Homoj

Renzo Arbore

La 24-an de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1937) de la populara itala kantaŭtoro kaj spektaklisto Renzo Arbore
it.wikipedia.org/wiki/Renzo_Arbore
aŭtoro, interalie, de kanzono tradukita al Esperanto de Giuseppe Castelli (“Ma la notte no” – Dum la nokto ne), tirita el la televida elsendo de 1985 “Quelli della notte” (Tiuj de la nokto) it.wikipedia.org/wiki/Quelli_della_notte
​Temas pri satiro de iaj televidaj programoj malriĉaj je enhavo, bazitaj sur la ĉeesto de plej diversaj personuloj kiuj parolas sencele (kaj fakte, la teskto de la kanzono estas sufiĉe “freneza”, kun kripligitaj vortoj, kio estigis ne malmultajn malfacilaĵojn por la traduko).
​Renzo Arbore estas tre konata en Italio ankaŭ kiel “apoganto” de publikutila organizo (ONLUS), la “Lega del filo d’oro” (Ligo de la ora fadeno)
it.wikipedia.org/wiki/Lega_del_filo_d%27oro
kiu okupiĝas pri surdaj nevidantoj: meritplena organizo fondita de surda kaj blinda virino, Sabina Santilli (1917-1999), vivinta en malgranda vilaĝo de la centritala regiono Aprutio, kiu – preskaŭ nekredeble, se oni konsideras la absolutan mankon de ordinara komuniko kun la ekstera medio – lernis Esperanton (ŝia kono de la lingvo estas menciita en la oficiala filmeto de la Ligo:

​kaj rezultas el “L’Esperanto” 1951-11/12, p. 92 (per brajla letero sendita al Radio Roma-Esperanto, ŝi petis korespondadon kun esperantistoj pri kulturado de floroj kaj bredado de silkraŭpoj).
Mi transkribas la tekston de la kanzono “Ma la notte no” – Dum la nokto ne, en la itala kaj en Esperanto, kaj aldonas:
– portreton de Renzo Arbore;
– portreton de Sabina Santilli;
– paĝon 92 de “L’Esperanto” 1951-11/12.


MA LA NOTTE
Renzo Arbore

Ogni giorno la vita – è una grande corrita – (ma la notte no!)
Ogni giorno è una lotta – chi sta sopra e chi sotta – (ma la notte no!)
Il mattino è un po’ grigio – se non c’è il dentifrigio – (ma la notte no!)
tu ti guardi allo specchio – e ti sputi in un ecchio – (ma la notte no!)

Poi comincia il lavoro – e dimentichi il cuoro – (ma la notte no!)
parli sempre e soltanto – delle cose importanto – (ma la notte no!)
e ti perdi la stima – se non trovi la rima – (ma la notte no!)
ti distrugge lo stress – e dimentichi il sess – (ma la notte no!)

che stress – che stress – che stress di giorno – (ma la notte no!)
che stress – che stress di giorno – (ma la notte no!)

Giorno mi tormenti così – Giorno mi fai dir sempre sì…
ma la notte – ma la notte – ma la notte
ma la notte – ma la notte – ma la notte no!!!

Lo diceva Neruda – che di giorno si suda – (ma la notte no!)
rispondeva Picasso – io di giorno mi scasso – (ma la notte no!)
e per questa rottura – non si trova la cura – (ma la notte no!)
il morale s’affloscia – la pressione s’ammoscia – (ma la notte no!)

S’ammoscia – s’ammoscia – s’ammoscia di giorno – (ma la notte no!)
S’ammoscia – s’ammoscia – s’ammoscia di giorno – (ma la notte no!)

Giorno mi tormenti così – Giorno mi fai dir sempre sì…
ma la notte – ma la notte – ma la notte
ma la notte – ma la notte – ma la notte no!!!

DUM LA NOKTO NE
Renzo Arbore, trad. Giuseppe Castelli
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/arbore.html#DUM%20LA%20NOKTO%20NE

Dum la tag’ la ekzisto – kostas tro da persisto – dum la nokto ne!
Dum la tag’ jen batalo – sen preciza kialo – dum la nokto ne!
Vi vekiĝas kun hasto: – mankas la dentopasto – dum la nokto ne!
Vi rigardas spegulen – kaj vin kraĉas okulen – dum la nokto ne!

Komenciĝas laboro, – forgesiĝas la koro – dum la nokto ne!
Vi fariĝas filistro – kiel ĉefa ministro – dum la nokto ne!
Kaj vi perdas estimon – ne trovante la rimon – dum la nokto ne!
Vin detruas la streĉ’, – neglektiĝas la seks’ – dum la nokto ne!

La streĉ’, la streĉ’, la streĉ’ dum tago – dum la nokto ne!
En kaĉ’, en kaĉ’, en kaĉ’ dum tago – dum la nokto ne!

Tago, daŭras via turment’; – tago, mankas la nova sent’…

Dum la nokto, dum la nokto, dum la nokto,
dum la nokto, dum la nokto, dum la nokto ne!

Kiel diras poeto: – dum la tag’ estas ŝvito – dum la nokto ne!
Same diras deklaro – de la TEJO-estraro – dum la nokto ne!
Por la taga malpaco – ne haveblas kuraco – dum la nokto ne!
Neniomas amor’, – premas vin la deĵor’ – dum la nokto ne!

Deĵor’, deĵor’, deĵoro dum tago – dum la nokto ne!
Angor’, angor’, angoro dum tago – dum la nokto ne!

Tago, daŭras via turment’; tago, mankas la nova sent’…

Dum la nokto, dum la nokto, dum la nokto,
dum la nokto, dum la nokto, dum la nokto ne!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *