Homoj

Glinka

La unuan de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1804) de la rusa komponisto Michail Ivanovič Glinka (1804-1857)

it.wikipedia.org/wiki/Michail_Ivanovi%C4%8D_Glinka

eo.wikipedia.org/wiki/Mi%C4%A5ail_Glinka

En “La Revuo”, II, 1907-1908, paĝoj 253-254, estas ampleksa prezento de tradukoj en Esperanto (zorge de Aleksander Fjodorov) de kantoj de diversaj aŭtoroj muzikigitaj de Glinka, eldonitaj de la muzikvendejo “Simfonio”, str. Nikitskaja, domo de la Konservatorio, Moskvo, Rusujo:

– Venkinto (versoj de Vasilij Andreevič Žukovskij)

– Jen mi Ineziljo (versoj de Aleksandr Sergeevič Puškin);

– En dolĉa spir’ (versoj de Aleksandr Sergeevič Puškin);

– La nokta parado (versoj de Vasilij Andreevič Žukovskij)

– La nokta Stelo;

– La hebrea kanto (versoj de Nestor Vasilievich Kukolnik)

– Bolero “Ho ĉarma mia virgulin’”;

– Lulkanto (versoj de Nestor Vasilievich Kukolnik);

– Kanto de Margareto (el Faŭsto de Johann Wolfgang von Goethe)

– Prosana trinkado (versoj de Aleksandr Sergeevič Puškin).

 

Aliaj kantoj tradukitaj en Esperanto, laŭ muziko de Glinka, estas menciitaj en “La Revuo”, III, 1908-1909, paĝo 191:

– Alaŭdo

– En sango mia brulas flamo.

 

Fine, en “La Revuo” VII, 1912-1913, paĝo 469 (kiun mi aldonas), estas la kanto Ĉe l’ pordeg’ de l’ belulin’.

 

Estas rimarkinde, ke ĉi tiuj sciigoj ne aperas en la paĝoj de Vikipedio (nek pri Glinka,nek pri la aŭtoroj de la tekstoj); tute mankas Vikipedia paĝo pri Fjodorov.

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *