Homoj

Fabiola

La 27-an de decembro la katolika Eklezio memorigas Sanktan Fabiola-n, famigitan de la historia-religia romano en angla lingvo “Fabiola or, the Church of the Catacombs” (Fabiola, aŭ la Eklezio de Katakomboj)
en.wikipedia.org/wiki/Fabiola_(novel)
it.wikipedia.org/wiki/Fabiola_o_la_Chiesa_delle_catacombe
eo.wikipedia.org/wiki/Fabiola
publikigita en 1854 de la irlandano Nicholas Wiseman (1802-1865)
en.wikipedia.org/wiki/Nicholas_Wiseman
it.wikipedia.org/wiki/Nicholas_Patrick_Stephen_Wiseman
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto)
unua Ĉefepiskopo de Westminster post la restarigo de la katolika hierarkio en Anglio kaj en Kimrio, poste Kardinalo.
​La rakonto, kvankam lokita en preciza historia epoko (la regado de la romia Imperiestro Diokleciano, 284-305)
it.wikipedia.org/wiki/Diocleziano
eo.wikipedia.org/wiki/Diokleciano
kaj kun zorga dokumenta esploro pri la moroj de la unuaj kristanoj, estas esence kreaĵo de fantazio, ekde la ekzisto mem de Sanktulino nomata Fabiola.
Estas konate, pri tio, ke la reformo de la liturgia kalendaro, volita en 1970 de Papo Paŭlo la sesa, eliminis 30 “Sanktulojn”, kies historia fundamento ne estis certa, dum aliaj (ankaŭ famaj, kiel Georgo, Kristoforo, Barbara, Cecilia, Sebastiano, Januaro, Lucia, Rozalia, Agata) estis lasitaj nur “pro la granda popola devoteco, kiun ili ĝuas”.
La romano de Wiseman estis majstre tradukita al Esperanto de E. Ramo (pseŭdonimo de Renée Adèle Maria Gruner Milsom)
eo.wikipedia.org/wiki/Maria_Milsom
kun la titolo “Fabiola. Rakonto pri la katakomboj”, kaj publikigita en 1911 en Ĝenevo de la “Universala Esperantia Librejo” (Libroservo de UEA); dua eldono (reviziita de Emmanuel Robert
eo.wikipedia.org/wiki/Emmanuel_Robert )
aperis en 1928 en Parizo, zorge de la revuo “Espero Katolika”. La verko estas tre ampleksa (430 paĝoj en la unua eldono, 437 en la dua), kun 24 ilustraĵoj.
Favoraj recenzoj aperis, interalie, en:
– “La Revuo”, VI, 1911-1912, p. 388;
– “Espero katolika” 1912-3, p. 106-107:
– “La ondo de Esperanto” 1912-7, p. 123;
– “Esperanto de UEA” 1928-6, p. 123-124;
– “Sennaciulo” 12 julio 1928;
– “The British Esperantist” majo 1928;
– “La Espero” majo 1928.
​Tiel estas juĝita la verko en la volumo de Petr Stojan “Bibliografio de Internacia Lingvo”, Ĝenevo 1929, p.355, n.3903: “unu el ĉefverkoj, modela stilo, luksa ilustrita eld.”.
​Aparte interesa, en ĝia senpartieco, estas la recenzo de “Sennaciulo”, organo de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda), laŭ liberpensa inspiriĝo:
​>La rakonto estas plena de belecoj kaj legiĝas flue en bonstila Esperanto. Iom envie ni rigardas la multpaĝan volumon. SAT ne povis permesi al si ĝis nun, aperigi simile ampleksan libron.

Mi transskribas la recenzojn aperintajn en “La Revuo” kaj en “Espero katolika” en 1912, kaj artikoleton el “Espero katolika” 1928-63; mi aldonas la bildon de subtera koridoro de unu el la multnombraj romaj Katakomboj.


Fabiola, Rakonto pri la Katakomboj, de Kardinalo Wiseman. El la angla lingvo tradukis E. RAMO. 427 paĝa. Universala Esperantia Librejo, 10, rue de la Bourse, Genève. Prezo 3.50 (Sm : 1.40). —-.
La fama rakonto de Kardinalo Wiseman pritraktas okazintaĵojn, kiam la kristana religio, dum la unuaj jarcentoj de sia ekzisto, disvastiĝis en la mondo, kaj kiam, speciale en Romo, la kristanoj kunvenis, ĉe la tagiĝo, por plenumi, en la katakomboj, la ceremoniojn de la nova kulto, kaj suferis persekutadon kaj mortigajn turmentojn. La priskribo de tiuj pasintaĵoj estas des pli interesa, ke en la evoluo de la aferoj, intermiksiĝas emociplena pentrado de karakteroj, ĉu bonaj, noblaj, sindonaj, ĉu malaltaj, enviemaj, malamaj, de la diversaj personoj, kiuj partoprenas en la agado. Ĉiuj scenoj verecoplenaj kaj pentrindaj faras profundan impreson al la leganto, kaj tial donis al la originala verko absolute pravigitan popularecon.
La traduko prezentiĝas tre bone kaj estos plezure akceptita de la Esperantistaro. La stilo eleganta, rapidflua, kaj ĝenerale modela plaĉos al ĉiuj.
La libro entenas kelkajn belajn kliŝaĵojn de la katakomboj kaj de artiste verkitaj bildoj. Ĝi formas tre belaspektan volumon, kiun oni povos, kun fiereco, elmeti en la bibliotekoj por montri, ke la kolekto de la Esperantaĵoj pli kaj pli riĉiĝas per seriozaj kaj vere atentindaj verkoj. — Dro N.

Fabiola, rakonto pri la Katakomboj, de Kardinalo Wiseman, tradukis E. Ramo. Bela, zorge ilustrita volumo da 421 paĝoj en 8-a. Prezo Sm. 1.40 (fr. 3.50) (Universala Esperantia Librejo, 10 Rue de la Bourse, Genève).
Kiam, antaŭ jam kvindeksep jaroj, la fama arĥiepiskopo de Westminster Kardinalo WISEMAN publikigis sian gravan verkon “Fabiola”, ĝi tuj ricevis grandan sukceson ne nur ĉe la Katolikoj, sed ĉe ĉiuj amantoj de vere literaturaj verkoj, kaj de tiu tempo ĝis nun la verko konservis sian tutan valoron.
Saman sukceson sendube ricevos ĉe la internacia gelegantaro la lerta traduko de Ramo.
Ni ne povas ĉi tie resumi la rakonton, kiu estas interesa je duobla vidpunkto: tiom pro historia elvoko de primitiva Eklezio, kiom pro la psikologia studo de evoluo de sentema animo al la Vero. La aŭtoro majstre revivigas antaŭ ni la vivmanieron kaj la morojn de Roma societo dum la kvara jarcento ĉe paganoj kaj kristanoj. La ĉapitroj dediĉitaj al priskribo de la Katakomboj estas nepre rimarkindaj kaj interesplenaj: oni bone sentas ke la aŭtoro, dum li estis estro de la Angla Kolegio en Romo, perfekte konis la priskribitajn lokojn kaj eĉ ĉeestis la elfosadojn.
Meze de paganoj, inter kiuj miksiĝas kelkaj kristanoj, vivas Fabiola malestimanta la Kristan doktrinon, kiun ŝi konsideras nur kiel ridindan superstiĉon, sed kiun ŝi ne konas. Iom post iom ŝi nevole konatiĝas kun la instruoj de Kristo, precipe dank’ al interparoladoj kun sia fidela orienta sklavino kaj al la ekzemploj de belaj noblaj karakteroj, kiujn ŝi admiras kaj ŝatas, nesciante, ke ili trovas sian fundamenton en la religio de Kristo.
La lerta tradukistino mirinde sukcesis konservi la viglecon de l’ originala stilo uzante nur plej puran Esperantan lingvon. Kiam oni rememorigas, ke Ramo donacis al Esperanta literaturo “En Svislando”, “Dankon”, “Kredo kaj scio” k. t. p. oni ne bezonas plu insisti pri la korekteco de la Esperanta teksto, nek pri la talento de la tradukistino. Ŝi meritas ĉian laŭdon, tial ke ŝi riĉigis nian literaturon per bone elektita verko rimarkinde tradukita.
La samideanoj, eĉ tiuj, kiuj konas nacian eldonon de Fabiola, plezure legos la Esperantan tradukon: ĝi estas taŭga pruvo pri la fleksebleco de la lingvo, kaj la verko mem estas tre rekomendinda ankaŭ al nekatolikoj.
Ni esperas, ke tiu mallonga skizo sufiĉos por instigi niajn samideanojn al legado kaj diskonigo de Fabiola.
Ili tion ne bedaŭros.
D-ro RAYM. VAN MELCKEBEKE.
“Espero katolika” 1912-3 (marto), p. 106-107

“FABIOLA”
premiita de la Esperantista Akademio
La Esperantista Akademio (Sekcio «Pri Premioj) ĵus premiis 5 esperantlingvajn verkojn: tri originalajn kaj du tradukitajn. El tiuj du, estas la dua eldono de «Fabiola».
Ampleksa, post nuna review bonega traduko de fama, interesplena romano. Stilo ĉiam facila, klara, preskaŭ senerara. Vera modelo de pura Fundamenta lingvo. Ĝian legadon oni povas rekomendi varme al ĉiuj, kiuj deziras akiri klasikan stilon en Esperanto kaj tion kun, samtempe, literatura ĝuo.
“Espero katolika” 1929-63, p. 345

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *