Homoj

Armand su

La 19-a de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1936) de la ĉina poeto Sü Chéngzöng, konata kiel Armand Su (1936-1990) eo.wikipedia.org/wiki/Su_Armand  vivinta en la urbo Tien-Tsin (hodiaŭ Tianjin), kie tiuepoke (1901-1943) estis itala koncesio (posedaĵo). Mi jam parolis pri li la 23-an de septembro 2017 www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/09/23/armand-su/  kaj la 19-an de novembro 2018.… Legu plu Armand su

Objektoj · Homoj

La Ĵurnaleto de Joĉjo Tempesto

La 19-a de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1858) de la florenca verkisto de libroj por knaboj Luigi Bertelli (1858-1920) it.wikipedia.org/wiki/Luigi_Bertelli konata per la pseŭdonimo “Vamba”, prenita el la romano “Ivanhoe” de Walter Scott (1771-1832). La elekto de tiu pseŭdonimo klare montras la karakteron de Bertelli: Vamba, ja, estis kortega pajaco, al… Legu plu La Ĵurnaleto de Joĉjo Tempesto

Homoj

Edmondo De Amicis

La 11-a de marto estas la datreveno de la morto (en 1908) de la itala verkisto, ĵurnalisto, poeto, edukisto kaj lingvisto Edmondo De Amicis (1846-1908), eo.wikipedia.org/wiki/Edmondo_De_Amicis fama precipe kiel aŭtoro de la libro “Cuore” (tradukita al Esperanto de Ettore Fasce kun la titolo “Koro”). Jam plurfoje mi parolis pri li, ekzemple la 11-an de marto… Legu plu Edmondo De Amicis

Homoj

Luigi Einaudi

La 30-a de oktobro estas la datreveno de la morto (en 1961) de la itala (piemonta) economikisto, universitata profesoro, ĵurnalisto kaj politikisto Luigi Einaudi (1874-1961) eo.wikipedia.org/wiki/Luigi_Einaudi dua Prezidanto de la Itala Respubliko (efektive unua, se oni konsideras, ke lia antaŭulo, Enrico De Nicola, propre dirite ne estis “Prezidanto de la Respubliko”, sed “Provizora Ŝtatestro”). Mi… Legu plu Luigi Einaudi