Homoj

Duca degli Abruzzi

La 29-a de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1873) de Luigi Amedeo di Savoia, konata kiel Duca degli Abruzzi (1873-1933),

eo.wikipedia.org/wiki/Luigi_Amedeo,_Duko_de_Abruzzi

protagonisto de pluraj ekspedicioj, kiuj (inter 1897 kaj 1909) igis lin mondkonata: la unua supreniro al Monto Saint Elias, en Alasko; la ekspedicio al la Norda Poluso (per la ŝipo “Stella Polare” – Polusa Stelo), kiu atingis la plej avangardan latitudon en tiu epoko; la supreniro al la afrika masivo Ruwenzori; la ekspedicio al Karakorumo, kun la nesukcesinta klopodo supreniri K2 kaj la nova monda rekordo de altitudo.

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, kaj aldonas:

– unu el la poŝtmarkoj de 1934 de itala Somalio, pro la “Honorado al Duko de Abruco”, kun la lumturo de Kabo Guardafui;

it.wikipedia.org/wiki/Capo_Guardafui 

– p. 36 de la bulteno en Esperanto kun la programoj de la elsendoj al eksterlando de la Itala Radio-EIAR (Radio Roma) de februaro 1940; estas indikite, ke la 22-an de februaro 1940 estis elsendita “Rememorado pri la polusa esplorado de Duko de Abruco”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *