Eventoj

Novjartago

En la Novjara Tago, mi transskribas (en la roma dialekto, kaj en ĝia traduko al Esperanto) frandindan soneton de la romdialekta poeto Giuseppe Gioachino Belli (1791-1863), kiu ludas per la vortoj (“Buon Capo d’aglio”, laŭvorte Bonan Ajlokapon anstataŭ “Buon Capo d’anno”, Bonan Novjartagon), kaj precipe ruze referencas malnovan popolan kredon, laŭ kiu oni faros dum… Legu plu Novjartago

Homoj

Giuseppe Gioachino Belli

La 7-a de septembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1791) de la itala (roma) poeto Giuseppe Gioachino Belli (1791-1863) eo.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Gioacchino_Belli ​fama, pli ol pro la verkoj en itala lingvo, pro 2279 “Sonetoj” (en totala amplekso de 32.000 versoj, la duoblo kompare kun la “Dia Komedio” de Dante Alighieri) en roma dialekto, kiu, kiel… Legu plu Giuseppe Gioachino Belli

Homoj

Leonardo Ximenes

La 4-an de majo estas la datreveno de la morto (en 1786) de la sciencisto, inĝeniero, geografo kaj astronomo Leonardo Ximènes (1716-1786), it.wikipedia.org/wiki/Leonardo_Ximenes (ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto, sed estas du paĝoj, kvankam embriaj, en la kreola de Haitio kaj en la malagasa), siciliano laŭ hispana deveno sed aktiva en Toskanio, jezuito,… Legu plu Leonardo Ximenes

Homoj

Lucio Dalla – Piazza Grande

La 1-a de marto estas la datreveno de la morto (en 2012) de la itala (bolonja) kantaŭtoro Lucio Dalla (1943-2012) it.wikipedia.org/wiki/Lucio_Dalla Pri li mi jam parolis la 4-an de marto 2017, okaze de la datreveno de lia naskiĝo 4 marzo 1943 – Lucio Dalla kaj la 22-an de februaro 2017, en rilato kun la tenoro… Legu plu Lucio Dalla – Piazza Grande

Homoj

Pico della Mirandola

La 24-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1463) de la itala humanisto kaj filozofo Pico Conte della Concordia (elp. Piko Konte de la Konkordja, t.e. Piko Grafo de Konkordja) it.wikipedia.org/wiki/Giovanni_Pico_della_Mirandola eo.wikipedia.org/wiki/Johano_Piko_de_la_Mirandolo ​(1463-1494) konata kiel Pico della Mirandola (elp. Piko de la Miràndola) el la nomo de la naskiĝurbo (situanta norde de… Legu plu Pico della Mirandola

Homoj

Giosuè Carducci

La 16-a de februaro estas la datreveno de la morto (en 1907) de la itala (toskana) poeto kaj literaturisto Giosuè Carducci (1835-1907) it.wikipedia.org/wiki/Giosu%C3%A8_Carducci eo.wikipedia.org/wiki/Giosu%C3%A8_Carducci Nobelpremiito pri Literaturo en 1906 kun jena motivigo: “ne nur konsidere de la profundeco de liaj instruoj kaj kritikaj esploroj, sed precipe kiel tributo al la krea energio, al la freŝeco… Legu plu Giosuè Carducci

Homoj

Totò

La 15-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1898) de la itala (napola) aktoro kaj poeto Antonio de Curtis (1898-1967) it.wikipedia.org/wiki/Tot%C3%B2 eo.wikipedia.org/wiki/Tot%C3%B2 ​konata per la artista nomo Totò (malpligrandigo de Antonio: paradokse, la kompleta nomo de la artisto – kiu fieris pri sia nobela titolo “princo de Bizanco”, malgraŭ sia naskiĝo en… Legu plu Totò