Homoj

Pio X

La katolika Eklezio kaj tiu ortodoksa kutimas festi Sanktul(in)on en la tago de lia/ ŝia morto, kiu por kredanto estas la tago de vera naskiĝo (al nova vivo).
​Ĝis antaŭ nelonge, oni faris nur du esceptojn: por Maria (kiun oni festas la 8-an de septembro je naskiĝo, kaj la 15-an de aŭgusto je Ĉielenpreno – aŭ Endormiĝo por la ortodoksuloj); kaj por Johano la Baptisto (kiun oni festas la 24-an de junio je naskiĝo, kaj la 29-an de aŭgusto je morto per senkapigo).
​Sed nun estas formiĝanta alia kutimo: la liturgiaj festotagoj de kelkaj modernaj Papoj deklaritaj Sanktaj estis fiksitaj je alia tago ol tiu de la morto:
​- Pio la 10-a: mortis la 20-an de aŭgusto, festotago la 21-a de aŭgusto;
​- Johano la 23-a: mortis la 3-an de junio, festotago la 11-an de oktobro;
– Johano Paŭlo la 2-a: mortis la 2-an de aprilo, festotago la 22-an de oktobro.
Tial mi hodiaŭ parolas (en lia liturgia festotago) pri Sankta Pio la 10-a (Giuseppe Sarto, 1835-1914)
it.wikipedia.org/wiki/Papa_Pio_X
eo.wikipedia.org/wiki/Pio_la_10-a
(Parenteze dirite: la Vikipedia paĝo en Esperanto bezonus ĝustigon, ĉar ĝi, kvankam laste redaktita la 29-an de junio 2017, erare asertas ke “de pluraj jarcentoj li estas la sola sanktigita papo”, kaj ke “Lia memortago estas la 20-a de aŭgusto”).
Kvankam pri tiu Papo la historiistoj donas malsamopiniajn juĝojn, la esperantistoj, precipe tiuj katolikaj, ne povas forgesi lian simpation al Esperanto (tiom ke en la Statuto de IKUE li estas deklarita unu el la Ĉielaj Patronoj de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista):
www.ikue.org/arkivo/statuto.html#3
Oni vidu, en itala lingvo, la belan artikolon de Carlo Sarandrea en la retpaĝo de la Muzeo Pio la 10-a de Salzano (Venecio):
www.museosanpiox.it/sanpiox/espsarandrea.html
​kaj en Esperanto la paĝojn 156-157 de “Espero katolika” 2003-9/12 (kiujn mi transskribas sube en teksta formato).
Mi aldonas:
– la unuan paĝon de la unua numero de Espero Katolika (1903), kun la poeziaĵo de la litova Pastro Aleksandras Dambrauskas (Dombrowski) dediĉita al Papo Pio la 10-a, ĵus elektita www.museosanpiox.it/sanpiox/esppoesia.html
– du bildkartojn en Esperanto pri Pio la 10-a, pro la beatigo en 1951 kaj pro la sankultproklamo en 1954;
– p. 60 de “L’Esperanto” 1952-16/17, kun la recenzo de la libro de Adolf Halbedl “Papa Pio X Beata”;
– la frontpaĝon de la ampleksa eseo pri Pio la 10-a prizorgita de Prof. Quirino Bortolato, publikligita de IKUE kiel aldonaĵo al la revuo “Espero Katolika” en la jaroj 2002-2004.


El “Espero katolika” 2003-9/12, p. 156-157:

La esperantista monsinjoro Luigi Giambene (26.11.1866 – Romo, 04.07.1944), akceptite en privata aŭdienco de Pio la 10a (02.06.1906), prezentis al la Papo la tutan kolekton de EK. Kun li ĉeestis aliaj romaj esperantistoj kaj la renkonto – laŭ tio, kion rakontos poste la partoprenintoj – ne estis formala, sed ĝi disvolviĝis kiel afabla interparolo.
La Papo legis laŭtvoce (kvankam malkorekte) la poeziaĵon al li dediĉitan, dirante je ĉiu verso: “Mi komprenas!”. Ĉi tiu estas la “transrakontita tradicio”, ĉar laŭ tio kion Giambene mem notis en la frontpaĝo de la bindita EK-kolekto donita al la Papo (kaj rericevita donace, kaj nun konservata en la IKUE-arkivo en Romo), la okuloj de Pio la 10a “falis sur la paĝon 65an. Li provis legi, ridetis, kaj poste diris: Mi ne povas legi, sed mi bone komprenas.
En la menciita bindita kolekto estas du “paĝoj 65” (ĉar ĝi enhavas plurajn jarkolektojn). La unua paĝo 65a entenas alian poemon de Pastro Dombrovski, titolitan “Dio”; la dua paĝo 65 entenas anoncon de la fondinto de EK, pastro Peltier, pri kunveno de katolikoj kadre de la unua kongreso de Esperanto en Boulogne-sur-Mer.
Giambene prezentis esperante skribitan peton de Beno por Peltier kaj la redaktoroj de EK.. Ankaŭ ĝin la Papo legis laŭte, kaj poste diris: “Mi ne skribas nun; sed mi sendos al vi skribaĵon pri tio”. Kaj 25 tagojn poste, 27.6.1906, la Papo sendigis leteron kun Apostola Beno “al la redaktoroj de l’ Revuo”. Jen la elitaligita teksto: “El la Vatikano, la 27an de junio 1906. Via tre respektinda Monsinjora Moŝto. Mi ricevìs la honoran komision sciigi al vi, ke la Sankta Patro favoranime kaj kun speciala plaĉo bonvolis akcepti la aperintajn numerojn de l ‘ revuo Espero Katolika, kiun vi humile prezentis al Li je la nomo de l’ Pastro Emilo Peltier. Bonvolu Via tre respektinda Monsinjora Moŝto konigi al la nomita Pastro la Papan plaĉon kaj komuniki la apostolan Benon, kiun Lia Sankta Moŝto donis al li kaj al la redaktoroj de l’ revuo.
Plenuminte la ricevitajn ordonojn, kun la sentoj de grandega estimo mi diras min, de Via Respektinda Mosto, tre sindonema Servanto, Giovanni Bressan ”.
La novaĵo pri la Beno alvenis al pastro Peltier la 28an de aŭgusto, ĝuste en la malferma tago de la Universala Kongreso en Ĝenevo. La Papa Beno estis oficiale anoncita ĉe la Kongreso, fare de ĝia prezidanto, la protestanta pastoro Schneeberger (“niaj katolikaj amikoj ricevis de la Papo altan aprobon, kiun mi komunikas al la Kongreso”); tondre aplaŭdis eĉ liberpensuloj. La franclingvan tradukon de la letero publikigis ĉiuj ĝenevaj ĵumaloj.

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *