Homoj

Edgar Lee Masters

La 23-a de aŭgusto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1868) de la usona poeto kaj verkisto Edgar Lee Masters (1868-1950),

it.wikipedia.org/wiki/Edgar_Lee_Masters

konata precipe kiel aŭtoro de la “Spoon River Anthology” (Antologio de Spoon River).

Mi jam parolis pri li la 23-a de aŭgusto 2017

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/08/23/edgar-lee-masters/

kaj la 23-a de aŭgusto 2019.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/08/23/edgar-lee-masters-2/ 

Mi transskribas la tekston en la angla, kun miaj tradukoj al la itala kaj al Esperanto, de la poeziaĵo “George Gray”.

Bildo: portreto de Edgar Lee Masters.


GEORGE GRAY

I have studied many times

the marble which was chiseled for me:

a boat with a furled sail at rest in a harbor.

In truth it pictures not my destination

but my life.

For love was offered me and I shrank from its disillusionment;

sorrow knocked at my door, but i was afraid;

ambition called to me, but I dreaded the chances.

Yet all the while I hungered for meaning in my life.

And now I know that we must lift the sail

and catch the winds of destiny

wherever they drive the boat.

To put meaning in one’s life may end in madness,

but life without meaning is the torture

of restlessness and vague desire.

It is a boat longing for the sea and yet afraid.

 Edgar Lee Masters, Spoon River Anthology

°°°°°

GEORGE GRAY

Ho studiato molte volte

la lapide che è stata incisa per me:

una barca con una vela ammainata a riposo in un porto.

In verità non rappresenta la mia destinazione

ma la mia vita.

Perché l’amore mi fu offerto ed io mi tirai indietro dalla sua delusione;

il dolore bussò alla mia porta, ma io fui intimorito;

l’ambizione mi chiamò, ma io ebbi paura delle occasioni.

Malgrado tutto avevo fame di un senso nella mia vita.

E adesso so che bisogna issare le vele

e cogliere i venti del destino

ovunque guidino la barca.

Dare un senso alla vita può sfociare in follia,

ma la vita senza senso è la tortura

dell’irrequietezza e del vago desiderio.

È una barca che anela al mare eppure lo teme.

Edgar Lee Masters, Spoon River Anthology

trad. Antonio De Salvo

°°°°°

GEORGE GRAY

Mi studis plurfoje

la tomboŝtonon, kiu estis gravurita por mi:

boato kun malhisita velo dum restado en haveno.

Verdire ĝi ne bildigas mian alvenpunkton

sed mian vivon.

Ĉar la amo estis proponita al mi kaj mi retroiris de ĝia elreviĝo;

la doloro frapis ĉe mia pordo, sed mi estis timigita;

la ambicio vokis min, sed mi timis la ŝancojn.

Malgraŭ ĉio mi malsatis je senco en mia vivo.

Kaj nun mi scias, ke oni devas hisi la velojn

kaj kapti la ventojn de la destino

ien ajn ili gvidas la boaton.

Doni sencon al la vivo povas finiĝi en frenezo,

sed la vivo sen senco estas la turmento

de malkvieto kaj de svaga deziro.

Ĝi estas boato, kiu sopiras la maron, kaj tamen ĝin timas.

Edgar Lee Masters, Spoon River Anthology

(Antologio de Spoon River)

trad. Antonio De Salvo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *