Homoj

Tomasi di Lampedusa

​La 23-an de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1896) de la itala (sicilia) verkisto Giuseppe Tomasi di Lampedusa (1896-1957)
it.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Tomasi_di_Lampedusa
eo.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Tomasi_di_Lampedusa
​fama pro la romano “Il Gattopardo” (La Gepardo, aŭ La Ĉasleopardo, aŭ La Panterkato)
it.wikipedia.org/wiki/Il_Gattopardo
verkita kiam la aŭtoro havis jam 56 jarojn, kaj komence rifuzita de la gravaj Eldonejoj Mondadori kaj Einaudi, kiuj ke konsciis, ke temas pri ĉefverko (ĝi estis sensacia juĝeraro de la fama Elio Vittorini, taskita ekzameni la verkon).
La romano aperis postmorte, en 1958, ĉe Eldonejo Feltrinelli; estas malfermita la diskuto, ĉu la publikigita teksto estas tiu laste reviziita de Tomasi, aŭ iu antaŭa tajpaĵo.
Pri la vivpriskribaj sciigoj, sufiĉas diri, ke Tomasi, nobelfamilia (li estis Princo, Duko, Barono kaj Grandulo de Hispanio) kaj bonhava (li estis proprietulo de granda familia terkultura entrepreno), povis okupiĝi pri vojaĝoj kaj legado sen grandaj ekonomiaj zorgoj.
La ununura vera “malagrablaĵo” en li vivo estis, ke li devis interrompi la studojn (kiujn li neniam kompletigis) en 1915, ĉar rekrutita por la milito; kaptita dum la batalo de Caporetto/ Kobarid

Caporetto-Kobarid


​li estis internigita en Hungario, de kie li sukcesis fuĝi kaj reiri al Italio piede.
​“Il Gattopardo” estas, almenaŭ parte, aŭtobiografia romano, ĉar ĝi pritraktas, ŝanĝante la nomojn de la lokoj kaj de la personoj, la historiajn travivaĵojn de la familio de la aŭtoro: la titolo mem estas tirita el la familia ŝildo, en kiu ĉeestas gepardo (scienca nomo: acinonyx jubatus; temas pri felisedo, la plej rapidkura el la mamuloj).
La rakonto priskribas la progresivan kaj nehaltigeblan kadukiĝon de la nobelaro kaj la pligraviĝon de la burĝaro en Sicilio, en la historia kadro de la “liberigo” (laŭ aliaj, “konkero”) de suda Italio fare de la piemonta dinastio Savojo, pere de la entrepreno de la “Milo” de Giuseppe Garibaldi

Giuseppe Cesare Abba


La romano ankaŭ alfrontas la tiklan demandon pri tiuj, kiuj, en la sudo mem, aliĝis al entrepreno de Garibaldi pro persona avantaĝo (la volontuloj de Garibaldi, kiuj estis nemulte pli ol mil kiam ili elŝipiĝis ĉe la okcidenta bordo de Sicilio, estis fariĝintaj dek ok mil kiam, trairinte la insulon, ili atingis la Mesinan Markolon), opiniante, ke ili povas tiri utilon el la politikaj kaj sociaj renversiĝoj, konvikitaj ke, finfine, nenio ŝanĝiĝos, sed nur oni havos novajn regantojn anstataŭ tiuj malnovaj; ŝlosila frazo de la romano (kiu fariĝis tiel fama, ke ĝi naskis en itala lingvo la vorton “gattopardesco” (gepardeca), sinonimon de “transformisma”) estas ĉi tiu: “Se ni volas, ke ĉio restu kia ĝi estas, estas necese, ke ĉio ŝanĝiĝu”.
La reĝisoro Luchino Visconti
it.wikipedia.org/wiki/Luchino_Visconti
eo.wikipedia.org/wiki/Luchino_Visconti
tiris el la romano filmon same mondfaman
it.wikipedia.org/wiki/Il_Gattopardo_(film)
(kun – interalie – Burt Lancaster, Claudia Cardinale, Alain Delon, Paolo Stoppa, Rina Morelli, Romolo Valli, Giuliano Gemma, Tina Lattanzi), sukcesante transformi “dekstran” romanon en “maldekstran” filmon; akrevida kritiko de la filmo troviĝas en la libro de Sen Rodin/ Filippo Franceschi “Nu, kaj do?”, Exit, Cluj 2010 p. 153-156.
En Esperanto ekzistas du partaj tradukoj:
​- en la antologio, prizorgita de Carlo Minnaja, “Luigi Pirandello kaj aliaj siciliaj aŭtoroj”, FEI 2012, la paĝoj 308-317 estas dediĉitaj al la majstra traduko, de Maria Rosaria (Sara) Spanò, de ero tirita el la kvara parto de “Il Gattopardo” (kies titolo estas tradukita per “La Panterkato”), tiu kiu plejbone prezentas la starpunkton de la aŭtoro (kaj pli ĝenerale de la sicilianoj) pri la travivaĵoj de Sicilio; la itala teksto estas legebla ĉe www.belpaese2000.narod.ru/Teca/Nove/Lamped/gtp4.htm
​- la traduko de mallonga ero, tirita el la unua parto, kies itala originalo estas legebla ĉe www.belpaese2000.narod.ru/Teca/Nove/Lamped/gtp1.htm
​aperis en “Heroldo de Esperanto” 1963-11 (julio 1963), p. 3, sed pri ĝi oni perdis la memoron, tiom ke ĝi ne estas menciita en la tre dokumentita volumo de Carlo Minnaja “Un secolo di traduzioni letterarie dall’italiano in esperanto”, 1890-1990” (Unu jarcento da literaturaj tradukoj el la itala al esperanto, 1890-1990)
www.yumpu.com/it/document/view/15884583/un-secolo-di-traduzioni-letterarie-in-esperanto-federazione-
​La traduko, kiu havas la siglon g.c.f. (supozeble, Gian Carlo Fighiera)
eo.wikipedia.org/wiki/Gian_Carlo_Fighiera
​estas ĝenerale bonkvalita. Problemo estiĝas kiam estas necese traduki tion, kion diras Reĝo Ferdinando la dua
it.wikipedia.org/wiki/Ferdinando_II_delle_Due_Sicilie
en napola dialekto (estas konate, ke ĉe la napola Kortego de Burbonoj oni parolis napole, samkiel ĉe tiu torina de Savojo oni parolis en piemonta dialekto aŭ france:

Vittorio Alfieri


​La genia “elpensaĵo” de la tradukinto (sen la utiligo de la fuŝa rimedo kripligi la vortojn de la normlingvo) estis, la duobligo de kelkaj konsonantoj de la vortoj: tial vvi, vvidas, bbela, labboro, ktp ne estas preseraroj, sed intencaj formoj anstataŭ vi, vidas, bela, laboro, ktp.
​Kontraŭe, la tradukinto stumblas en la interpreto de la napola dialekto: ne mirige, ĉar Fighiera estas piemontano, kaj do ne havas kutimon kun la sudaj dialektoj. Plurfoje, la signifo de napolaj vortoj aŭ dirmaneroj estas senvole mistordita, tiom ke iuj diroj eĉ fariĝas nekompreneblaj; la plej okulfrapa ekzemplo estas la misa interŝanĝo inter “ppeccerelle” (kiu en la napola signifas etulinoj, knabinoj) kaj “pecurelle” (ŝafinoj), tiel ke la maliceta spritaĵo de la Reĝo, kiu en la traduko koncernas ŝafinojn anstataŭ knabinojn, fariĝas sensenca.
​Meritas atentigon la fakto, ke por la nomo de la urbo la tradukinto utiligas la formon “Neapolo”, laŭ la klasika greka “Neapolis” ( = Nova urbo), anstataŭ la pli kutiman “Napolo” (kiu baziĝas sur ĝia moderna nomo en la itala normlingvo, “Napoli”).
​Mi transskribas (senŝanĝe, krom la korekto de kelkaj evidentaj preseraroj) la eron aperintan en “Heroldo”, kaj aldonas:
​- la italan poŝtmarkon de 2007 pro la 50-a datreveno de la morto de Tomasi di Lampedusa, kun la speciala stampo de Santa Margherita di Belice;
​- la italan poŝtmarkon de 2006 pro la jarcenta datreveno de la naskiĝo de Luchino Visconti, kun la specialaj stampoj de Milano kaj de Romo;
​- detalon de paĝo 3 de “Heroldo de Esperanto” 1963-11, kiu entenas ankaŭ mallongan enkondukon al la romano.


La aŭdienco de Reĝo Ferdinando

La aŭdiencoj! La multaj aŭdiencoj, kiujn la Reĝo Ferdinando bonvolis doni al li, en Caserta, en Capodimonte, en Portici, en Neapolo, ĉie ajn!
Ĉiufoje, flanke de la deĵoranta ĉambelano, kiu, kun la feluko sur la brako kaj la plej lastaj neapolaj vulgaraĵoj sur la lipoj, gvidis lin babilante, oni trairis senfinajn salonojn el arkitekturo mirinda kaj kun meblaro naŭza (ĝuste kiel la burbona monarĥio), oni penetris en dubepurajn ejojn kaj tra malzorgitaj ŝtupetaroj oni alvenis al antaŭĉambro, kie pluraj personoj atendadis: fermitaj mienoj de spionoj, avidaj mienoj de petantoj kun rekomendaj leteroj. La ĉambelano ĉiufoje pardonpetis, preteriris la baron de la gentaĉo kaj akompanis lin al alia antaŭĉambro, tiu ĉi rezervita al la korteganoj; loketo helblua kaj arĝenta el la tempo de Karlo III; post mallonga atendo, servisto gratis la pordon kaj oni estis alkondukata al la Aŭgusta Ĉeesto.
La privata studoĉambro estis malgranda kaj artefarite simpla: sur blankigitaj muroj unu portreto de la Reĝo Francisko I kaj alia de la nuna Reĝino kun mieno acida kaj kolera; super la malgranda kameno, Madono de Andreo del Sarto aspektis mirigita troviĝi meze de koloraj litografiaĵoj de triagradaj sanktuloj kaj neapolaj sanktejoj; sur breto, vaksa Jesuo-infano kun brulanta flameto; kaj, sur modesta skribotablo, paperoj blankaj, paperoj flavaj, paperoj bluaj; la tuta administrado de la Regno alveninta al sia lasta fazo, tiu de la subskribo de Lia Majesteco (D.G.). (1)
​Malantaŭ tiu baro de paperaĉoj, la Reĝo. Jam staranta, por ne montri, ke li leviĝas. La Reĝo kun sia pala grandproporcia vizaĝo inter preskaŭblondaj tempiaj haroj, kun maldelikata armea jako, sub kiu elŝprucis la violkolora strio de la molaj pantalonoj. Ĉiufoje li faris paŝon antaŭen kun la dekstra mano klinita por la mankiso, kiun li poste rifuzos.
​- Nnu, Salina, bbeataj la okkuloj, kiuj vvin vidas. – La neapola akĉento superis en koloro tiun de la ĉambelano.
​- Mi petas Vian Reĝan Moŝton pardoni, ke mi ne surmetis la kortegan uniformon; mi nur traveturas Neapolon; mi ne volis neglekti veni riverenci Vian Personon.
​- Salina, vvi vvolas frenezi; vvi scias, ke en Caserta vi estas en via hejmo. En via hejmo, certe – li ripetis sidiĝante malantaŭ la skribotablo kaj atendante momenton, por ke la gasto sidiĝu. – Kaj la… ŝŝafinetoj, kiel fartas?
​La Princo komprenis, ke ĉi tie li devas enŝovi dusencon spicitan kaj bigotan samtempe.
​- La ŝafinetoj, Via Majesteco? Je mia aĝo kaj kun la sankta ligo de la geedziĝo?
​La buŝo de la Reĝo ridis, dum liaj manoj severe reordigis la paperojn.
​- Mi nneniam permesus al mi, Salina. Mi ddemandis pri vviaj ŝafinoj, pri la princino. Concetta, mmia kara bproffilino, devas esti altkreska nun, vera fraŭlino.
​De la familio oni transiris al la scienco.
​- Vi, Salina, honorigas ne nur vin, sed ankaŭ la tutan Regnon! Belega afero la scienco, kiam ĝi ne pretendas ataki la religion! – Tuj poste, tamen, la masko de la Amiko estis flankenlasita kaj anstataŭigita per tiu de la Severa Suvereno. – Kaj diru, Salina, kion oni diras en Sicilio pri Castelcicala?
​Salina estis aŭdinta pri li nur malbonaĵojn, same de la reĝa kaj de la revolucia partio, sed li ne volis perfidi amikon; li parolis flankteme, restis ĉe ĝeneralaĵoj.
​- Granda sinjoro, glora vundulo, eble iom maljuniĝis pro la zorgoj de la Vicreĝeco.
​La Reĝo malheliĝis: Salina ne volas esti spiono. Sekve, Salina valoras nenion por li. Apoginte la manojn al la skibotablo, li preparis sin por ĉesigi la aŭdiencon.
​- Havvas multe da labboro; la tuta Regno kuŝas sur tiuj ĉi ŝultroj. – Alvenis la momento doni la finan sukereton; la amika mastro reaperis el tirkesto: – Kiam vi revenos al Neapolo, Salina, venu montri Concetta al la Reĝino. Mi scias, ŝi estas tro juna por esti enkondukata en la kortegon, sed nnenio malhelpos al ni privatan kunmanĝon. Mmakaronoj kaj bbela ffromaĝo, kiel oni diras. Ni ssalutas, Salina, estu saĝa!
​Foje, tamen, la aŭdienco finiĝis malbone. La Princo jam estis farinta, malantaŭenpaŝante, la duan kliniĝon, kiam la Reĝo realvokis lin:
– Salina, aŭskultu min bbone. Oni diras al mi, ke vi havas malbonajn kunulojn en Palermo. Tiu via nevo Falconieri… kial li ne serioziĝas?
– Majesteco, Tancredi okupiĝas nur pri virinoj kaj kartludado.
La Reĝo malpacienciĝis:
– Salina, Salina, vvi ffrenezas. La respondeculo estas vi, la anstataŭpatro. Diru al li, ke lli atentu pri sia kapo. Ni ssalutas.
Revenante tra la sama pompe mezkvalita vojo kaj irante subskribi la albumon de la Reĝino, la senkuraĝiĝo eniris en lin. La plebeca amikemo estis por li same peza kiel la ĝendarma grimaco. Feliĉaj liaj amikoj, kiuj volis interpreti la intimecon kiel amikemon kaj la minacon kiel reĝan forton. Li ne povis. Kaj, dum li interŝanĝadis klaĉojn kun la distingaspekta ĉambelano, li demandadis al si, kio postsekvos tiun ĉi monarĥion, kiu jam havas mortosignojn sur la vizaĝo. La Piemontano, la tiel nomata Honestulo (2), kiu tiom da bruo faras en sia malproksima urbeto? Ĉu ne estos la sama afero? Torina dialekto anstataŭ neapola. Nenio alia.
Oni alvenis al la albumo. Li subskribis: Fabrizio Corbera, Princo de Salina.
Aŭ la respubliko de don Peppino Mazzini (3). “Dankon, mi fariĝus sinjoro Corbera”.
La longa trotado revene ne trakviligis lin. Nek lin konsolis la jam akceptita rendevuo kun Cora Danòlo. Ĉar la aferoj tiel statas, kion fari? Alkroĉiĝi al tio, kio ekzistas, sen fari saltojn en mallumon? Do, necesas sekaj pafadoj, kiaj ili eĥis antaŭ nelonge en mizera placo de Palermo; sed, al kio utilas la pafadoj? “Oni konkludas nenion per pum pum! Ĉu ne, Bendicò?” (4)
“Ding, ding, ding”, laŭtis, responde, la sonorilo anoncante la vespermanĝon. “Bendicò” forkuris kun akvumo en la buŝo pro la atendata manĝo. “Piemontano! Vera Piemontano” pensis Salina suprenirante la ŝtuparon.

​(1) Dio Gardu. Esprimo uzata ĉiufoje, iam oni prononcis aŭ skribis la nomon de la Reĝo.
​(2) Vittorio Emanuele II de la dinastio Savoia.
​(3) Giuseppe Mazzini.
​(4) Bendicò estas la familia hundo.
El la itala tradukis G.C.F. (Gian Carlo Fighiera)
Heroldo de Esperanto 1963-11 (julio 1963), p. 3

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *