Homoj

Victor Bendix

La 17-an de majo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1851) de la dana muzikisto Victor Emanuel Bendix (1851-1926), komponisto, pianisto kaj orkestra dirigento it.wikipedia.org/wiki/Victor_Bendix

Mankas Vikipedia paĝo pri li en Esperanto, kaj tiu en la itala estas tre mizera, tiom ke ĝi entenas la atentigon: “Ĉi tiu kapvorto estas nur skizo. Kontribuu plibonigi ĝin”.

Mi ne havas multajn elementojn por tion fari. Mi povas nur montri tion kion mi trovas skribite en “La Revuo” 1908-1909, III, p.240 (kion mi transkribas, kaj aldonas bilde); se mi bone komprenas, temis probable pri stranga ulo.


LA REVUO 1908-1909,III, p.240:

Nokta poemo, poezio de PETRO PRERADOVIĈ, esperantigita de K. KOLLER; muziko de VICTOR BENDIX, en muzik-eldonejo Willielm Hansen. Kopenhago kaj Leipzigo (ĉia rajto rizervita); prezo: Fr. 1,08 (Sd. 40). –

En monto originala esperanto-poezio de H. SENTIS, muziko de VICTOR BENDIX; en ĉefa komisio ĉe muzik-eldonejo Wilhelm Hansen, Kopenhago kaj Leipzigo; prezo: Fr. 1. 50 (Sd. 65).

Estos ĉiam nova plezuro legi la verkojn de Victor Bendix, la famekonata dana muzikverkisto, kies harmoniaĵoj ĉiam ne antaŭviditaj naskas tre strangan impreson. La Nokta poemo plena de melankolio estas tute revema, kaj En monto eltiras el la kromatikaj modulacioj tute dolĉan senton de intima poezieco.

Nia bona amiko Kajs Bendix, kiu kantis ilin en Dresdeno, dum la festo de la Revuo, tre delikate montris la muzikajn ecojn de tiuj du melodioj verkitaj de lia patro.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *