Homoj

Jan Neruda

La 9-an de julio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1834) de la ĉeĥa verkisto kaj poeto Jan Nepomuk Neruda (1834-1891), konata simple kiel Jan Neruda
it.wikipedia.org/wiki/Jan_Neruda
eo.wikipedia.org/wiki/Jan_Neruda
En la Vikipedia paĝo en Esperanto estas longa listo de liaj verkoj tradukitaj al la Internacia Lingvo.
​Mi transskribas unu lian poeziaĵon, tradukitan al Esperanto de Miloš Lukáš, publikigitan en “La Nica Literatura Revuo” 5/5 (29), majo-junio 1960, p.181, kaj enretigitan de la multmerita Don Harlow; kaj mi aldonas:
​- portreton de Jan Neruda;
– ĉeĥoslovakan poŝtmarkon de 1954.
​Kuriozaĵo: al Jan Neruda (kiu, naskiĝinta, vivinta kaj mortinta malriĉa, estis sentema pri la problemoj de la humiluloj) inspiriĝis la ĉilia poeto Ricardo Eliécer Neftalí Reyes Basoalto, en la alpreno de la pseŭdonimo Pablo Neruda.


literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr55/romanco.html
Helgolanda romanco
de Jan NERUDA
elĉeĥigis M. LUKAŜ
Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/5 p. 181

Pelegas ŝipon ŝtormo en rabio.
Al roko trompan lampon fiksis John:
“La bordon benu Dio!”

La ŝipo sage al la lum’ impetas,
je rifo renversiĝas, kaj la mast’
en sablon sin pikĵetas.

“Filino mia edziniĝon festos”,
ĝojkrias John, dum siblas ŝaŭmo. “Jen
Por ŝi nun doto estos!”.

Kaj lia barko kiel vulp’ sin puŝas
ĝis tie, kie kvazaŭ nigra ĉerk’
la ŝip’ rompita kuŝas.

Ne volas tempon perdi John; li svingas
hakilon bate, sed el sube voĉ’
subite lin atingas.

“Rapidu”, sonas la obtuza tono,
“Ricevos vi duonon de la var’,
duonon de la mono.”

Kaj John aŭskultas kun grimac’ malpia —
“Fariĝos mia ne nur unu part’,
sed ankaŭ la alia!”

Alborde celas lia bark’ en fuĝo.
Li nokte ne revenis al la ŝip’,
nur ĉe la matenruĝo.

Per la hakil’ la ŝipon frumatene
li reatakas. Voĉ’ nenia nun
aŭdiĝas plu el ene.

Kadavron la unuan jam senbride
eligas akva ŝpruco tra la tru’;
ĝin kaptas John avide.

Sed tuj konsternan fakton li malbenas:
“Pri l’ geedziĝo eks! — jen mortan ja
mi la bofilon tenas …”

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *