Eventoj

Austria

Kiam falis la Aŭstria-Hungara Imperio (novembre de 1918) estis proklamita la Respubliko Deutschösterreich (Germana Aŭstrio), formita de la germanlingvaj teritorioj de la iama Imperio (la nuna Aŭstrio escepte de Burgenland; Sudtirolo/ Alta Adiĝo; la zono de Tarvis/ Tarvisio; malsupra Stirio kun urbo Marburg/ Maribor; Sudetoj; la morava urbo Jihlava). Tamen, la suvereneco super multaj el tiuj landopartoj estis nur nominala, ĉar ili estis okupitaj kaj poste aneksitaj de aliaj Ŝtatoj.
Per la Traktato de Saint-Germain (10-an de septembro 1919), estis atribuitaj: al Italio, interalie, Trentolando-Sudtirolo/ Alta Adiĝo, Tarvis/ Tarvisio kaj Triesto; al Ĉeĥoslovakio (hodiaŭ, Ĉeĥa Respubliko), Sudetoj, la urbo Jihlava kaj la norda parto de Malsupra Aŭstrio; al Jugoslavio (hodiaŭ, Slovenio), malsupra Stirio. Krome, estis altrudita la simpla nomo “Österreich” (Aŭstrio), kaj estis konfirmita la malpermeso (jam entenata en la Traktato de Versailles de la 28-a de junio 1919) de unuiĝo de germanlingva Aŭstrio kun Germanio.
Kiam Hitler ekprenis la povon en Germanio (1933), la aŭstraj nazioj komencis postuli la unuiĝon de Aŭstrio kun nazia Germanio. La aŭstria Registaro klopodis rezisti, sed la 12-an de marto 1938 Germanio invadis Aŭstrion, kaj la postan tagon (13-an de marto 1938) estis proklamita ĝia anekso (germane Anschluss); Aŭstrio fariĝis Ostmark (Orienta Limlando) de Deutsches Reich (Germana Regno)
it.wikipedia.org/wiki/Anschluss
de.wikipedia.org/wiki/Anschluss_%C3%96sterreichs
eo.wikipedia.org/wiki/Anschluss
Per doni ŝajnon de laŭleĝeco al la anekso, estis proklamita plebiscito (popolkonsultado), kiu okazis la 10-an de aprilo 1938 en la tuta “Granda Germanio”: voĉdonis “jes” 99,93% en Aŭstrio kaj 99,60% en Germanio. Ĉi tiuj rezultatoj, statistike neordinaraj, estis kaŭzitaj de pluraj faktoroj:
– en ĉiuj urboj aperis sennombraj flagoj kiun svastiko, tolstrioj kaj afiŝoj kun sloganoj kaj portretoj de la Führer;
– la Poŝto utiligis masive sur korespondaĵoj la mekanikan varban stampon “La 10-an de aprilo via jeso al Führer”;
– gazetaro kaj radio ripetis obsede la inviton al “jes”;
– ne rajtis voĉdoni la judoj, la miksrasuloj, kaj la iamaj prizonuloj pro politikaj aŭ rasaj kialoj, entute preskaŭ 8% el la voĉdonantaro;
– la balotilo estis nekredebla kolekto da ruzaĵoj: ĝi turniĝis rekte al la voĉdonanto, vokante lin konfidence per “ci”; ĝi entenis duoblan demandon, sen la ebleco distingi, kaj rekte sugestis la deziratan respondon («Bist Du mit der am 13. März 1938 vollzogenen Wiedervereinigung Österreichs mit dem Deutschen Reich einverstanden und stimmst Du für die Liste unseres Führers Adolf Hitler?» – Ĉu ci samopinias kun la reunuiĝo de Aŭstrio kun la germana Regno okazinta la 13-an de marto 1938 kaj voĉdonas por la listo de nia Führer Adolf Hitler?); ĝi prezentis kiel jam okazinta la unuigon, kaj nur petis posteventan ratifon; la cirkletoj por la esprimo de la voĉo estis laŭ malsamaj grandecoj, je la centro kaj tre pli granda tiu de “jes”, pli malgranda kaj en angulo tiu de “ne”; ankaŭ en malsamaj grandecoj estis la vortoj “Ja” (jes) kaj Nein (ne);
– multaj voĉdonantoj publike strekis la fakon “jes”, por ke oni ne suspektu ke ili voĉdonis kontraŭ la reganta sistemo.
Tragedie eraraj, pri tio, aspektas la komentoj kaj precipe la prognozoj entenataj en artikolo dissendita de Radio Roma-Esperanto la 21-an de marto 1938, tuj post la Anschluss (mi emfazas, pri tio, ke la tekstoj de la elsendoj ne estis verkataj de la responsuloj de la unuopaj lingvaj redakcioj, sed ili estis liverataj al la tradukistoj de la ŝtataj organoj taskitaj pri gazetaro kaj propagando; la originalaj bazaj tekstoj en itala lingvo perdiĝis; tamen, pere de tiuj tradukitaj al Esperanto – kiuj parte saviĝis -, estas eble rekonstrui, per retrotraduko, la enhavon de la tiamaj radioelsendoj):
“Post la aplikado de la sankcioj de la Societo de la Nacioj kontraŭ Italujo kaj la starigo de la Akso Romo-Berlino, ĉiu kaŭzo de malkonfido kaj de maltrankvilo koncerne Germanujon devis ĉesi, kaj la vortoj Germanujo ĉe la Brennero ne plu povis timigi. Cetere, verŝajne ĝi neniam timigis, ĉar, kiel la Duce diris, Italujo kun 55 milionoj povas tre bone defendi siajn naturajn landlimojn kontraŭ popolo kun 80 milionoj, kiu tamen devas defendi naŭ landlimojn, kaj samlimas kun ni nur laŭ ne alirebla monta linio de malmultaj kilometroj”.
Kontraŭe, la ĉefartikolo de la revuo “Espero katolika” de junio 1938 (kiu tiam aperadis en Nederlando) rimarkis, en maniero vualita sed bone komprenebla de tiuj kiuj volus kompreni la aludon: “Estas landoj ekster Rusujo en nia kontinento, kie la religio de homadorado ŝajnas ekkapti la loĝantojn; alie ni ne povas al ni klarigi, ke amasoj de centmiloj prifestas siajn novajn diojn, kiuj proklamas novan religion”.
Mi aldonas:
– poŝtkarton, senditan la 28-an de marto 1922 de Tamsweg (regiono de Salcburgo), ankoraŭ kun afranko de Deutschösterreich;
– la balotilon por la plebiscito de la 10-a de aprilo 1938;
– la unuatagan koverton (UTK) de la poŝtmarko eldonita de la Aŭstria Poŝto la 28-an de junio 1974, memore al Franz Jonas (1899-1974)
it.wikipedia.org/wiki/Franz_Jonas
de.wikipedia.org/wiki/Franz_Jonas
eo.wikipedia.org/wiki/Franz_Jonas
probable la plej amata el la Prezidantoj de la renaskiĝinta Aŭstria Respubliko (la germanlingva skribaĵo en la speciala stampo, “Ein Präsident des ganzen Volkes”, signifas “Prezidanto de la tuta popolo”). Jonas estis aktiva esperantisto.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *