Homoj

Ennio Morricone

La 10-an de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1928) de la itala (roma) komponisto, muzikisto kaj orkestra dirigento Ennio Morricone
it.wikipedia.org/wiki/Ennio_Morricone
eo.wikipedia.org/wiki/Ennio_Morricone
​aŭtoro, interalie, de muzikoj de pli ol 500 filmoj kaj televidaj serioj, aparte por la filmoj de la ĝenro “vakera laŭ la itala maniero”, sed ankaŭ por alispecaj filmoj, kiuj akiris prestiĝajn premiojn.
​En 2016, estis al li atribuita la Oskar-premio pro la plej bona sonstrio (por la filmo de Quentin Tarantino “The Hateful Eight”).
​Morricone vendis pli ol 70 milionojn da diskoj.
Al li estis dediĉita asteroido, 152188 Morricone.
​En Esperanto ekzistas la versio (de Giuseppe Castelli) de unu lia kanzono “Se telefonando” – Se telefonante, siatempe (1966) lanĉita de Mina Mazzini.
​Mi transkribas la tekston de la kanzono, en la itala kaj en Esperanto, kaj aldonas portreton de la muzikisto.


SE TELEFONANDO
(Parole di Ghigo De Chiara e Maurizio Costanzo
Musica di Ennio Morricone)
www.dailymotion.com/video/xhtro_mina-se-telefonando-1966_music

Lo stupore della notte
spalancata sul mar
ci sorprese che eravamo
sconosciuti io e te.
Poi nel buio le tue mani
d’improvviso sulle mie,
è cresciuto troppo in fretta
questo nostro amor.

Se telefonando
io potessi dirti addio
ti chiamerei.
Se io rivedendoti
fossi certa che non soffri
ti rivedrei.
Se guardandoti negli occhi
sapessi dirti basta
ti guarderei.
Ma non so spiegarti
che il nostro amore appena nato
è già finito.

SE TELEFONANTE
Vortoj de Ghigo De Chiara kaj Maurizio Costanzo
Muziko de Ennio Morricone
Trad. Giuseppe Castelli
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/mina.html#SE%20TELEFONANTE

La mirigo de la nokto
malfermita sur mar’
kaptis nin dum ni ankoraŭ
estis fremdaj al ni.
Tra l’ mallumo viaj manoj
miajn manojn prenis, kaj
eble iom tro rapide
en ni kreskis la am’.

Se telefonante
mi vin kapablus adiaŭi,
mi telefonus;
se vin renkontante
mi certus vin ne suferigi,
mi vin renkontus.
Se rigardi vin sufiĉus
por diri ke sufiĉas,
mi tion farus…
Kiel mi klarigu
pri nia am’ ĵus naskiĝinta
kaj jam finita?

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *