Homoj

Otello (Giuseppe Verdi)

La 5-an de februaro 1887 okazis ĉe la Teatro “alla Scala” de Milano la premiero de la opero “Otello” de Giuseppe Verdi (1813-1901),

it.wikipedia.org/wiki/Otello_(Verdi) 

(ne estas pri gi Vikipedia paĝo en Esperanto),

laŭ libreto de Arrigo Boito el la samnoma tragedio de William Shakespeare.

La 22-an de oktobro 1894, la opero estis prezentita ĉe la “Théâtre de l’Opéra” de Parizo en franca versio, kun la titolo “Othello” kaj la aldono de la dancoj en la tria akto.

Unu el la plej famaj pecoj estas “Ave Maria” de Desdemona, el la kvara akto:

www.youtube.com/watch?v=T9aOveKDqYQ

(kantas Maria Callas).

Mi aldonas:

– vatikanan poŝtmarkon de 2000;

– p. 20 de la bulteno en Esperanto kun la programoj de la elsendoj al eksterlando de la Itala Radio-EIAR (Radio Roma) de septembro 1939; estas indikite, ke la 9-an de septembro 1939 estis elsendita “Opero Otello de Verdi, 3-a kaj 4-akto”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *