Homoj

Pablo Neruda

La 23-a de septembro estas la datreveno de la morto (en 1973, en neklaraj cirkonstancoj) de la ĉilia poeto, diplomato kaj politikisto Ricardo Eliécer Neftalí Reyes Basoalto, konata per la pseŭdonimo Pablo Neruda (1904-1973)

eo.wikipedia.org/wiki/Pablo_Neruda

Nobelpremiito por Literaturo en 1971.

Li elektis sian artistan nomon honore al la ĉeĥa verkisto kaj poeto Jan Neruda

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/07/09/jan-neruda/

Lia instruistino estis la poetino Gabriela Mistral

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/04/07/gabriela-mistral/

Ekde la tempoj de la hispana intercivitana milito, post la murdo de Federico García Lorca

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/06/05/federico-garcia-lorca/

li estis konvinkita kaj malmilda komunisto, kio devigis lin (aparte kiam la ĉilia Prezidanto Gabriel González Videla

it.wikipedia.org/wiki/Gabriel_Gonz%C3%A1lez_Videla

igis eksterleĝa la ĉilian komunistan partion), vivi longe en ekzilo ekster sia patrolando (ankaŭ en Italio).

La tiam “ruĝa” itala urbo Bolonjo titolis straton laŭ lia nomo nur kelkajn monatojn post lia morto, sen atendi la dek jarojn kutime preskribitajn; Landoj de la socialisma bloko (Ĉeĥoslovakio, Hungario, Germana Demokrata Respubliko, Kubo) eldonis poŝtmarkojn honore al li, dum Ĉilio unuafoje memorigis lin nur en 1991, post la fino de la diktaturo de Augusto Pinochet

eo.wikipedia.org/wiki/Augusto_Pinochet

Giorgio Silfer (Valerio Ari), kontraŭe, mencias lin kritike en la poeziaĵo “Verkistoj al la povo servis, flatis”, en “Literatura Foiro” 2008-233, p. 115:

Pablo Neruda ankaŭ himnis

celebrante la sovetian bombon

Akra kontraŭulo de la enmiksiĝo de Usono en la ĉiliajn aferojn, Pablo Neruda estis unu el la plej viglaj apogantoj de Prezidanto Salvador Allende

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/06/26/salvator-allende/

En Italio li estas konata, krom kaj eble eĉ pli ol pro sia poemaro, pro sia civila kaj politika engaĝiteco, kaj (en mistordita maniero) pro la filmo “Il postino” (La leterportisto)

eo.wikipedia.org/wiki/Il_postino

reĝisorita de Michael Radford

it.wikipedia.org/wiki/Michael_Radford

libere inspirita al la romano Ardiente paciencia” (aŭ “El cartero y PabloNeruda”- La leterportisto kaj Pablo Neruda) de la ĉiliano Antonio Skármeta

it.wikipedia.org/wiki/Antonio_Sk%C3%A1rmeta

La filmo estis interpretita de Massimo Troisi

it.wikipedia.org/wiki/Massimo_Troisi

Philippe Noiret

it.wikipedia.org/wiki/Philippe_Noiret

kaj Maria Grazia Cucinotta

eo.wikipedia.org/wiki/Maria_Grazia_Cucinotta

(En la filmo, Neruda estas ekzile en nedifinita insuleto de la itala Sudo, kie ĉiuj estas analfabetoj; por liveri al la poeto la korespondaĵojn, unuafoje iĝas necese dungi leterportiston. En realo, en 1952 Neruda estis ekzile en la suditalaj insuloj Capri(Kapreo)

it.wikipedia.org/wiki/Isola_di_Capri

kaj Ischia (Iskio)

eo.wikipedia.org/wiki/Insulo_Ischia

kies loĝantoj, tamen, jam tiuepoke ne estis ĉiuj analfabetoj).

En Esperanto ekzistas la traduko de:

aro da poeziaĵoj el la kolekto “Canto general” (Kanto Ĝenerala), trad. George Lagrange, Michel Duc Goninaz kaj Bernard Behra, Paris, SAT 2010; kelkaj el tiuj poeziaĵoj estis muzikigitaj de Mikis Theodorakis

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/2017/07/29/mikis-theodorakis/

“Veinte poemas de amor y una canción desesperada” (Dudek ampoemoj kaj unu malespera kanto), trad. José F. Arroyo, Madrid 1982

www.esperanto.es:8080/jspui/bitstream/11013/107/1/Neruda20amapoemoj.pdf

“Veinte poemas de amor y una canción desesperada” (Dudek poemoj amaj kaj unu despera kanto), trad. Fernando de Diego, Chapecò, Fonto 1997;

la unuaj kvin versoj (traduko publikigita en la broŝuro “Florenco alia historio”, eldonita en 2006 okaze de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto de Florenco) de poeziaĵo verkita post la vizito en “Palazzo Vecchio” (Malnova Palaco, Urbodomo), la 9-an de januaro 1951, al la (komunista) Laborista Urbestro” de Florenco Mario Fabiani (1912-1974)

it.wikipedia.org/wiki/Mario_Fabiani

Mi transskribas (en la hispana, en la itala kaj en Esperanto) la unuajn kvin versojn de la poeziaĵo de 1951; en alia okazo mi prezentos la (ofte belajn) nepolitikajn poeziaĵojn de Pablo Neruda.

Mi aldonas:

la ĉeĥoslovakan poŝtmarkon de 1974 memore al Pablo Neruda, kun la unuataga stampo;

la italan poŝtmarkon de 1996 honore al Massimo Troisi.


LA CIUDAD

 

Y cuando en el Palacio Viejo,

bello como un ágave de piedra,

yo subí los escalones consumados,

pasé por los antiguos cuartos

y vino darme el bienvenido un obrero,

jefe de la Ciudad, del viejo río,

de las casas talladas como en piedra de luna,

no me surprendí:

la maestad del Pueblo gobernaba.

…..

Pablo Neruda

 

°°°°°

 

LA CITTÀ

www.youtube.com/watch?v=RgGsqTJQhaU

 

E quando in Palazzo Vecchio, bello come un’agave di pietra,

salii i gradini consunti, attraversai le antiche stanze,

e uscì a ricevermi un operaio, capo della città,

del vecchio fiume, delle case tagliate come in pietra di luna,

…io non me ne sorpresi: la maestà del popolo governava.

…..

Pablo Neruda

 

°°°°°

 

LA URBESTRO LABORISTO

 

Kaj kiam en palaco Vecchio

bela kiel agavo el ŝtono

mi laŭiris la salonojn konsumitajn,

trairis la antikvajn ĉambrojn,

kaj venis atendi min iu laboristo,

estro de la urbo de la malnova rivero,

de la domoj ĉizital kiel en lunaj ŝtonoj,

mi ne miris:

la majesto de la popolo regas.

 

Pablo Neruda, trad. Renato Corsetti

(Florenco, alia historio, 2006, p. 8)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *