al Senato?

E i senatori perché non legiferano?

 

Oggi arrivano i barbari.

Che leggi possono fare i senatori?

Venendo i barbari le faranno loro.

 

Perché l’imperatore si è alzato di buonora

e sta alla porta grande della città,

solenne in trono, con la corona sulla fronte?

 

Oggi arrivano i barbari e il sovrano

è in attesa della visita del loro capo;

anzi, ha già pronta la pergamena da offrire in dono

dove gli conferisce nomi e titoli.

 

Perché i nostri Consoli e Pretori

stamane sono usciti in toga rossa ricamata?

Perché portano bracciali con tante ametiste

e anelli con smeraldi che mandano barbagli?

Perché hanno in mano le rare bacchette

tutte d’oro e d’argento rifinito?

 

Oggi arrivano i barbari

e queste cose ai barbari fan colpo.

 

Perché non vengono anche i degni oratori

a perorare come sempre?

 

Oggi arrivano i barbari e i barbari

disdegnano eloquenza e arringhe.

 

Tutto a un tratto perché questa inquietudine e questa agitazione?

(oh, come i visi si son fatti gravi).

Perché si svuotano le vie e le piazze

e tutti fanno ritorno a casa preoccupati?

 

Perché è già notte e i barbari non vengono.

È arrivato qualcuno dai confini a dire

che di barbari non ce ne sono più.

 

Come faremo adesso senza i barbari?

Dopotutto, quella gente era una soluzione.

 

Konstantinos Kavafis,

trad. Nelo Risi – Margherita Dalmati

 

 

VENOS LA BARBAROJ

www.esperanto.gr/old_site/esp/grek/els/kab.htm

 

Kion ni atendas, vendoplace kunigitaj?

– Venos ja hodiaŭ la barbaroj.

 

Kial estas neniu agado en la Senato?

Kial sidas la senatanoj sen leĝfarado?

– Venos ja hodiaŭ la barbaroj;

 

kial farus leĝojn la senatanoj?

La barbaroj, se venos, ja leĝdonos!

 

Kial tiel frue leviĝis nia Imperiestro

kaj sidas ĉe la ĉefa pordo de la Urbo

surtrone, digna, kun la krono surkape?

– Venos ja hodiaŭ la barbaroj

kaj la Imperiestro atendas por akcepti

ilian estron. Li eĉ jam preparis

por doni al li pergamenon. Tie

li notis por li multajn titolojn kaj nomojn.

 

Kial niaj du konsuloj kaj la pretoroj eliris

hodiaŭ kun purpuraj kaj broditaj togoj?

Kial braceletojn ili portas kun tiom da ametistoj

kaj ringojn kun brile poluritaj smaragdoj?

Kial ili prenis hodiaŭ la valorajn sceptrojn

artisme prilaboritajn kun arĝento kaj oro?

– Venos ja hodiaŭ la barbaroj;

kaj tiaj aferoj konfuzas barbarojn.

 

Kial ne venas la indaj oratoroj kiel ĉiam

por prezenti siajn paroladojn, por diri siaĵojn?

– Venos ja hodiaŭ la barbaroj

kaj ilin enuas elokvento kaj paroladoj.

 

Kial komenciĝis subite ĉi tiu ĝenateco

kaj konfuzo? (Kiel serioziĝis la vizaĝoj!)

Kial malpleniĝas tiel haste stratoj kaj placoj

kaj ĉiuj rehejmiĝas, funde enpensiĝinte?

– Ĉar noktiĝis kaj la barbaroj ne venis;

kaj kelkaj alvenis de la landlimoj

kaj diris, ke ne plu estas barbaroj.

 

Kaj nun, kio fariĝos al ni, sen barbaroj?

Tiuj homoj ja estis iaspeca solvo!

 

Konstantinos Kavafis, trad. Gerrit Berveling

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *