Homoj

Filippo Brunelleschi

La 15-a de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1446) de la itala (florenca) arkitekto kaj skulptisto Filippo Brunelleschi (1377-1446)
it.wikipedia.org/wiki/Filippo_Brunelleschi
eo.wikipedia.org/wiki/Filippo_Brunelleschi
fama precipe kiel aŭtoro de la grandioza kupolo de la Katedralo de Florenco (Sankta Maria de l’ Floro)
it.wikipedia.org/wiki/Cupola_del_Brunelleschi
​(ne estas pri ĝi Vikipedia paĝo en Esperanto)
kaj de la interno de la florenca Baziliko de Sankta Laŭrenco
it.wikipedia.org/wiki/Basilica_di_San_Lorenzo_(Firenze)
eo.wikipedia.org/wiki/Baziliko_de_Sankta_La%C5%ADrenco_(Florenco)
​(kuriozaĵo: la 30-an de julio 2006, okaze de la 91-a Universala Kongreso de Florenco, disvolviĝis ĝuste en tiu Baziliko la Ekumena Diservo en Esperanto).
Mi sendas pri la vivpriskribaj notoj al la paĝoj de Vikipedio.
​Mi transskribas du artikolojn de Radio Roma-Esperanto (de la 6-a de aŭgusto 1972 kaj de la 31-a de julio 1977), kaj aldonas:
​- foton de malproksime de la Baziliko de Sankta Maria de l’ Floro, kiun mi faris okaze de la 30-a itala Kongreso de Esperanto (Florenco 1959); la dominikana frato, kiun oni vidas dorse turnita dum li rigardas la pejzaĝon, estas la eminenta esperantisto Patro Giacinto Jacobitti (1904-2001)
eo.wikipedia.org/wiki/Giacinto_Jacobitti
​- la italan poŝtmarkon de 1996 (laŭ skizo de Francesco Tulli), kaj la koncernan specialan stampon, pri la Katedralo de Sankta Maria de l’ Floro;
​- bildkarton eldonitan okaze de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto (Florenco 2006), kun la kupolo del la Katedralo kaj la Sonorilturo de Giotto
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/tag/campanile-di-giotto/


RADIO ROMA – ESPERANTO, 6.8.1972 (redaktis Antonio De Salvo)

RETROVITA EN FLORENCO LA TOMBO DE FAMA ARKITEKTO
En la Florenca Katedralo, nomita laŭ Sankta Maria de l’ Floro, oni ĵus trovis, dum arkeologiaj elfosadoj, la tombon de la arkitekto Filippo Brunelleschi, kiu dum la renesanca epoko projektis la Katedralon, monde konatan pro la mirinda kupolo.
La tombo-ŝtono surhavas la skribaĵon, en latina lingvo: “Korpo de la grandtalenta homo Filippo Brunelleschi el Florenco”. La tombo estas longa 180 centimetrojn kaj larĝa 48; interne estas la restaĵoj de l’ artisto, kiu estis tre malalta. El la situo de la tombo de Brunelleschi oni eltiris valorajn indikojn koncerne la lokon, kie devus troviĝis la korpo de alia granda artisto, Giotto, al kiu ŝuldiĝas la mirinda sonoril-turo de la florenca Katedralo, kaj pentraĵoj kaj freskoj mondkonataj.

RADIO ROMA – ESPERANTO, 31.7.1977

LA KUPOLO DE LA FLORENCA KATEDRALO
Teksto de Poli kaj Velia Corsini, traduko de Antonio De Salvo

Spertuloj kaj art-amantoj delonge estas zorgoplenaj pri la kupolo de la florenca katedralo, dediĉita al Sankta Maria de l’ Floro. La kupolo, ĉefverko de Brunelleschi, havas pli ol 500 jarojn; kaj la daŭra vibrado de la grundo pro la urba trafiko, kune kun la kreskanta atmosfera malpuriĝo, laŭgrade difektis ĝiajn strukturojn, kaj serioze endanĝerigis ĝian stabilecon.
Pasintan jaron, la florenca Komunumo alprenis plurajn decidojn por protekti la monumenton, kiu estas konata en la tuta mondo: la unua afero, kiun ĝi faris, estis la malpermeso de aŭtomobila trafiko en la ĉirkaŭaĵoj de la katedralo; krome, ĝi iniciatis esplorojn kaj eksperimentojn por doni sciencan bazon al la intervenoj bezonataj por la savo de la kupolo.
Tial, la spertuloj devis nepre klarigi la arkitetkturan misteron de kupolo kiu estis konstruita sen la helpo de armaturoj, kaj kiu post duona jarmilo daŭre leviĝas al la ĉielo en plena harmonio. La spertuloj malkovris, ke la kupolo estas nur laŭŝajne laŭ ronda bazo, sed ĝi estas efektive okangula: tion oni ekvidis el la maniero, en kiu estas apudmetitaj la brikoj (kiujn Brunelleschi elektis persone kaj unuope), laŭ sinsekvaj ringoj, kliniĝintaj en la direkton de pli malalta centro, per la sama statika solvo de la kupolo de Panteono.
Ĉi tiu konstru-sistemo, cetere, estas konfirmita ankaŭ de dokumentoj: en manuskripto de Johano Gherardo el Prato troviĝas, ja, la akuzo, ke la konstru-maniero alprenita de Brunelleschi igos neevitebla la disfalon de la kupolo. Akuzo, kiel pruvis faktoj, tute senbaza: la kupolo de Brunelleschi estas malsana, sed ĝi daŭre staras. Nun, ekkoninte precize kiel ĝi estis konstruita, oni povos klare diagnozi ĝiajn malsanojn kaj proponi la rimedojn por ĝin savi.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *