Homoj

Marie Von Ebner-Eschenbach

​La 12-a de marto estas la datreveno de la morto (en 1916) de la aŭstria verkistino laŭ morava deveno Marie Dubský von Třebomyslice (1830-1916), konata kiel Marie Von Ebner-Eschenbach laŭ la familia nomo de la edzo
eo.wikipedia.org/wiki/Marie_von_Ebner-Eschenbach
​Virino kaj baronino, ŝi devis batali kontraŭ mondo malamika al virinoj (interalie, ĝuste ĉar virino oni neis al ŝi la allason al la Viena Akademio de Sciencoj), kaj – sentema je la ŝanĝoj de siaj tempoj – ŝi denuncis la privilegiojn de la nobeloj kaj la desupremon de la urba burĝaro, tamen ne incitante al revolucio en la sociaj strukturoj.
Tipa figuro de la Habsburga mondo, kun ĝia miksaĵo de naciecoj, de lingvoj kaj de kulturoj, ŝi havis kiel patrinan lingvon la ĉeĥan, sed komencis verki en la franca (lernitan el la guvernistino), poste transirante stabile al la germana, reganta lingvo en la Aŭstria-Hungara Imperio.
Ŝi atingis malfrue la sukceson, je 53 jaroj, dum ĝis tiam ŝiaj verkoj estis rigardataj kiel la sendanĝera strangaĵo de nobelino.
Krom pro siaj rakontoj riĉaj je humaneco kaj sprito, kaj pro aŭtobiografio titolita “Meine Erinnerungen an Grillparzer” (Miaj memoroj pri Grillparzer)
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/01/15/franz-grillparzer/ ,
ŝi estas fama, en la germanlingvaj Landoj, pro siaj aforismoj (kvankam, ĝuste pro ili, ŝiaj mallaŭdantoj malŝate difinis ŝin “la poetino de bonkoreco”); mi citas kelkajn el ili:
– Lerta virino havas milionojn da denaskaj malamikoj: ĉiuj stultaj viroj.
– Vi povas subenfali tiel rapide, ke vi povas kredi flugi.
– Ni subtaksas, kion ni havas, kaj supertaksas tion, kio ni estas.
En Italio, kontraŭe, ŝi estas preskaŭ nekonata, tiel ke eĉ ne ekzistas pri ŝi Vikipedia paĝo en itala lingvo (dum ĝi ekzistas en Esperanto).
​Ŝia rakonto “Eine Begegnung” estis tradukita al Esperanto, kun la titolo “Renkonto”, de Frieda Feichtinger, kaj estas publikigita en la “Aŭstria Antologio”, p. 58-59.
​Mi transskribas artikolon el la “La Revuo” 1910-1911,V, p. 185-186, kaj aldonas du aŭstriajn poŝtmarkojn (respektive, de 1980 kaj de 2016) kaj unu de Federacia Republiko Germanio (de 1980), kun la portreto de la verkistino (unu en junaĝo, kaj du, senkompataj, en maljunaĝo).


MARIE DE EBNER-ESCHENBACH

​Al la genia poetino niajn respektplenajn bondezirojn okaze ŝia okdeka naskiĝotago!
La baronino Marie de Ebner-Eschenbach reprezentas plej malfalsan, plej noblan Aŭstrion, En Moravujo, nur kelkajn horojn malproksime de Vieno, sin trovas la posedaĵoj de ŝiaj prapatroj (la grafoj Dubsky), kaj tie ŝi naskiĝis en 1830, tie ŝi pasigis la jarojn de sia juneco, kaj ankaŭ poste ŝi preskaŭ neniam forlasis la hejmajn regionojn. Pacaj kaj sen gravaj emocioj, estis ŝiaj eksteraj vivsortoj, sed des pli riĉa kaj multvalora estis ŝia interna disvolviĝo.
Sinjorino Ebner, kiel la Gevienanoj intime ŝin nomas, jam estis nejuna, kiam ŝi malfermis al publiko trezorejon de sia animo.
Malfrue, en 1869, aperis ŝiaj unuaj noveloj; sed tuj ŝi trovis sian komunumon, kiu de tiam senhalte kreskis. Hodiaŭ, en ĉiuj klasoj de nia societo, ŝi havas ardajn admirantojn. Kiel antaŭ ŝia samaĝulo, la saĝa imperiestro Francisko Jozefo I, ankaŭ antaŭ ŝi mutiĝas la malamo de la partioj, kiuj sin unuigas por respektegi al ŝia genio kaj – al ŝia amo.
​Ĉar la mistera ĉarmo de ŝiaj noveloj kaj romanoj kiuj venkas la korojn, ekkaptas la sentojn, ekbatigas la pulsojn, devenas el neordinara amo al la homaro. Ho, troviĝu baldaŭ Esperantisto, kiu tradukos la «Gemeindekind» (Komunum-infano) aŭ «Unsühnbar» (Nepardonebla), kaj vi komprenos, kion mi volis diri. Ne pensu, ke nia Ebner preferas fidolĉaĵojn. Kontraŭe, ŝi pentras karakterojn, al kiuj la kruela sorto rabis ĉiujn verajn kaj neverajn bienojn – havon, fidon, sanon, sed tra ŝia severa realismo oni neniam vane serĉas la orajn radiojn de ŝia sentema koro.
Ŝia amo estas akompanata de matura saĝeco, ŝiaj sentencoj, kiuj ekkonigas profundan vivsperton, sin prezentas en plej nobla lingvo, kiun ŝi riĉigis kaj plibelsonigis. Tial ĉiuloke oni aplaŭdis la Vienan universitaton, kiam ĝi, okaze la sepdeka naskiĝotago, donacis al la glora aŭtorino la doktor-diplomon. Nun la Viena Akademio por sciencoj estis preta akcepti ŝin, kiel efektivan membron, sed ho ve! la regularoj de la Akademio fermas ĝian pordegon al Sinjorino. Sed neniu dubas, ke ŝi tamen estas «senmorta».
Jen kelkaj el ŝiaj aforismoj, kiuj plej bone elmontras la dian harmonion de ŝia animo:
​Havi kaj ne donaci, kelkfoje estas pli malhoneste, ol ŝteli.
​Kompato de malfortulo estas flamo, kiu ne varmigas
​Kiu ankoraŭ esperas ĝojon, ne plendu pro suferoj.
Doloro estas granda instruisto de la homoj, sub ĝia spiro disvolviĝas animoj.
Ekzistas pli intima parenceco, ol tiu inter patrino kaj infano: tiu inter la artisto kaj lia verko.
Otto Simon.
(La Revuo 1910-1911,V, p. 185-186)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *