Homoj

Napoli S. Lucia

Itala proverbo asertas: “Sankta Luĉia, la plej mallonga tago en la jaro”.
Temas evidente pri tre malnova proverbo, pli frua ol la gregoria reformo de kalendaro (1582)

Gregoria kalendaro


kiam en la norda duonglobo la 13-a de decembro (festotago de la Sanktulino) estis efektive la plej malluma tago en la jaro. Al tio ŝuldiĝas la nordlanda (precipe sveda) tradicio lumigi la nokton per kandeloj:
www.visitsweden.com/svezia/Local-pages/Italy/Santa-Lucia/
​En Italio, kontraŭe, “Sankta Lucia” estas ligita al “napola” kanzono, kies itala versio estas tamen pli konata ol tiu origina en la napola dialekto. La kanzono
it.wikipedia.org/wiki/Santa_Lucia_%28brano_musicale%29
​(ne estas pri ĝi Vikipedia paĝo en Esperanto)
estas atribuita al Teodoro Cottrau (1827-1879)
​(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto)
it.wikipedia.org/wiki/Teodoro_Cottrau
iu napolano laŭ franca deveno kiu publikigis ĝin en 1850 kun la titolo “Barcarola – Lo varcaiuolo de Santa Lucia” (Barkarolo – La barkisto de Santa Lucia); en realo, la napolaj vortoj estas de Michele Zezza, tiuj italaj de Enrico Cossovich, kaj por fini… la muziko inspiriĝas al la lasta parto de la ario “Com’è bello, quale incanto” de opero Lucrezia Borgia de Gaetano Donizetti:

La versoj, kiuj laŭdegas la napolan maristan kvartalon Santa Lucia, estas kantataj de barkisto, kiu invitas fari rondiron per lia barko, por pli bone ĝui la freŝan aeron de la vespero kaj vespermanĝi surboate. Verdire, se oni legas la finajn versojn de la napola teskto oni restas iom mirŝokitaj, ĉar ili tute ne estas poeziecaj: “Quanno stace la panza chiena non c’è la minema melanconia” (Kiam la ventro estas plena, forestas eĉ plej malgranda melankolio).
La kanzono fariĝis internacia furoraĵo, kaj eniris la repertuaron de la plej grandaj kantistoj: sufiĉas pensi pri Enrico Caruso

kaj Elvis Presley

Ĝi estas kantata ankaŭ en la nordaj Landoj, sed kun aliaj tesktoj (Luciasången aŭ Sankta Lucia, ljusklara hägring; Natten går tunga fjät, Svart senker natten seg). En Aŭstrio ĝi estas fama kun la titolo Wenn sich der Abend mild; en Germanio, kun la titolo Schon glänzt das Mondenlicht; en Ĉeĥa Respubliko kaj Slovakio ĝi estas konata kiel Krásná je Neapol.
Mi transskribas:
– la originalon en napola dialekto;
– la version en la itala;
– kvar versiojn en Esperanto: tiujn kompletajn de Clarence Bicknell kaj Joachim Giessner; tiun partan de Karl Vanselow; kaj unu anoniman… eĉ pli longan ol la originalo!
Mi aldonas malnovan bildkarton pri la napola haveneto Santa Lucia (kun Vezuvo ankoraŭ fumanta).


SANTA LUCIA
Parole di Michele Zezza, musica di Teodoro Cottrau

Comme se fricceca la luna chiena
lo mare ride, ll’aria è serena.
Vuie che facite mmiez’a la via,
Santa Lucia, Santa Lucia.

‘Sto viento frisco fa risciatare
chi vò spassarse jenno pe’ mmare.
È pronta e lesta la varca mia,
Santa Lucia, Santa Lucia.

La tenna è posta pe’ fa’ ‘na cena,
e quanno stace la panza chiena
non c’è la minema melanconia,
Santa Lucia, Santa Lucia.

Pozzo accostare la varca mia
Santa Lucia, Santa Lucia!

SANTA LUCIA
Parole di Enrico Cossovich, musica di Teodoro Cottrau

Sul mare luccica l’astro d’argento,
placida è l’onda, prospero il vento;
venite all’agile barchetta mia;
Santa Lucia! Santa Lucia!

Con questo zeffiro così soave,
oh, come è bello star sulla nave.
Su passeggeri, venite via;
Santa Lucia! Santa Lucia!

In fra le tende bandir la cena,
in una sera così serena.
Chi non dimanda, chi non desia;
Santa Lucia! Santa Lucia!

Mare sì placido, vento sì caro,
scordar fa i triboli al marinaro.
E va gridando con allegria:
Santa Lucia! Santa Lucia!

O dolce Napoli, o suol beato,
ove sorridere volle il creato,
tu sei l’impero dell’armonia,
Santa Lucia! Santa Lucia!

Or che tardate? bella è la sera;
spira un’auretta fresca e leggiera;
venite all’agile barchetta mia;
Santa Lucia! Santa Lucia!

SANKTA LUĈIO
Vortoj de Enrico Cossovich, muziko de Teodoro Cottrau
trad. Clarence Bicknell (Internacia kantaro, 1929, P. 53)
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/napolaj.html#SANKTA%20LUCXIO

Sur la mar’ brilas stel’ de arĝento
dolĉe favoras ondoj kaj vento;
dancas la barko kiel folio
sankta Luĉio, sankta Luĉio.

Bone ni fartas en la barketo
pro la dolĉega kara venteto
venu do preta nun estas ĉio
sankta Luĉio, sankta Luĉio.

Kiu nun hejme volas restadi
venu en barkon vespermanĝadi
venu vojaĝi benos nin Dio
Sankta Luĉio, sankta Luĉio.

Maro, venteto, ambaŭ ridetas
kaj la maristo zorgojn forĵetas
gaje kaj ĝoje jen lia krio
Sankta Luĉio, Sankta Luĉio.

Dolĉa Napolo, tero amata
per la rideto Dia benata
vi, reĝolando de harmonio
Sankta Luĉio, Sankta Luĉio.

Kial vi haltas? En la vespero
pure malvarma blovas aero
do nun boaten saltu pro tio
Sankta Luĉio, Sankta Luĉio.

SANKTA LUĈIA
Vortoj de Enrico Cossovich, muziko de Teodoro Cottrau
trad. Karl Vanselow
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/napolaj.html#SANKTA%20LUCXIA

Sur lunbrileta mar’ en silento
kun lula ondo ludas la vento:
venu, atendas vin barketo mia:
Sankta Luĉia, Sankta Luĉia.

Rava Napolo, floro ĉiela
al enreviga sorĉo fabela,
logas la noktsilent’, maro magia,
Sankta Luĉia, Sankta Luĉia.

Venu kaj ĝuu, kun dolĉa sento,
sub orstelaro kaj lunarĝento
la paradizon de feliĉdia,
Sankta Luĉia, Sankta Luĉia.

SANKTA LUCIA
Vortoj de Enrico Cossovich, muziko de Teodoro Cottrau
Trad. de — (el “Folklora kantareto UECI”)

Surmare brilas stel’ de arĝento,
dolĉe favoras ondo kaj vento.
Venu, atendas barketo mia,
Sankta Luĉia, Sankta Luĉia!

Maro, venteto ambaŭ ridetas,
nia barkisto zorgojn forĵetas.
Dancas la barko kvazaŭ folia.
Sankta Luĉia, Sankta Luĉia!

Venas la nokto ni kantos kune,
nokta vualo nin kovras nune.
Logas pejzaĝo plej idilia.
Sankta Luĉia, Sankta Luĉia!

Vento blovetas milda suronde.
Nu, pasaĝeroj, venu enronde.
Lumas la luno pale radia.
Sankta Luĉia, Sankta Luĉia!

Kial vi haltas? Belas vespero.
Pure, varmete blovas aero.
Nokta silento plej harmonia.
Sankta Luĉia, Sankta Luĉia!

Ho dolĉa Napoli, tero benata,
de ĉiu homo tre admirata.
Vi senkompara bel’ harmonia.
Sankta Luĉia, Sankta Luĉia!

Ravas la urbo, floro ĉiela,
kvazaŭ sorĉita sonĝo fabela.
Ŝajnas ĝi esti rideto dia.
Sankta Luĉia, Sankta Luĉia!

Neforgesebla ĝojplena horo
Vivu eterne en nia koro!
Kanto sopira kaj nostalgia.
Sankta Luĉia, Sankta Luĉia!

Venu, nu, venu barketon mian.
Brilas ĉiele stelaro dia.
Ni kantu kune per voĉo nia:
Sankta Luĉia, Sankta Luĉia!

SANKTA LUCIA
Vortoj de Enrico Cossovich, muziko de Teodoro Cottrau
trad. Joachim Giessner

Super mar’ brilas luna arĝento,
dolĉe blovetas zefira vento.
Venu rapide al barko mia.
Sankta Lucia, Sankta Lucia.

Bone vi fartos en la barketo.
Ravas agrabla, milda venteto,
logas al revoj sur mar’ magia.
Sankta Lucia, Sankta Lucia.

Ne restu hejme, venu por esti
sur mia barko, ĝui kaj festi.
Vin akompanas rido la dia.
Sankta Lucia, Sankta Lucia.

Sur mia barko en ŝirma tendo
vin ja atendos nokta silento.
Pasos sekure dormo la via.
Sankta Lucia, Sankta Lucia.

Napolo ĉarma, ter’ sen ĉagreno,
ĉiam alridas vin dia beno.
Vi estas lando plenharmonia.
Sankta Lucia, Sankta Lucia.

Kial heziti? Bela vespero!
Freŝa, varmeta jen aero.
Venu nun, venu, al barko mia.
Sankta Lucia, Sankta Lucia.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *