Homoj

Johannes Hevelius

La 28-an de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1611) kaj samtempe de la morto (en 1687) de la astronomo Jan Heweliusz, germanlingva, laŭ ĉeĥa deveno (lia origina nomo estis Johannes Hevel aŭ Johann Hewelcke), konsiderata pola ĉar li naskiĝis en Danzigo/ Gdansko (en la pola Gdańsk, en la germana Danzig); li estas konata per la latinigita nomo Johannes Hevelius (en Esperanto, Johano Hevelio)
it.wikipedia.org/wiki/Johannes_Hevelius
eo.wikipedia.org/wiki/Johannes_Hevelius
Li interesiĝis precipe pri astronomio (kvankam li ankaŭ plenumis gravajn publikajn oficojn kaj posedis familian fabrikon de altkvalita biero, Jopenbier); li kreis en sia domo observatorion, provizitan per fajnaj instrumentoj grandparte elpensitaj kaj konstruitaj de li mem (interalie, teleskopo kun 45-metra fokusa longo, sur 27-metra apogilo, por kies mastrumo estis bezonataj 12 servantoj), kvankam multaj el liaj observoj okazis nudokule (li havis eksterordinaran vidakrecon). La 26 -an de septembro 1679 la observatorio, kune kun la instrumentoj kaj la libroj, estis detruitaj de brulego.
Konsiderata fondinto de la luna topografio (li zorgege priskribis la videblan surfacon de la Luno en la mapara volumo “Selenographia” – Luna priskribo), Hevelius faris observojn pri la sunaj makuloj; pristudis plurajn kometojn; aldonis 11 novajn konstelaciojn al la 48 jam listigitaj de Ptolemeo en Almagesto; ankaŭ desegnis la stelajn mapojn de la aŭstrala duonglobo (surbaze de la observoj de Edmond Halley
it.wikipedia.org/wiki/Edmond_Halley
eo.wikipedia.org/wiki/Edmond_Halley
en sia scienca ekspedicio al insulo Sankta Helena

kvinan de majo


en 1676); kunmetis katalogon (“Catalogus Stellarum Fixarum” – Katalogo de la Fiksaj Steloj) de 1564 steloj, inter kiuj tiu, en la konstelacio de Baleno, kiun li nomis “Mira Ceti” (tio estas, “mirinda de Baleno”),
it.wikipedia.org/wiki/Mira_(astronomia)
eo.wikipedia.org/wiki/Omikron_Baleno
ĉar ĝi kondutas alimaniere ol la aliaj; la katalogo estis eldonita postmorte de lia dua edzino Elżbieta Koopman, kiu estas konsiderata la unua astronomino en la historio (bonŝance por Hevelius, la edzino havis liajn samajn interesojn; kiu scias, ĉu alia estus tolerinta hejme 27-metran teleskopon).
Hevelius mortis la 28-an de januaro 1687, en la tago de lia 76-a naskiĝa datreveno; li estas entombigita en Gdansko, en la preĝejo de Sankta
​Du kuriozaĵoj:
– Hevelius malkovris, interalie, konstelacion, kiun li nomis “Scutum Sobiescianum” (Ŝildo de Sobieski) honore al la pola reĝo Jan Sobieski III, kiu en la batalo ĉe Vieno (1683) estis venkinta la turkojn, malebligante ilian pluan antaŭeniron en Eŭropo:

Marco d’Aviano


​- en 2011, okaze de la jaro de Hevelius, la Urba Magistrato de Gdansko stampis medalon, por honori eminentajn civitanojn kaj elstarajn gastojn. La 6-an de majo 2012 la medalo estis transdonita al la japana esperantista mecenato Etsuo Miyoshi
eo.wikipedia.org/wiki/Miyoshi_Etsuo
​Prezento en Esperanto de Hevelius estas ĉe la retadreso:
archive.is/20120529003413/peranto.posterous.com/johano-hevelius-hevelio
​Mi aldonas:
– poŝtkarton pro la 250-jara datreveno de la morto de Hevelius, eldonitan en 1937 de la Poŝto de la Libera Urbo Dancigo (Freie Stadt Danzig):
– la bildon de la preĝejo de Sankta Katarina en Gdansko (laŭ malnova karto).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *