Lokoj

Pistojo

La 19-an de majo 2017 la Itala Poŝto eldonis poŝtmarkon (laŭ skizo de Anna Maria Maresca) por festi la toskanan urbon Pistoia (Pistojo), deklaritan “Italan Ĉefurbon de Kulturo 2017”.
La poŝtmarko prezentas elaeran bildon de la Placo de la Katedralo de Pistojo, kie ankaŭ staras – en surpriza apudeco – la Urbodomo, de ĉiam ejo de la pistoja civila povo, kaj la Tribunalo (kie dum multaj jaroj agadis eminenta esperantista juĝisto, Umberto Stoppoloni
eo.wikipedia.org/wiki/Umberto_Stoppoloni ).
​Mi transskribas la unuan parton de artikolo de Radio Roma-Esperanto de la 16-a de januaro 1937, montras ligon al itallingva jutuba filmeto pri la misteraj kapoj kiuj aperas sur la muroj de Pistojo www.youtube.com/watch?v=TK0jGBzVoY0
kaj aldonas la bildon de la poŝtmarko.


RADIO ROMA – ESPERANTO
La 16.an de januaro 1937
PISTOIA

Gabriele D’Annunzio kantas Pistoia en la “Urboj de la Silento”, ĝin envicigante kun tiuj, kiuj ŝajnas pli inklinaj por konservi siajn monumentojn kaj por memorigi sian historion, ol por sekvi la evoluiĝon de la modernaj tempoj. Se ĉi tiu aserto ne estas entute ekzakta, ĉar Pistoia estas urbo industria kaj komerca, tamen oni devas rekoni al ĝi historian gravecon kaj artan valoron ne malpli grandajn ol tiuj de la plej antikvaj kaj famaj urboj de Toskanio.
En Pistoia estas tre malmultaj romaj restaĵoj. La urbo, kiu ĉiam prosperis pro sia agrikulturo kaj siaj vastaj trafikoj, renoviĝis plurajn fojojn, laŭ la postuloj de la novaj tempoj, gardante, el ĉi tiuj aliiĝoj, nur la verkojn ĉefe gravajn en la historio de la itala arto.
Kiel por aliaj urboj, la plej prospera periodo por Pistoia estis tiu de liberaj Komunumoj. La XIII jarcento signas la apogeon de la potenco de Pistoia: oni finis la duan ĉirkaŭmuron – kiu havis sesdek turojn -; oni renovigis la komunumajn organizojn kaj la ekonomia potenco pliiĝis kune kun la potenco politika kaj militista, kiel pruvas la fakto, ke la komercistoj de Pistoia negocis eĉ en Francujo, kaj la bankoj pruntedonis monon mem al la plej potencaj suverenoj de Eŭropo.
Sed poste, sekve de la pliiĝo de riĉeco kaj potenco de la familio, naskiĝis internaj disputoj, kiuj skuegis la urbojn de Toskanio, kaj en Pistoia formiĝis la partioj de Blankoj kaj Nigroj. Ĉi tiuj, interdisputante per ĉiuj rimedoj pri la regado de la komunumo, tiom malfortigis ĝin, ke la fino de libereco kaj la submetiĝo al Florenco iĝis neeviteblaj (1295).
Tamen la historio de la neantaŭviditaj ŝanĝoj en la urbo ne finiĝas tiel. La multenombraj kaj senbridaj provoj de ribelo kondukis al la tragika sieĝo de 1305, kiam Florenco kaj Lucca, unuiĝintaj kontraŭ Carlo de Valois, militis kontraŭ Pistoia, kiu heroe sin defendis sub la gvidado de Filippo de’ Vergiolesi, sed fine devis cedi pro malsatego, post dekunu monatoj da obstinega rezisto.
La sekvintaj venĝoj kaj la malriĉiĝo kaŭzita de la longa sieĝo kaj de la malvenko havis nur nedaŭrajn konsekvencojn en la vivo de Pistoia, kiu baldaŭ refortiĝis kaj pligrandigis la ĉirkaŭmuron de la malnova urbo.
Je la komenco de la XIV jarcento Lucca provis perforte ekokupi Pistoia. Uguccione della Faggiola, sinjoro de Lucca, vane klopodis ekokupi la urbon en 1314.a, sed la sekvintan jaron lia posteulo Castruccio degli Antelminelli konkeris ĝin, dank’ al la perfido de Filippo Tedici, rememorigita en la skulptaĵo, kiun ankoraŭ oni vidas sur la fasado de la Urbodomo.
Paco kaj libereco estas reakiritaj post dek kvar jaroj, en 1329, kiam oni definitive kontraktis pacon kun Florenco. Sed, kvankam Pistoia retrovis sian ekonomian potencon kaj konservis ĝin dum la sekvintaj jarcentoj, ĝi tamen ne plu havis la antaŭan politikan gravecon. En 1530.a Klemento VII partoprenigis ĝin al la Duklando de Toskanio, kiun li estis kreinta por sia nevo Aleksandro de’ Medici, kaj depost tiam Pistoia ne plu havis komunuman historion. Familio Lorena sekvis familion de’ Medici ĝis 1860.a, kiam Toskanio aneksiĝis al la Regno de Viktoro Emanuelo II.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *