Eventoj

Tertremo de Mesino 1908

La 28-an decembro estas la datreveno de la katastrofa tertremo, kiu en 1908 frapis la markolon de Mesino
it.wikipedia.org/wiki/Terremoto_di_Messina_del_1908
eo.wikipedia.org/wiki/Tertremo_en_Italio_en_1908

​kaŭzante 80.000 mortintojn en Mesino (el 130.000 loĝantoj) kaj minimume 15.000 en la vidalvida Reggio di Calabria (el 45.000 loĝantoj).
​La okazintaĵo restis tiel vive en la kolektiva memoro, ke ankoraŭ hodiaŭ (post pli ol unu jarcento) en Mesino, kiam oni volas paroli pri “granda malordo”, oni diras “è stato un ventotto dicembre” ( = okazis iu dudekoka de decembro).
​Ankaŭ la esperantista gazetaro okupiĝis pri la evento:
​- “La Revuo”, III, 1908-1909, p. 300-308 aperigis longan raporton; oni povas legi kaj deŝuti ĝin ĉe la retejo de la Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno:
anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e0c&datum=1908&size=45
​- “Espero katolika” 1909-51 (januaro-februaro 1909), p. 24-25, ankaŭ raportis, kaj invitis al solidaro;
​- “Brita Esperantisto” 1909-50 (februaro 1909), p. 21,
anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e1d&datum=1909&page=21&size=45
invitis partopreni en la monkolekto aranĝita de UEA;
​- “Roma Esperantisto” 1908-12 (decembro 1908) dankis, kaj menciis monoferojn venintajn el eksterlando, inter kiuj “50 frankoj estas donaco de Dro L. Ludoviko Zamenhof”.
​Mi aldonas:
​- la italan poŝtmarkon de 2008 pro la unuajarcenta datreveno de la tertremo, kun la du specialaj stampoj de Mesino kaj Reggio di Calabria;
​- bildon pri Mesino post la tertremo, laŭ malnova bildkarto;
​- p. 129 de “Roma Esperantisto” 1908-12.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *