Sen kategorio

Ĉe la stacidomo en aŭtuna mateno

“Alla stazione in una mattina d’autunno” (Ĉe la stacidomo en aŭtuna mateno) estas unu el la plej belaj poeziaĵoj de la itala (toskana) poeto Giosue Carducci (1835-1907), pri kiu mi jam parolis plurfoje – laste, la 15-an de julio 2018: www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/07/15/giosue-carducci-3/  Mi ĝin transskribas, en la itala, kaj en ĝia traduko al Esperanto. La poeziaĵo… Legu plu Ĉe la stacidomo en aŭtuna mateno

Homoj

Pierre Curie

La 19-a de aprilo estas la datreveno de la tragedia morto (en 1906) de la franca fizikisto Pierre Curie (1859-1906), eo.wikipedia.org/wiki/Pierre_Curie Nobel-Premiito pri Fiziko en 1903, kune kun la edzino, la polino civitanigita francino Marfia (Marie) Skłodowska, kaj la franca fizikisto Antoine Henri Becquerel, «kiel rekono de la eksterordinaraj servoj, kiujn ili plenumis per siaj… Legu plu Pierre Curie

Lokoj · Homoj

Karakalo

La 8-a de aprilo estas la datreveno de la tragedia morto (en la jaro 217) de la romia Imperiestro Lucius Settimius Bassianus, konata per la nomo Marcus Aurelius Severus Antoninus Pius Augustus, sed precipe per la alnomo “Caracalla” (elp. Karakala), en Esperanto “Karakalo”, eo.wikipedia.org/wiki/Karakalo laŭ la nomo de aparta mantelo kun kapuĉo, kiun li kutimis… Legu plu Karakalo

Homoj

Giosuè Carducci

La 16-a de februaro estas la datreveno de la morto (en 1907) de la itala (toskana) poeto kaj literaturisto Giosuè Carducci (1835-1907), eo.wikipedia.org/wiki/Giosu%C3%A8_Carducci Nobelpremiito pri Literaturo en 1906. Jam plurfoje mi parolis pri li; interalie, la 16-an de februaro 2018. www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/02/16/giosue-carducci/ Hodiaŭ mi transskribas (en la itala, kaj en ĝia traduko al Esperanto) lian poeziaĵon… Legu plu Giosuè Carducci

Homoj

Mario Rapisardi

La 4-a de januaro estas la datreveno de la morto (en 1912) de la itala (sicilia) poeto, tradukisto kaj universitata profesoro Mario Rapisarda, (1844-1912), eo.wikipedia.org/wiki/Mario_Rapisardi konata kiel Mario Rapisardi (li neniam ŝanĝis laŭleĝe sian familian nomon, sed li ŝatis nomiĝi Rapisardi ĉar – spirito sendube kurioza – li volis havi familian nomon rimantan kun tiu… Legu plu Mario Rapisardi