Homoj

Il dì sesto d’aprile – la sesan de aprilo

La 6-a de aprilo, laŭ tio kion la poeto asertas en du sonetoj, estas la tago en kiu Francisko Petrarca
it.wikipedia.org/wiki/Francesco_Petrarca
eo.wikipedia.org/wiki/Francesco_Petrarca
enamiĝis al Laŭra (en 1327), kaj la tago en kiu Laŭra mortis (en 1348).
www.humnet.unipi.it/~paolino/CIBIT_02/lettura/schede_tc1/6aprile.html
La problemo estas ke, en aliaj du sonetoj, Petrarca deklaras ke li enamiĝis en la datreveno de la pasiono kaj morto de Kristo, t.e. en la Sankta Vendredo; sed en 1327 la 6-a de aprilo ne estis vendredo, sed lundo (en tiu jaro, Pasko falis la 12-an de aprilo, do vendredo estis la 10-a). Pluraj hipotezoj estis faritaj por klarigi la malkonkordon: la plej verŝajna estas, ke Petrarca renkontis Laŭran vendredon la 10-an de aprilo 1327, sed post ŝia morto la 6-an de aprilo 1348 li intence retrodatis la unuan renkonton al la 6-a de aprilo, por koincidigi la du datojn kaj doni al ili simbolan elvokivecon.
Mi transskribas la italan tekston de la soneto “Benedetto sia ‘l giorno, et ‘l mese, et l’anno”, kaj la version en Esperanto (Benataj estu tag’, monato, jaro) de Kálmán Kalocsay publikigitan en “Literatura mondo” en 1937 (la versio reproduktita en “Tutmonda sonoro” en 1981 diferencas nur pro unu mirpunkto).
Mi aldonas malnovan artan bildkarton de Postiglione, kiu prezentas “Laŭra kaj Francisko”, kaj unu el la du la poŝtmarkoj eldonitaj de la Itala Poŝto en 1974 okaze de la sesjarcenta datreveno de la morto de Petrarca, kun la speciala stampo de Arquà.

LXI. BENEDETTO SIA ‘L GIORNO, ET ‘L MESE, ET L’ANNO

Benedetto sia ‘l giorno, et ‘l mese, et l’anno,
et la stagione, e ‘l tempo, et l’ora, e ‘l punto,
e ‘l bel paese, e ‘l loco ov’io fui giunto
da’duo begli occhi che legato m’ànno;

et benedetto il primo dolce affanno
ch’i’ ebbi ad esser con Amor congiunto,
et l’arco, et le saette ond’i’ fui punto,
et le piaghe che ‘nfin al cor mi vanno.

Benedette le voci tante ch’io
chiamando il nome de mia donna ò sparte,
e i sospiri, et le lagrime, e ‘l desio;

et benedette sian tutte le carte
ov’io fama l’acquisto, e ‘l pensier mio,
ch’è sol di lei, sí ch’altra non v’à parte.

Francesco Petrarca

LXI. BENATAJ ESTU TAG’, MONATO, JARO

Benataj estu tag’, monato, jaro,
sezon’ de l’ tempo kaj moment’ de l’ horo,
la bela land’ kaj lok’, kie la koro
ligiĝis per la rava okulparo.

Benataj la unua dolĉ-amaro,
ke min alĉenis per katen’ Amoro,
la sag’ min atinginta por traboro,
la fine min trafinta doloraro.

Benataj estu: ĉiu voĉo kria,
per kiu mi ŝin vokis, amĉagrena,
kaj ĝemoj, larmoj, la sopir’ ebria.

Benataj estu ĉiu paĝo, plena
de ŝia glor’ kaj laŭd’; kaj penso mia,
krom ŝi ja al neniu apartena.

Francesco Petrarca, trad. Kálmán Kalocsay
(el “Literatura mondo” 1937-1)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *