Homoj

Ivan Mazuranic

La 11-an de aŭgusto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1814) de la kroata poeto, lingvisto kaj politikisto Ivan Mažuranić (1814-1890)
it.wikipedia.org/wiki/Ivan_Ma%C5%BEurani%C4%87
​(elparolu: Maĵuraniĉ), fama en Kroatio precipe kiel aŭtoro:
– de la eposa poemaro “Smrt Smail age Čengića” (La morto de Smail Aga Ĉengejić; La morto de Smail-agao Ĉengiĉ), inspirita al la lukto inter turkoj kaj kristanoj en Hercegovino kaj Montenegro, kiu estas fundamenta parto de la kroata kulturo, tiom ke ĝi estas lernotemo en la kroataj lernejoj;
– de ampleksa vortaro de la kroata lingvo, por kiu li kreis multajn vortojn.
​La poemaro estis plurfoje tradukita al Esperanto, tute aŭ parte, malgraŭ la malfacilaĵoj devenantaj de diversaaj faktoroj:
​- la lingvo, arkaika, kaj plena (kiel ofte okazas en al Balkana duoninsulo) de vortoj devenantaj el la turka;
​- la pritrakto de specifaj realaĵoj de difinita historia kaj kultura sperto, nekonata je internacia nivelo;
​- la eposa stilo, kiu havas apartan koloron, kaj ne vekas en fremdaj legantoj la samajn emociojn kiuj povas naskiĝi ĉe kroato;
– la nombro de la versoj (1100, dividitajn en 5 kantojn), kaj samtempe ilia mallonga unuopa amplekso (de ok ĝis dek silaboj).
En numero 2015-278, paĝoj 295-299, “Literatura Foiro” publikigis dokumentitan artikolon de Davor Klobuĉar, kiu revuas la diversajn tradukojn kaj la literaturajn disputojn kiuj naskiĝis pri ili:
– en 1911, du “pioniroj”, Danica Bedeković (elparolu: Bedekoviĉ) el Zagrebo kaj la juna Ivan Stalzer (el Rijeko, studento en Zagrebo), publikigis la tradukon de la du unuaj kantoj, en du sinsekvaj numeroj de “Kroata Esperantisto”. La traduko ne pludaŭris, pro la ĉeso de la revuo, kaj pro la akraj kritikoj eldiritaj de alia pioniro, Mavro Špicer (elparolu: Ŝpicer);
– en 1931, Zlatko Hribar tradukis la tutan verkon, sed la manuskripto ne estis publikigita, kaj oni ne konas ĝian sorton;
– en 1933, Mavro Špicer publikigis propran tradukon, en volumo el 76 paĝoj kun ses ilustraĵoj, titolita “La morto de Smail Aga Ĉengejić”, eldonita en Slavonski Brod de “Suda Stelo”;
​- en 1972, alia versio (eld. Kroatia Esperanto-Ligo) estis publikigita de Josip Velebit kun la titolo “La morto de Smail-agao Ĉengiĉ”.
​Mi aldonas:
​- la trian kovrilpaĝon de “Literatura Mondo” 1933-4/5, kun la reklamo de la traduko de Špicer;
– la bildon de la kovrilo de la traduko de Velebit, tiritan el la menciita artikolo de “Literatura Foiro”;
– du poŝtmarkojn kun la portreto de Mažuranić, respektive de eksa Jugoslavio kaj de Kroatio.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *