Homoj

Luciano Bianciardi

La 14-an de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1922) de la itala (toskana) verkisto, ĵurnalisto kaj eseisto Luciano Bianciardi (1922-1971)
it.wikipedia.org/wiki/Luciano_Bianciardi
​akrevida observanto (kaj kontestanto) de la itala kultura kaj socia mondo en la jaroj de la ekonomia prosperego (1956-1969).
​Ne ekzistas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto; tamen, en la paĝoj en la itala kaj la hispana (kaj nur en ili, ne en la ceteraj) estas indikitaj la verkoj aperintaj en esperanta versio (tiom multnombraj, ke Esperanto estas la plej utiligita lingvo por la tradukoj de la verkoj de Bianciardi):

itale:
• La kultura laboro (Il lavoro culturale), ExCogita, Milano, 2007; traduzione di Pier Vittorio Orlandini.
• Vivo agaca (La vita agra), ExCogita, Milano, 2008; traduzione di Carlo Minnaja;
• La integrigo (L’integrazione), ExCogita, Milano, 2011; traduzione di Carlo Minnaja.
• Ekpafi (Aprire il fuoco), ExCogita, Milano, 2011; traduzione di Carlo Minnaja.
hispane:
• La kultura laboro (El trabajo cultural), ExCogita, Milán, 2007; traducción de Pier Vittorio Orlandini.
• Vivo agaca (La vida agria), ExCogita, Milán, 2008; traducción de Pier Vittorio Orlandini.
• La integrigo (La integración), ExCogita, Milán, 2011; traducción de Carlo Minnaja.
• Ekpafi (Abrir el fuego), ExCogita, Milán, 2011; traducción de Carlo Minnaja.
(Rimarko: la nomoj de la tradukintoj ne koincidas kaj ne estas ĝustaj en la itala kaj en la hispana; “Vivo agaca” ne estis traduikita de Pier Vittorio Orlandini, sed de Carlo Minnaja; kaj La integriĝo” estis tradukita ankaŭ de Pier Vittorio Orlandini)

En la volumo de Pier Vittorio Orlandini “Maremo. Literatura rigardo tra la suda toskana maremo”, 2-a parto, estas dediĉitaj al Bianciardi la paĝoj 258-273, kun ampleksa prezento de la vivo kaj de la pensmaniero dela verkisto.
​En “L’Esperanto” 2001-8, p. 9-13, estas publikigita la unua ĉapitro de la versio en Esperanto de “Il lavoro culturale” (La kultura laboro).
​La unua kovrilpaĝo de “L’Esperanto” 2007-3 (kun foto) estas dediĉita al la prezento de la libro “La kultura laboro” ĉe la Libro-Foiro de Torino en majo 2007, kaj ĉe p. 15 estas ĉi tiu artikoleto:
>Verko en Esperanto ĉe la Foiro de la Libro en Torino
>La eldonejo “Excogita” de Milano proponis, dum la “Foiro de la Libro” kiu okazis en Torino de la 10a gis la 14a de majo, la tradukon en Esperanto de la libro de Luciano Bianciardi, “La kultura laboro” (Il lavoro culturale).
>Dum la publika prezento de la libro, en kiu partoprenis la tradukinto, Pier Vittorio Orlandini, D.ino Luciana Bianciardi, filino de la aŭtoro kaj mastrino de la eldonejo, parolis pri sia patro kaj prof.ro Fabrizio Pennacchietti legis la Esperantan tradukon kaj per la kutima klera viveco respondis al la scivolerna publiko.

​Recenzo, de Cristina de’ Giorgi, de “La kultura laboro” estas publiligita en “L’Esperanto” 2007-5, p. 15-16.
​La 3-an de junio 2010, dum literatura renkontiĝo ĉe la konsilantara ĉambrego de la Komunumo Grosseto, la Direktoro de la Fondaĵo “Luciano Bianciardi”, Massimiliano Marcucci, parolis pri “Bianciardi tradotto: le traduzioni internazionali presenti nella biblioteca della Fondazione Luciano Bianciardi” (Bianciardi tradukita: la internaciaj tradukoj ĉeestaj en la biblioteko de la Fondaĵo Luciano Bianciardi), kaj Nicola Minnaja pri “La trilogia bianciardiana ed altre opere maremmane tradotte in esperanto” (La trilogio de Bianciardi kaj aliaj maremaj verkoj tradukitaj al esperanto).
Recenzo, de Renato Corsetti, pri “Ekpafi” estas publikigita en “L’Esperanto” 2012-4, p. 21-22.
​La satira eseo “Come si diventa un intellettuale”, tradukita al Esperanto de Carlo Minnaja kun la titolo “Kiel oni iĝas intelektulo”, estas rete alirebla ĉe:
www.akademio-literatura.org/wp-content/uploads/2014/06/Luciano-Bianciardi-Kiel-oni-i%C4%9Das-intelektulo.pdf
​Pri Bianciardi okupiĝis ankaŭ la retejo de Ralph Dumain:
gxirafo.blogspot.it/search/label/Luciano%20Bianciardi
​Mi transskribas la recenzon de “Ekpafi”, kaj aldonas:
– la kovrilojn de “Vivo agaca” kaj “La integriĝo” (kun la ĝusta indiko de la tradukintoj);
– la varban afiŝeton de la literatura renkontiĝo de la 3-a de junio 2010.


Kleriga romano, danke al tradukisto
Renato Corsetti

Tre malofte kaj nur sub rigora devo mi povas konvinkiĝi legi romanojn, fikcian kaj ne faktan literaturon. Nu, tio estas mi, kaj tio ne estas rekomendinda al aliaj. Mi legis, do, la libron “Ekpafi” pro la bezono aperigi recenzon en la itala revuo. Mi provis eviti tion ĝis la fino kaj trovi alian recenzonton, sed ĉio rezultis vane.
La enkonduko de Carlo Minnaja kaptis min, ĉar ĝi rakontas pri la “intrigo” de la libro, en kiu la eventoj de la “5 tagoj de Milano” kaj la eventoj de la posta jarcento en Milano kunfandiĝas en unu tuton, tiel ke estas malfacile disigi kaj distingi ilin. Temas, do, pri iu ĝenerala ekstertempa popolo de Milano, kiu luktas kontraŭ la regantoj, kiuj parolas germane ankaŭ en la 20-a jarcento, ribelas, serĉas liberecon kaj nur parte sukcesas trovi ĝin. Laŭ la eldonisto, kiu estas fratino de la aŭtoro, temas pri speco de testamento lasita al la postaj generacioj, por ke ili sciu tion, kio estas farinda.
Krom la libro mem, kiu daŭre igis mian kapon turniĝi, por provi distingi la pasintecon de la 19-a jarcento de la 20-a jarcento de la aŭtoro, mi estis kaptita de la piednotoj, kiuj abundas je la fino de ĉiu ĉapitro. Pro la neceso klarigi la monton de aludoj je historiaj personoj, je libro-titoloj, je kanzonoj, ktp. la tradukinto estis devigata fari esploran laboron, kiun la ĉapitrofinaj notoj fidele redonas. Ili ne nur estas utilaj por eksterlandanoj, sed ankaŭ por mi italo, kiu, sen ili, estus kompreninta multe malpli.
Ni vidu ekzemplon de tiu mirinda not-laboro per elekto de hazarda specimeno el la notoj de la 8-a ĉapitro en paĝo 126-a:
22 Carlo d’Adda (1816-1900), nobelo, bankisto.
23 Kiel klarigite poste, Norcia (elp.: norĉa) estas urbo en centra Italujo kie abundis buĉistoj kaj kie naskiĝis Sankta Benedikto.
24 La romdialekta formo estas “mignotta” (elp.: minnjotta) efektive divenigebla laŭ la prononco de la mezepoka eklezia latino. Alia deveno tamen estas ne pri nekonata patro sed pri nekonata patrino: filius m[atris] ignotae.
25 Temas pri la monumento al la Nekonata Soldato, nun nomata “altaro de la Patrujo”, en Romo.
26 Regionoj de suda Italujo.
27 Milan kaj lnter(nazionale) estas du famaj italaj futbalteamoj, ambaŭ el Milano.
28 Johann Kaspar Lavater (1741-1801), svisa filozofo kaj mistikulo. Lia teorio de la “fiziognomio” (ne konfuzinda kun la fizionomio), kiun li ilustris en verko kun amaso da siluetoj de li kolektitaj, volis pruvi, ke la spirito, laboro (kaj eventuale krimeco) de la homo vidiĝas el liaj eksteraj trajtoj.
29 France: mi rompas al vi la korpon.
Kiel vi povas vidi, temas pri vera libro en la libro mem, kiu ne nur amuzas sed klerigas.
Elstaran laboron faris la tradukinto, kiu, krome, uzis plej multe normalan ne literaturan lingvon. Se mi diras tion, tio estas komplimento.
Do, certe mi malpravis, kiam mi hezitis legi ĉi tiun libron.
(L’Esperanto 2012-4, p. 21-22)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *