Homoj

Mina

La 25-a de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1940) de la itala kantistino (svisa civitanino ekde 1989, loĝanta en Lugano) Mina Anna Mazzini, konata kiel Mina
it.wikipedia.org/wiki/Mina_(cantante)
​(mi supozas, ke la alpreno de simpla artista nomo estis iamaniere trudita elekto, por distingi la kantistinon el la pli fama Giuseppe Mazzini
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/03/10/giuseppe-mazzini/ ).
​Ŝi estas konsiderata unuanime la plej granda itala kantistino el ĉiuj tempoj, provizita per tute personeca voĉo, je granda amplekso kaj potenco, kiu ebligis al ŝi alfronti dum longa kariero (komenciĝinta en 1958) muzikajn ĝenrojn tre malsimilajn inter si (kriegatan kanzonon, pop-muzikon, rok-muzikon, sving-muzikon, kalipson, napolan kanzonon, religian muzikon, kleran muzikon, ĵazon, operon, kristnaskajn kantojn, bosanovon, ktp).
​Ŝia unua, granda sukceso estis la kanzono “Nessuno” (Neniu), interpretita en tute persona maniero, absolute originala je tiu epoko.
​(Estu al mi permesita persona memoro.
En julio 1961, kiam mi estis ĵus plenuminta 19 jarojn – kaj tiam, en Italio, oni fariĝis plenkreskaj je 21 – mi ekvojaĝis kun dorsosako surŝultre por atingi, per petveturo, internacian laborkampon de junaj esperantistoj, okupitaj en la apudaĵoj de Niš – nun en Serbio – en la konstruo de la jugoslava aŭtovojo “Bratstvo i jedinstvo”/ Frateco kaj Unueco.
Atinginte Zagrebon (nun en Kroatio), la 7-an de julio, celante al la sudo, mi estis kompleze veturigita de hungaro el la memstara serba regiono Vojvodino. Ni havis neniun lingvon komuna, kaj ne eblis starigi interparolon. La ŝoforo ŝaltis la radion: parolis Prezidanto Tito

Josip Broz Tito


La stacio estis tuj ŝanĝita: Mina kantis “Nessuno”, kaj tiu voĉo restis neforviŝebla en mia menso, ĉar… la tago estis varmega, la vojo absolute rekta; subite la ŝoforo svenis, kaj apud Nova Gradiška ni enŝoviĝis sub kamionon haltintan ĉe la rando de la vojo. Entute, ni mirakle elturniĝis kun sufiĉe limigitaj damaĝoj: al la ŝoforo rompiĝis la dekstra patelo, al mi la dekstra suba makzelo.
Kun la dentoj kunkudritaj, tiel ke mi povis nur trinki, post la eliro el la malsanulejo mi senĝene daŭrigis la vojaĝon, tamen ŝanĝante celon, ĉar intertempe la laborkampo estis finiĝinta: mi iris al Primošten, ĉe la dalmatia marbordo, kiu estis en sia unua vivojaro kiel esperantista centro. Kiel oni diras, en ĉiu malbono estas iom da bono: sen la akcidento, mi ne estus spertinta la unikan, pioniran etoson de Primošten).
​Revene al Mina, en 1959 ŝi farigis mondfama per la kanzono “Tintarella di luna” (Lunbruniĝo: temas pri vortludo, en rilato kun la kutima Sunbruniĝo)

poste, venis multaj aliaj sukcesoj (ŝi interpretis pli ol 1.500 pecojn; vendis pli ol 150 milionojn da diskoj; kantis en la itala, napola, ĝenova, hispana, angla, germana, franca, portugala, kataluna, turka kaj japana; kaj estas daŭre tre populara, kvankam de multaj jaroj ŝi ne aperas publike, pro forta sento de privateco aŭ – kiel diras la klaĉuloj – por postlasi pri si junecan memoron).
​Kvin ŝiaj sukcesaj kanzonoj estis tradukitaj al Esperanto:
​- Nessuno (Neniu)
​- Il cielo in una stanza (La ĉielo en unu ĉambro)

– Città vuota (Malplena urbego);
– Grande grande grande (Granda granda granda);
– Se telefonando (Se telefonante).
Mi transskribas la italan tekston kaj la Esperantan version de la kanzono “Nessuno”, kaj aldonas:
– la bildon de la folieto eldonita de la itala Poŝto en 2009, pro la 50-a datreveno de la kanzono “Tintarella di luna” (estis aplikita ruzaĵo: car kutime oni ne eldonas poŝtmarkojn honore al vivantaj personoj, escepte de Ŝtatestroj, formale oni ne celebras la kantistinon, sed la kanzonon);
– tutvidaĵon de Primošten en 1961, kiam ĝi estis simpla fiŝista vilaĝo.


NESSUNO
Parole di Antonietta De Simone
Musica di Edilio Capotosti e Vittorio Mascheroni

Nessuno,
ti giuro nessuno,
nemmeno il destino
ci può separare
perché questo amore
che il cielo ci dà,
sempre vivrà…

Nessuno,
ti giuro nessuno
può darmi nel dono
di tutta una vita
la gioia infinita
che sento con te…
solo con te.

Sei tu,
dolcissimo amore,
soltanto tu,
passato e avvenire,
tutto il mio mondo comincia da te…
finisce con te…

Nessuno,
ti giuro nessuno,
nemmeno il destino
ci può separare,
perché questo amore
s’illuminerà
d’eternità…

NENIU
Vortoj de Antonietta De Simone
Muziko de Edilio Capotosti kaj Vittorio Mascheroni
trad. Luigi Minnaja
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/mina.html#NENIU

Ni estas eĥo de la sama voĉo,
l’ kuloj ni de la rigardo sama,
kaj ni flugiloj de la sama flugo,
ni estas lumo de unu granda am’.

Neniu, mi ĵuras, neniu,
eĉ ne la destino
nin povas disigi,
ĉar amo, per kiu
ĉiel’ ligas nin,
vivos sen fin’.
Neniu, mi ĵuras neniu
al mi povas doni,
kun tuta la vivo,
la ĝojon senfinan
sentatan kun vi,
sole kun vi.

Nur vi,
tre dolĉa trezoro,
nur estas vi
estint’ kaj futuro.
Tutmondo mia
naskiĝas de vi,
finiĝas kun vi.

Neniu, mi ĵuras, neniu,
eĉ ne la destino
nin povas disigi,
ĉar tiun ĉi amon
prilumos sen ĉes’
la eternec’.

Neniu, neniu, neniu
disigos nin plu.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *