Homoj

Maksim Gorkij

La 18-an de junio estas la datreveno de la morto (en 1936) de la rusa verkisto kaj poeto Aleksej Maksimovič Peškov (1868-1936), konata per la pseŭdonimo Maksim Gorkij (kio en la rusa signifas “amara”: ĝi estis elektita por indiki ke estas analizata la amara vero)
it.wikipedia.org/wiki/Maksim_Gor'kij
eo.wikipedia.org/wiki/Maksim_Gorkij
kiu en 1958 (laŭ tutmonda statistiko UNESKO, pri kiu raportas numero 1961-4 de Espero Katolika) estis la kvara rusa aŭtoro koncerne nombron de tradukoj al fremdaj lingvoj, post Lenin, Tolstoj kaj Dostojevskij.
Persekutita de la cara reĝimo pro siaj proletaj ideoj, intima amiko de Lenin (kiu lin gastigis en Capri), Gorkij, taksata patro de la tiel dirita “socialista realismo”, estis marksista elstarulo (kiel evidentigas kun ioma kontenteco la “Enciklopedio de Esperanto” de 1933), kvankam ekzistas la suspekto, ke lia morto estis kaŭzita de venenado laŭ komisio de Stalin, kun kiu li kunpuŝiĝis.
Pri lia populareco en la komunista mondo atestas pluraj faktoj:
– lia naskiĝurbo estis renomita Gorkij en 1932 (kiam li estis ankoraŭ vivanta; cetere, io simila estis okazinta en 1925 per la nomado laŭ Stalin de Stalingrado), kaj kun ĉi tiu nomo ĝi restis ĝis 1990 (eĉ malpli prosperis al Stalin: jam en 1961 Stalingrado denove ŝanĝis sian nomon, kaj ne povante reiĝi la iama Caricyn – tio estas, restadejo de la Carido, heredonto al la imperia trono – fariĝis Volgograd);
– honore al li, Ĉeĥoslovakio eldonis en 1968 poŝtmarkon, kies bildon mi aldonas;
– en Germana Demokrata Respubliko, en nedifinita epoko, estis produktita la aldonita poŝtkarto, kiu prezentas eldiron de Gorkij (evidente taksata taŭga atestanto) favore al Esperanto. La risko, en ĉi tiuj kazoj de kompromitiĝo kun politika partio, estas ke tiuj kiuj praktikas alispecajn ideojn povas senti malŝaton, kaj kiam ŝanĝiĝas la ventoblovo tio kio estis pozitiva propagando fariĝas io por forgesi kaj forgesigi.
Povas ŝajni strange ke en numero 1923-10 de la “Itala Esperanta Revuo” (oktobro 1923, dum la faŝisma epoko) estis recenzita la volumo de M. J. Krestanoff “Bukedeto – Sep diversnaciaj rakontoj”, entenanta rakonton de Gorkij; sed – krom la esperantista emo ne starigi barojn – oni ne forgesu ke ĝuste en tiuj monatoj Italio de Mussolini strebadis al oriento (tiom ke ĝi estis la unua eŭropa Lando kiu, la 7-an de februaro 1924, formale rekonis Sovetunion post la Oktobra Revolucio), kaj tial la mencio de Gorkij estis, entute, en sintonio kun la tiama sinteno de la faŝisma reĝimo.
En Esperanto estis publikigitaj pluraj verkoj de Gorkij; krom tiuj cititaj (kun kelkaj malperfektaĵoj) en la Vikipedia paĝo, mi mencias ĉi tiujn du poeziaĵojn, de la carisma epoko:
La falko, trad. Nikolaj Kabanov, La Revuo, 1906-1907, I, pagg. 449-450;
La ventegbirdo, trad. Nikolaj Kabanov, La Revuo, 1906-1907, I, pagg. 450-452.
Plie aperis:
– la rakonto Bolesĉjo, en Esperanto de UEA 1917-6, paĝoj 67-68 ;
– la rakonto Nunzia (Nuncia), en Esperanto de UEA 1918-12, p. 134;
– la novelo Homaro kaj naturo, trad. B.M. Newell, en Literatura Mondo 1933-157.
​Krome, artikoloj pri Gorkij troviĝas en Literatura Mondo 1932-10, paĝoj 173/174 kaj Literatura Mondo 1936-4, paĝoj 112/113; kaj bildoj el la libro de Gorkij “El miaj infajaroj” estas en Literatura Mondo 1922-1, paĝoj 8-9.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *