Homoj

Gongora

La 11-an de julio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1561) de la hispana poeto kaj dramisto Luis de Góngora y Argote (1561-1627)
it.wikipedia.org/wiki/Luis_de_G%C3%B3ngora
eo.wikipedia.org/wiki/Luis_de_G%C3%B3ngora
​plej granda elstarulo de literatura movado kiu el li nomiĝis “gongorismo”, kiu amplekse utiligis klerajn vortojn, neologismojn, retorikajn ĝisekstremajn figurojn, nekutimajn apudmetojn. Lia poezia stilo, esprimo de baroko, estis tre laŭmoda en la 17-a jarcento; poste mallaŭdita ĉar juĝita malbongusta, ĝi estis revalorigita de simbolistoj.
​En Esperanto:
– du sonetoj (“La dulce boca que a gustar convida” kaj “Mientras por competir con tu cabello”) estis tradukitaj de Fernando de Diego (en “Esperanto de UEA” 1968-4, p. 49);
​- unu el tiuj du sonetoj (“La dulce boca que a gustar convida”) estis tradukita ankaŭ de Kálmán Kalocsay (en “Tutmonda sonoro”, Budapest 1980, vol. I, p. 328)
​Mi transskribas “La dulce boca que a gustar convida”, en la hispana kaj en la versio de Fernando de Diego, kiun oni povos kompari kun tiu de Kálmán Kalocsay.
​Mi aldonas du hispanajn poŝtmarkojn de 1961.


La dulce boca que a gustar convida
un humor entre perlas distilado,
y a no invidiar aquel licor sagrado
que a Júpiter ministra el garzón de Ida,

Amantes, no toquéis, si queréis vida;
porque entre un labio y otro colorado
Amor está, de su veneno armado,
cual entre flor y flor sierpe escondida.

No os engañen las rosas que a la Aurora
diréis que, aljofaradas y olorosas
se le cayeron del purpúreo seno;

manzanas son de Tántalo, y no rosas,
que pronto huyen del que incitan hora
y sólo del Amor queda el veneno.

Luis de Góngora

La dolĉa buŝo montras sin invita,
ĝia humido lipa sorĉe tentas
kaj pli ol la nektaro eminentas,
kiun al Zeŭso verŝas fil’ de Ida.

Sed vin fortenu! Tia buŝ’ ekscita
el inter lip’ kaj lipo nur prezentas
Amoron, kies saĝo ja identas
al, inter flor’ kaj flor’, vipur’ kaŝita.

Ne trompu vin la rozoj de Aŭroro,
kaj diru ne, ke perle ili belas
falinte de la sino purpur-ruĝa.

Tantalaj pomoj ili sin rivelas:
eskapas ili post deloga horo,
kaj lasas nur venenon Amo fuĝa.

Luis de Góngora, trad. Fernando de Diego
(Esperanto de UEA, 1968-4, p. 49)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *