Homoj

Bruno Pontecorvo

La 22-a de aŭgusto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1913) de la itala fizikisto laŭ juda deveno Bruno Pontecorvo (1913-1993), 

eo.wikipedia.org/wiki/Bruno_Pontecorvo 

unu el la famaj “Ragazzi di via Panisperna” (Knaboj de via Panisperna),

eo.wikipedia.org/wiki/Knaboj_de_Via_Panisperna

la grupo da junaj esploristoj de la Instituto pri Fiziko de la Universitato de  Romo (tiam lokita en strato Panisperna 89), kiu inter 1929 kaj 1938 plenumis fundamentajn studojn pri atoma fiziko: Edoardo Amaldi, Enrico Fermi, Franco Rasetti, Emilio Segrè, Bruno Pontecorvo, Oscar D’Agostino, Ettore Majorana.

Pro la italaj klontraŭjudaj dispozicioj de 1938, la grupo disperdiĝis.

Pontecorvo migris unue al Francio, kaj kiam en 1940 Francio estis okupita de la germanoj, al Usono, kie tamen li estis ekskludita el la programo “Manhattan” de Enrico Fermi, kiu kondukis al la realigo de la usona atoma bombo, pro sia komunista orientiĝo; li tial translokiĝis unue al Kanado, kaj poste (en 1948) al Britio, kie kontraŭe li ricevis la civitanecon, kaj estis taskita okupiĝi pri la brita atoma bombo.

En aŭgusto 1950, Pontecorvo mistere malaperis, tiel ke ke oni supozis forrabon; temis kontraŭe pri libervola kaj kontraŭflua elekto, ĉar (en epoko, en kiu oni fuĝis el la Landoj de la komunista bloko) Pontecorvo tranlokiĝis kun sia familio al Soveta Unio, ŝanĝante sian nomon al Bruno Maksimovič Pontekorvo. Komence, Pontecorvo mem kredigis, ke li malaperis: nur post kvin jaroj li donis signon pri sia pluekzisto, dum gazetara konferenco de 1955.

Oni diru, ke Pontecorvo ne havis facilan vivon, ĉar la okcidentanoj konsideris lin perfidulo en tempo de malvarma milito, kaj sovetoj ĉiam rigardis lin kun suspekto, malgraŭ la elstaraj oficialaj rekonoj (soveta civitaneco, prestiĝaj taskoj en la Centro de Atomaj Esploroj de Dubna apud Moskvo, Premio Lenin).

Probable pro lia politika orientiĝo, ne al li sed al aliaj iris pluraj Nobel-Premioj, kvankam temis pri studoj komencitaj kaj antaŭenigitaj de Pontecorvo, precipe en la kampo de subatoma fiziko.

Mi transskribas, kun traduko al la itala, parton de artikolo surondigita la 10-an de septembro 1978 de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma), en la kadro de la elsendoj al eksterlando en Esperanto.

Mi aldonas la memorŝildon pri la “Knaboj de via Panisperna”.


(segue traduzione in italiano)

REVENIS PONTECORVO

Teksto de Luigi Carandina, traduko de Antonio De Salvo

RADIO ROMA – ESPERANTO, 10.9.1978

Je 28-jara distanco de sia fuĝo transkurtenen (unu el la plej ŝokaj epizodoj de la malvarma milito), revenis al Italio la atoma fizikisto Bruno Pontecorvo: ĵaŭdon la 7-an de septembro 1978 li partoprenis sciencan kongreson, kiu okazis en Romo honore al la 70-jariĝo de la antikva amiko kaj kolego, la fizikisto Edoardo Amaldi.

Estis la fino de aŭgusto 1950, kiam Pontecorvo malaperis, vekante dubojn kaj polemikojn ĉe la okcidentaj Ŝtatoj, kiuj kun li perdis unu el la plej elstaraj sciencistoj en la mondo: preferata disĉiplo de Enrico Fermi, Pontecorvo havis tiam 37 jarojn, junan svedan edzinon, kaj tri infanojn, kiuj poste lin sekvis al Sovetunio. Iĝinte soveta civitano, honorite per la Premio Lenin (la plej alta soveta insigno), Pontecorvo pasigis ĉi tiujn jarojn laborante en la Centro por atomaj esploroj de Dubna, 100 km for de Moskvo.

°°°°°

(traduzione)

Luigi Carandina: È TORNATO PONTECORVO

RADIO ROMA – ESPERANTO, 10.9.1978

A 28 anni di distanza dalla sua fuga al di là della cortina di ferro (uno degli episodi più sconvolgenti della guerra fredda), è tornato in Italia il fisico atomico Bruno Pontecorvo: giovedì 7 settembre 1978 ha preso parte ad un congresso scientifico, che ha avuto luogo a Roma in onore del settantesimo compleanno dell’antico amico e collega, il fisico Edoardo Amaldi.

Era la fine di agosto 1950, quando Pontecorvo scomparve, generando dubbi e polemiche nnegli Stati dell’Occidente, che con lui persero uno dei più eminenti scienziati del mondo: discepolo prediletto di Enrico Fermi, Pontecorvo aveva allora 37 anni, una giovane moglie svedese, e tre figli., che poi lo seguirono in Unione Sovietica. Divenuta cittadino sovietico, insignito del Premio Lenin (la più alta onorificenza sovietica), Pontecorvo ha trascorso questi anni lavorando al Centro di ricerche atomiche di Dubna, a 100 chilometri da Mosca.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *