La 14-a de januaro estas la datreveno de la unua prezento (la 14-an de januaro 1900, ĉe Teatro Costanzi de Romo, hodiaŭ Operteatro) de la opero “Tosca”
laŭ muziko de Giacomo Puccini.
Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio kaj al mia artikolo de la 14-a de januaro 2018,
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/01/14/giacomo-puccini-tosca/
kaj aldonas:
– italan poŝtmarkon de 2004, laŭ skizo de Rita Morena;
– p. 21 de la bulteno en Esperanto kun la programoj de la elsendoj al eksterlando de la Itala Radio-EIAR (Radio Roma) de decembro 1939; estas indikite, ke la 9-an de decembro 1939 estis elsendita la unua akto de “Tosca”.