Lokoj

Linio de Piave

Ĉi tiu artikolo estas la daŭrigo kaj la evoluigo de tiu de la 24-a de oktobro 2017, en kiu mi prezentis la italan militan malvenkegon ĉe Caporetto/ Kobarid:

Caporetto-Kobarid


Mi memorigas, ke en la tagoj 24a-26a de oktobro 1917 la aŭstraj-hungaraj kaj germanaj trupoj rompis la italajn liniojn ĉe la orienta fronto, devigante al tragedia retreto, en kiu perdiĝis duono el la itala armeo.
Disbatita ĉe rivero Isonzo kaj poste ĉe Tagliamento, la itala armeo ĝisdamne fiksiĝis unue sur la altebenaĵo de Asiago, poste ĉe Monto Grappa kaj laŭ la linio de rivero Piave it.wikipedia.org/wiki/Prima_battaglia_del_Piave
La rezisto komenciĝis la 9-an de novembro, kaj daŭris ĝis la 26-a de novembro; la batalo rekomenciĝis la 4-an de decembro, kaj estingiĝis je Kristnasko de 1917, kiam la kontraŭulo ekkonsciis, ke li ne povos antaŭeniri preter Piave (kiu birdofluge distancas malpli ol 34 kilometrojn de Venecio).
La rezisto ĉe Piave estas, probable, la plej bela paĝo en la moderna itala historio, ne nur kaj ne tiom el la militista vidpunkto, sed precipe ĉar tiam kiel neniam ajn (antaŭe kaj poste) la italoj, soldatoj kaj civitanoj, estis unuecaj en la firmega volo alfronti la malfeliĉon kaj savi la Patrion.
Tiu rezisto (grandparte ŝuldita al la junegaj “Knaboj de 1899”) tiel profunde restis en la itala kolektiva memoro, ke ankoraŭ hodiaŭ, post unu jarcento, por esprimi la koncepton “netranspasenda ekstrema limo” en la itala oni diras “linea del Piave” (linio de Piave).
​Kiel kutime, estas interese vidi, kiel tiuj eventoj estis juĝitaj kaj prezentitaj de la kontraŭa flanko; tio eblas, per la konsultado de la germana informa bulteno (en Esperanto) pri la milito, “Internacia Bulteno”; mi transskribas, sube, la paĝojn kiuj koncernas la temon. Estas tute klare, ke la centraj potencoj subtaksis la italan reagokapablon, kaj ke en la milita propagando ili emis superemfazi la kontribuon de francoj kaj angloj.
Post unu jarcento, ni devas esprimi la esperon, ke la superitaj militoj kaj la pasintaj suferoj estu stimulo al la paco kaj al la solidareco inter homoj kaj inter Nacioj.
Laste, kuriozaĵo: eble por eviti interamikiĝojn, la aŭstraj subuloj laŭ itala lingvo estis sendataj batali en Galicio, hodiaŭ Pollando (ĝi estas la regiono, kiu entenas Krakovon); interŝanĝe, poloj estis sendataj batali en Italio; tial la patro de Karol Wojtyła, ankaŭ li nomata Karol, batalis ĉe Piave, sed sur la alia bordo.
Historion oni ne faras per “se”, sed kiu scias, kiel estus estinta malsama la historio, se Karol Wojtyła patro estus mortinta en 1917 (en 1920 ne estus naskiĝinta Karol Wojtyła filo); sed ankaŭ kiel ĝi estus estinta malsama, se la itala rezisto ĉe Piave, kaj la posta decida batalo ĉe Vittorio Veneto de 1918, ne estus kaŭzintaj la disfalon de la Aŭstria-Hungara Imperio (oni estus havinta ne “Polan Papon”, sed “Aŭstrian Papon”).
Mi aldonas:
– la italan poŝtmarkon de 1967 (laŭ skizo de Corrado Mancioli) pro la kvindekjara datreveno de la rezisto ĉe Piave;
– la bildon de la monumenta milita tombejo de Monto Grappa;
– karton (el mia persona kolekto) de milita poŝto, senditan la 28-an de novembro 1917 el la “Milita Zono”; se oni krucigas la nomon de la regimento (23-a) kun la milita kroniko, aperas, ke la karto estis sendita el la zono de Monto Tomba (tute trafa nomo: laŭvorte, Monto Tombo), pri kiu parolas la germana bulteno de marto 1918;
– bildon (el malnova karto) de aŭstraj pionirsoldatoj, kiuj konstruas ponton super Tagliamento;
– bildon de la eta Karol Wojtyła, kun la gepatroj (oni rimarku la militistan uniformon kaj la honorinsignojn de la patro).

El la Parolado de la germanimperia kanceliero Dro grafo Georg von Hertling en Reichstag, la 29an de Novembro 1917
La glora antaŭenpenetrado de la interligitaj armeoj en Italujo ankoraŭ hodiaŭ tenas la mondon en atentego. Grandiozaĵo tie estis efektivigata de la batalforto de germanaj kaj aŭstri-hungaraj trupoj sekve de la rapida trarompa atako tra ne pasebla montara teritorio ĝis en la ebenaĵo. La itala armeo perdis gravan parton de sia homprovizo kaj minimume la duonon de sia tuta militmaterialo. Ĝi perdis teritorion donantan fruktodonajn produktojn; se ni transkalkulus la tutan akiraĵon en monon, ni povus kalkuli je akiraĵo sumiĝanta je miliardoj. Certigi la kaptaĵon tute ne ankoraŭ estis eble ĝis hodiaŭ.
Plua sukceso de niaj venkoj de Isonzo ĝis Piave estas efika malŝarĝo de nia okcidenta fronto.
(Internacia Bulteno 1918-1, p. 3)

En Italujo la agadoj de la centraj ŝtatpotencoi trovis sian provizoran venkplenan finon. Ĉe Tagliamento jam estis atingita ilia strategia celo, nome la eksigo de Italujo kiel atakanto. Ili tiam, lerte elprofitante la feliĉan situacion, plue transiris la riveron Livenza, ne, kiel Entente volonte dezirus kredigi, por fine rompiĝi ĉe la multe fortifikitaj naturaj remparo kaj foso de la montara kaj rivera parto de la tielnomata Piave-linio, sed por tiel fiksi la italan armeon en tiu ĉi pozicio, ke ĝi estis senigata eĉ de ĉiu plej malgranda ŝanco pri reakiro de l’ plej malgranda parto de agadlibereco por ĉiuj tempoj. Tiamaniere ni vidas la italojn hodiaŭ nur ankoraŭ ja persiste (ĉar temas pri estado kaj ne-estado), sed senespere kaj senŝance defendi sin laŭlonge de la Piave-linio, kiu ĉiutage pli sin pruvas kiel defenda pozicio de duba valoro. La de nord-okcidento sur la tutan sistemon premanta armeo Conrad malrapide, sed certe ekokupis unu el la italaj montar-fortifikaĵoj post la alia en la teritorio de la Sep Komunumoj, por la 5an de Decembro sin vidi en la posedo de Meletta-masivo, kuŝanta antaŭ la supra Brenta, kun Monte Badelecche, Tondarrecar kaj Castelgomberto kaj kaptaĵo de 16000 viroj, 639 oficiroj, 93 pafilegoj kaj 233 maŝinpafiloj. Sed ne sufiĉe je tio, la centraj ŝtatpotencoj eĉ ĉe la bordoj de la malsupra, tiom facile defendebla Piave la 9an de Decembro kapablis ekposedi la pontofortikaĵon de Sile kaj per tio ankaŭ de tie ĉi minaci la entutan pozicion de la tuta itala armeo.
(Internacia Bulteno 1918-2, p. 49)

La agadoj en Italujo havas en tiu ĉi tempodaŭro nur lokan signifon. Post iom longdaŭra, forta, por ni sukcesa moviĝo ili tie, kiel ĉe la okcidenta fronto, restis en la kadro de tranĉea milito. La 20 an de Decembro la italo provis en sep furiozaj atakoj, reakiri siajn antaŭ ne longe perditajn poziciojn sur la altaĵoj de Asolone, Monte Pertica kaj Solarolo, sed sukceso ne estis destinita al li. En la daŭro de la bataloj ĉirkaŭ la Monte Asolone kaj la italaj pozicioj okcidente aliĝantaj la aŭstri-hungaraj trupoj kaptis 8500 italojn, inter ili 270 oficiroj. De post la 26a de Decembro en la regiono de Asiago kaj la rivero Brenta kaj sur la altplataĵoj de l’ Tomba-supro reviviĝis la artileria pafado, kiun sekvis atako de itala infanterio kontraŭ la Monte Tomba, malsukcesanta en la pafado de la liganoj. En la Piave-segmento ambaŭflanke de Pederobba inter Brenta kaj Montello kaj norde de Vidor la artileria batalo daŭris kun fortego. La 30an, post artileria kaj mina preparado, la franco alkuregis la aŭstriajn poziciojn de la Tomba-supro, kie li sukcesis konkeri partojn de la pozicio. La italaj raportoj anoncas 1400 ĝis 1500 kaptitojn, 7 pafilegojn kaj 60 maŝinpafilojn kiel kaptaĵon de tiu ĉi entrepreno. Postaj fortaj italaj atakoj kontraŭ la Monte Asolone kaj Monte Pertica senrezulte pasis, same antaŭenpuŝo en la Piave-delto kaj plua sude de Monte Fontana Secca. Angla artilerio surpafadis la Piave-segmenton kaj la regionon norde de Montello.
(Internacia Bulteno 1918-3, p. 71)

Unu penso pri “Linio de Piave

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *