Lokoj

Capri-Blua groto

Antaŭ preskaŭ 200 jaroj, en 1826, la poeto kaj pentristo August Kopisch (1799-1853), it.wikipedia.org/wiki/August_Kopisch  pruso de Breslau (hodiaŭ, Wrocław/ Vroclavo en Pollando), malkovris ĉe la bazo de insulo Capri (elp. Kapri), fronte al Napolo, naturan groton, kiun li nomis  “Grotta azzurra” (Lazura/ Blua Groto) pro la aparta koloro de la lumo, kiu regas en ĝi. … Legu plu Capri-Blua groto

Homoj

Alberto Burri

La 13-a de februaro estas la datreveno de la morto (en 1995) de la itala (umbria) pentristo Alberto Burri (1915-1995), it.wikipedia.org/wiki/Alberto_Burri  (ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto), fama pro verkoj kreitaj per la plej malsamaj materialoj (tiom, ke estas malpliige difini la artiston simple “pentristo”): oleo, gudro, sablo, pumiko, ŝimoj, duonbruligita papero, plasto,… Legu plu Alberto Burri

Homoj

Giacomo Puccini

La 29-a de novembro estas la datreveno de la morto (en 1924) de la itala (toskana) komponisto Giacomo Puccini (1858-1924), eo.wikipedia.org/wiki/Giacomo_Puccini fama precipe pro la operoj “La bohème”, “Tosca”, “Madama Butterfly” kaj “Turandot” (ĉi tiu lasta, nefinita pro la morto de la muzikisto, kaj kompletigita per du malsamaj finaĵoj, respektive de Franco Alfano kaj Luciano… Legu plu Giacomo Puccini

Homoj

Henri Matisse

La 3-a de novembro estas la datreveno de la morto (en 1954) de la franca pentristo, gravuristo kaj skulptisto Henri-Émile-Benoît Matisse, konata kiel Henri Matisse (1869-1954). eo.wikipedia.org/wiki/Henri_Matisse Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, kaj transskribas (kun traduko al la itala) parton de artikolo dissendita la 7-an de januaro 1979 de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio… Legu plu Henri Matisse