Homoj

Enrico Fermi

La 28-a de novembro estas la datreveno de la morto (en 1954) de la itala fizikisto (civitanigita usonano) Enrico Fermi (1901-1954),

eo.wikipedia.org/wiki/Enrico_Fermi 

Nobel-Premiito pri Fiziko en 1938, kun ĉi tiu motivado: «Pro liaj pruvoj pri la ekzisto de novaj radioaktivaj elementoj produktitaj de neŭtrona priradiado, kaj pro la malkovro de la nukleaj reakcioj estigitaj de la malrapidaj neŭtronoj».

(Honore al Fermi, iu kemia elemento nomiĝas “fermio”; kaj kelkaj elementaj korpuskloj nomiĝas “fermionoj”)

La sinteno de Fermi okaze de la transdono de la Nobel-Premio (la 10-an de decembro 1938) naskis viglan resenton en la faŝista reĝimo, ĉar afekteme li surmetis frakon anstataŭ la faŝistan uniformon aŭ tiun de la Itala Akademio, kaj ne faris la faŝistan saluton; afero tute komprenebla, se oni pensas, ke tuj poste Fermi forlasis Italion al Usono, ĉar lia edzino estis juda, kaj en septembro 1938 estis komenciĝinta en Italio la eldono de la tiel diritaj “rasaj dispozicioj”, kiuj diskriminaciis la judojn.

it.wikipedia.org/wiki/Leggi_razziali_fasciste

Tiel okazis, ke en 1942 Fermi projektis kaj gvidis la realigon, en Usono, de la unua nuklea fiksia reaktoro (la tiel dirita “atoma pilo”), kiu estigis la unuan kontrolatan nuklean ĉenreakcion.

Ĝuste pro tio, en la popola imagado, Enrico Fermi estas ligita al la realigo de la unua atombombo; verdire, tiu estis neplanita utiligo en la esploro de la sciencisto, kiu altrudiĝis en la kadro de la dua monda milito. Tamen, en la publika opinio restis fundamenta malfido koncerne atoman energion, tiel ke Italio, pro du referendumoj (1987 kaj 2011), rezignis konstrui sur sia teritorio novajn atomajn centralojn, kaj malkonstruis tiujn ekzistantajn (Trino Vercellese, Caorso, Latina, Sessa Aurunca) aŭ konstruatan (Montalto di Castro).

it.wikipedia.org/wiki/Energia_nucleare_in_Italia 

Mi sendas al la ampleksa prezento de Vikipedio, kaj limiĝas transskribi (kun traduko al la itala) “kuriozaĵon”: la tekston de artikolo surondigita la 18-an de decembro1982 de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma), en la kadro de la elsendoj en Esperanto al eksterlando, en kiu oni elpaŝis favore al la paca utiligo de la nuklea enegio, en la kvardekjara datreveno de la unua atoma pilo de Enrico Fermi.

Mi aldonas du el la multnombraj poŝtmarkoj eldonitaj de diversaj Landoj honore al Fermi: tiun italan de 2001 (laŭ skizo de Cristina Bruscaglia), kaj tiun usonan de 2008.


(segue traduzione in italiano)

RADIO ROMA – ESPERANTO, 18.12.1982

ATOMENERGIO POR PACAJ CELOJ

Teksto de Artissi, traduko de Antonio De Salvo

Havis lokon en Romo la 2-an de decembro 1982, okaze de la 40-jara datreveno de la unua atoma ĉenreakcio (efektivigita de la italo Enrico Fermi), kunveno pri la paca utiligo de atoma energio.

La Prezidanto de ENEL (la Nacia Instanco pri Elektro) emfazis, ke la atoma elektrejo de Caorso, per si mem, ŝparigas unu miliardon da liroj en ĉiu tago, kaj ke en la tuta mondo funkcias 300 atomaj reaktoroj, kiuj ŝparigas pli ol 1.300 miliardojn da kilogramoj de naftaj brulaĵoj.

La Ministro pri Scienca Esplorado, siaflanke, evidentigis la neceson certigi daŭrigon de la esploraj en la atoma fako, kies elspezoj estas fruktodonaj kaj absolute prioritataj.

Fine, la Prezidanto de ENI (la Nacia Instanco pri Naftaj Derivaĵoj) certigis, ke la sekureca nivelo de la atomaj centraloj estas tre pli granda ol tiu de ĉiu ajn alispeca energifonto, inkluzive de tiu hidroelektra. Laŭ la oratoro, oni devas demistifiki la psikologian identigon, faratan de multaj, inter atomaj centraloj kaj atomaj bomboj. Oni devas, laŭ li, superi la suspektemon de la publika opinio, kaj konsideri la atomenergion kiel ponton por la “definitivaj” energioj de la estonteco.

°°°°°

(traduzione):

RADIO ROMA – ESPERANTO, 18.12.1982

Artissi: ENERGIA ATOMICA PER SCOPI PACIFICI

Ha avuto luogo a Roma il 2 dicembre 1982, in occasione del 40° anniversario della prima reazione nucleare a catena (effettuata dall’italiano Enrico Fermi), un convegno sull’uso pacifico dell’energia nucleare.

Il Presidente dell’ENEL (l’Ente nazionale per l’energia elettrica) ha posto in evidenza che la centrale atomica di Caorso, da sola, fa risparmiare un miliardo di lire al giorno, e che in tutto il mondo funzionano 300 reattori atomici, che fanno risparmiare più di 1.300 miliardi di chili di combustibili derivati dal petrolio.

Il Ministro della Ricerca Scientifica, dal canto suo, ha evidenziato la necessità di assicurare la prosecuzione delle ricerche nel campo nucleare, le cui spese sono proficue e di assoluta priorità.

Da ultimo, il Presidente dell’ENI (l’Ente Nazionale Idrocarburi) ha assicurato che il livello di sicurezza delle centrali atomiche è molto più grande di quello di qualunque altra fonte di energia, compresa quella idroelettrica. Secondo l’oratore, si deve sfatare l’identificazione psicologica, fatta da molti, tra centrali atomiche e bombe atomiche. A suo parere, bisogna superare il sospetto dell’opinione pubblica, e considerare l’energia atomica come un ponte per le “definitive” energie del futuro.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *