Objektoj · Homoj

La Ĵurnaleto de Joĉjo Tempesto

La 19-a de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1858) de la florenca verkisto de libroj por knaboj Luigi Bertelli (1858-1920)
it.wikipedia.org/wiki/Luigi_Bertelli
konata per la pseŭdonimo “Vamba”, prenita el la romano “Ivanhoe” de Walter Scott (1771-1832).
La elekto de tiu pseŭdonimo klare montras la karakteron de Bertelli: Vamba, ja, estis kortega pajaco, al kiu estas permesite ĉion diri, kaj Bertelli, en siaj verkoj (teorie destinitaj al knaboj, sed efektive adresitaj al plenkreskuloj), en sprita maniero atakas ĉion: la tro rigorajn edukmetodojn, la misuzon de la povo (interne de la familio, kaj en la socia vivo), la hipokritajn burĝajn konvenciojn, la pedantecon, la kuracistojn, la juĝistojn, la koruptitajn politikistojn, la lingvan langvoron.
Vamba ne atingas la literaturan nivelon de aliaj samtempaj itala verkistoj por knaboj: Edmondo De Amicis (“Cuore” – Koro), Carlo Collodi (“Pinocchio” – Pinokjo”), Renato Fucini (“Le veglie di Neri” – La vesperaj vigladoj de Neri); tamen , li estas fama, precipe kiel aŭtoro de la libro “Il giornalino di Giamburrasca”, unuamomente publikigita poparte en la jaroj 1907-1908.
Eĉ pli estas populara la adapto de tiu libro kiel muzika komedio, farita en 1964 de Lina Wertmüller; de tiu adapto estas tre konata la kanzono “Viva la pappa col pomodoro” (Vivu la kaĉo kun tomatosaŭco), laŭ vortoj de Lina Wertmüller kaj muziko de Nino Rota, kantita de Rita Pavone, kies enhavo, ŝajne naive sprita, entenas ankaŭ kelkajn versojn, kiuj fariĝis politika slogano, tiom ke ĝi estas gastigita en la retpaĝo “Antiwarsongs” (Kontraŭmilitaj kanzonoj):
La storia del passato
ormai ce lo ha insegnato
che un popolo affamato
fa la rivoluzion.
www.antiwarsongs.org/canzone.php?id=44413&lang=it
(La historio de l’ pasinto
jam instruis al ni,
ke malsata popolo
faras revolucion).

De tiu libro ekzistas ankaŭ versio en Esperanto (“La Ĵurnaleto de Joĉjo Tempesto”), prizorgita de Umberto Broccatelli; mi aldonas ĝian kovrilon, kiu precize reproduktas la originalon (same aldonitan).
Kuriozaĵo: la versio en Esperanto estis utiligita kiel “ponto” por traduko en lingvon hindian.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *