Homoj

Boleslaw Prus

La 20-an de aŭgusto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1847) de la pola verkisto kaj ĵurnalisto Aleksander Głowacki, konata per la pseŭdonimo Bolesław Prus (1847-1912)
it.wikipedia.org/wiki/Boles%C5%82aw_Prus
eo.wikipedia.org/wiki/Boles%C5%82aw_Prus
​fama precipe pro la romanoj “Faraon” (La Faraono) kaj “Lalka” (La Pupo), elstarulo de pozitivismo, kiu pritraktis prefere temojn pri socia maljusteco.
​En Esperanto aperis, jam ekde la fruaj tempoj, la tradukoj de multaj liaj verkoj.
Precipe grava tiu de “La Faraono”, fare de Kazimierz Bein – Kabe (unua eldono en du volumoj Parizo 1907; dua eldono en tri volumoj eld. Polonia Varsovio 1957, el entute 962 paĝoj, kun antaŭparolo kaj epilogo tradukitaj de Isaj Dratwer)
eo.wikipedia.org/wiki/La_Faraono
(eltiraĵoj estas legeblaj en “Brita Esperantisto” 1906-38, p. 24-25, kaj en “La Revuo” 1907-1908, II, p. 85-91)
​En la elsendo de la 23 de oktobro 1977, Radio Roma-Esperanto anoncis:
Unu el la ĉefverkoj de la pola klasika literaturo, kaj samtempe unu el la ĉeftradukoj de la Esperanto-literaturo, la romano de Bolesław Prus “La Faraono”, fine de septembro 1977 aperis en 38 unuhoraj kasetoj, per la voĉo de Andrzej Pettyn.
Diverslandaj nevidantoj povas havigi al si la kompleton de 38 kasetoj pere de la landaj blindul-organizoj aŭ bibliotekoj, printeprenante ĝin senpage aŭ interŝanĝe je aliaj libroj (ankaŭ ne esperantlingvaj) registritaj surbende. La ceteraj esperantistoj, kluboj aŭ organizoj povas aĉeti la kompleton ĉe Pola Asocio de Nevidantoj, PZN, Biblioteka Niewidomych, ul. Konwiktorska 9, PL-00.216 Warszawa, Pollando.
En 1980 estis farita bildstria versio, adapto de T.Cs Horváth, desegnaĵoj de A. Fazekas, kompilo de Vilmos Benczik, eld. HEA, Budapest.
En “Esperanto de UEA” 2001-4, p. 68, estas listo de elektronikaj libroj de eldonejo INKO, senpage elŝuteblaj, inter kiuj estas menciita “La Faraono”. Bedaŭrinde, tamen, la retejo INKO ne plu funkcias post la morto de Franko Luin.
Same ne funkcias la ligoj al tiu elektronika versio indikitaj en la retejo
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/literaturo.html

Krome aperis:
– Himno de Sara, trad. Kazimierz Bein (Kabe), “La Revuo” 1906-1907, I, p. 470-471
– La nova jaro (trad. Antoni Grabowski)
archive.org/details/bub_gb_lte6q3vgFjUC
– Ombroj, trad. Kazimierz Bein – Kabe (in Český Esperantista)
anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e0b&datum=1904&page=75&size=45
– Ĉu ŝi amas aŭ ne amas?! (trad. Kazimierz Bein – Kabe, el “La lanternisto kaj aliaj prozaĵoj”, Amsterdam: Federacio de Laboristaj Esperantistoj, paĝoj 118-120
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Noveloj/cxusxiamas.html
– Kamizelka (Kamizolo), trad. Danuta Kowalska
– La gurdo, trad. Maciej Zgondek
anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e2p&datum=1903&page=55&size=45
– Z legend dawnego Egiptu (El la legendoj de antikva Egiptujo) – trad. Kazimierz Bein – Kabe, en Lingvo Internacia 1904, p. 43-46
anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e0b&datum=1904&page=48&size=45
– Z legend dawnego Egiptu (El la legendoj de antikva Egiptujo) – dua parto
– Z legend dawnego Egiptu (La legendoj pri pasinta Egiptujo) (trad. Maciej Zgondek)
– La viva telegrafo, trad. Maciej Zgondek
– Pekoj de infaneco, trad. Antoni Grabowski
– La vizio. La veŝto, trad. Lidia Zamenhof
– Lalka (La pupo), trad. Tomasz Chmielik

Recenzoj pri “La Faraono” aperis en “Esperanto de UEA” 1958-1, p. 9-10 kaj “L’Esperanto” 1981-7/8, p.26-27.
Artikolo de Isaj Dratwer pri la centjara datreveno de la naskiĝo de la verkisto aperis en “Literatura Mondo” 1947-11/12, p. 189.
​Mi transskribas:
– la artikolon de “Literatura Mondo” pri Bolesław Prus (verkitan en aparta historia etoso malfavora al germanoj);
– la recenzon de ”La Faraono” el “L’Esperanto” 1981-7/8, p. 26-27).
Mi aldonas:
– detalon de la monumento al Prus en Varsovio;
– la frontpaĝon de la unua volumo de la versio en Esperanto de “La Faraono” (eldono 1957).


Centjara datreveno de la naskiĝo de Bolesław Prus

Unu el la plej ŝatataj legaĵoj de la esperantistoj en la periodo antaŭ la nuna mondmilito estis la trivoluma “Faraono” de Bolesław Prus en la klasika traduko de Kabe.
En la kuranta jaro forpasis cent jaroj ekde la naskiĝtago de tiu eminenla pola verkisto.
Bolesław Prus (la vera nomo: Aleksander Głowacki) naskiĝis en la jaro 1847. Kiel deksesjara knabo li partoprenis la insurekcion kontraŭ la rusoj en la jaro 1863, li studis en politeknika lernejo kaj laboris ankaŭ en fabriko.
La unuaj verkoj de Prus aperis en humoraj gazetoj.
Per sia skribmaniero, speco de verkista stilo, kvieta humoro kaj nobleco de sentoj, Prus similas al Dickens. Sub la influo de la tiam moda pozitivismo li estis fanatikulo de scienco, precipe de matematiko.
En siaj verkoj Prus strebis esplori la enigmon de ekzistado, profunde amis la homaron, klopodis eduki la tiaman polan socion.
La plej gravaj verkoj de Prus, kiuj estiĝis trezoroj de la pola literaturo, estas “Posteno”, “Pupo”, “Emancipistinoj” kaj “Faraono”.
En la “Posteno” estas prezentita la amo de la pola vilaĝano al sia tero, kiu tute sola, sen apogo kontraŭstaras la ekspansion de germanaj koloniigantoj al oriento. Prus antaŭsentis la germanan danĝeron, danĝeron de la estonta tuteca milito.
“Volu atendi iom, kaj el la fama iam germana scienco elkreskos «nova kemio» por veneni la neŝatindajn popolojn, – la «nova medicino» por superverŝi ilin per epidemioj”.
“La tuta germana regno ricevas atakojn de furiozo, fariĝante la fortikaĵo de banditoj kaj friponoj” – tiel skribis Prus.
La “Pupo”, la plej bona verko de Prus, prezentas la bildon de la pola socio post la insurekcio en la jaro 1863. En tiu ĉi romano Prus objektive montras la heroojn sur la fono de la epoko.
En la “Emancipistinoj” estas ektuŝitaj problemoj, ligitaj kun la liberiĝo de la virino.
En la historia romano “Faraono”, skribita sub la influo de la eksterlandaj vojaĝoj de la aŭtoro, la enhavo estas bazita je la vivo en la antikva Egipto. Estas prezentita la batalo inter la faraono kaj la kaplanoj, la batalo inter la sentoj kaj la saĝeco kaj la volo de kaplanoj, nedezirantaj doni siajn kapablojn por la komuna bono de la lando.
Unu el la plej lastaj verkoj de Prus: “Infanoj” estas skribita sub la influo de la okazintaĵoj en jaro 1905 (la unua rusa revolucio). Tio estas romano pri la nova generacio.
Krom romanoj Bolesław Prus skribis multajn novelojn. Kelkaj el ili, kiel ekzemple: “Pekoj de infaneco”, “La vestaĵo” kaj aliaj aperis ankaŭ en Esperanta traduko.
Bolesław Prus estis unu el la kreintoj de realismo en la pola literaturo, fidela observanto de la moderna al li epoko.
I. Dratwer (“Literatura Mondo” 1947-11/12, p. 189)

Boleslav Prus: LA FARAONO. El la pola tradukis Kazimierz Bein (Kabe). La antaŭparolon kaj epilogon tradukis Isaj Dratwer. Eldonejo Polonia Varsovio, 1957. Tri volumoj tole binditaj. 296, 358 kaj 308 p.
Tiu historia romano pri la malnova Egipto el la dek-unua jarcento antaŭ Kristo supozigas profundan studadon de la fontoj kaj solidan scion flanke de la verkisto. Temas pri la sensukcesa lukto de la (fikcia) faraono Ramzes XIII kontraŭ la potenca kasto de la pastroj, kiu tamen post la morto de la faraono devas daŭrigi kaj plenumi ties ŝtatan reformpolitikon.
La militista potenco de la faraono malsukcesas pro la supera kaj ruze utiligita astronomia klereco de la pastraro, por kiu la dioj mem sian favoron ŝajnas manifesti.
La romano multe ekscitas la scivolon de la leganto, kiu ne povas ne sekvi la aventurajn okazaĵojn kaj multfacetajn implikaĵojn kun kreskanta intereso. Ĝi libroforme aperis en 1897, kaj ĝia Esperanta traduko unue en 1907. Tiu de tiam estas taksata majstroverko de la Esperanto tradukarto.
(“L’Esperanto” 1981-7/8, p. 26-27)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *