Homoj

Hillel

Okaze de la unua Universala Kongreso de Esperanto (Bulonjo-ĉe-maro, 1905), la elpensinto de Esperanto, Ludwik Lejzer Zamenhof, verkis poeziaĵon, titolitan “Preĝo sub la verda standardo”.

www.esperanto.mv.ru/Kolekto/Pregxo.html 

Ne estis al li permesite, tamen, laŭtlegi la lastan strofon, taksatan neneŭtrala, kaj disŝira kompare kun la tiuepokaj konvinkiĝoj, ĉar ĝi asertis tutmondan fratecon, sendepende de la religiaj apartenoj.

Jen la strofo:

Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj,

antaŭen kun pacaj armiloj!

Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj

ni ĉiuj de Di’ estas filoj.

Ni ĉiam memoru pri bon’ de l’ homaro,

kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro

al frata la celo ni iru obstine

antaŭen, senfine.

°°°°°

La penso eldirita de Zamenhof (kiu estis hebreo) inspiriĝis al la instruo de rabeno Hilelo la Maljuna, 60 a. K-7 p. K.

eo.wikipedia.org/wiki/Hilelo

Nu, kun emocio mi legis, en la tute ĵusa Encikliko de Papo Francisko “Fratelli tutti” (Ĉiuj gefratoj), ĉi tiujn vortojn (ĉap. 59-60, p. 41-42):

(sekvas traduko al Esperanto)

>59. Nelle tradizioni ebraiche, l’imperativo di amare l’altro e prendersene cura sembrava limitato alle relazioni tra i membri di una medesima nazione.

>L’antico precetto “Amerai il tuo prossimo come te stesso” si intendeva ordinariamente riferito ai connazionali. Tuttavia, specialmente nel giudaismo sviluppatosi fuori della terra d’Israele i confini si andarono ampliando. Compare l’invito a non fare agli altri ciò che non vuoi sia fatto a te. Il saggio Hillel (I secolo a.C.) diceva al riguardo: “Questo è la Legge e i Profeti, tutto il resto è commento” (Talmud Bavli, Talmud di Babilonia, 4, 15).

>60. Nel Nuovo Testamento, il precetto di Hillel ha trovato espressione positiva: “Tutto quanto volete che gli uomini facciano a voi, anche voi fatelo a loro. Questa infatti è la Legge e i Profeti” (Matteo 7,12).

(Traduko):

>59. En la hebreaj tradicioj, la nepra ordono ami la alian kaj zorgi pri li ŝajnis limigita al la rilatoj inter la membroj de sama nacio.

>La malnova ordono “Amu vian proksimulon kiel vin mem” estis ordinare komprenata en rilato kun la samnacianoj. Tamen, precipe en la hebreismo evoluinta ekster la lando Israela la limoj iom post iom plivastiĝis. Aperas la invito ne fari al la aliaj tion, kion vi ne volas, ke oni faru al vi. Saĝulo Hilelo (1-a jarcento a. K.) diris pri tio: “Ĉi tio estas la Leĝo kaj la Profetoj, ĉio cetera estas komento” (Talmud Bavli, Babilona Talmudo, 4, 15).

>60. En la Nova Testamento, la ordono de Hilelo trovis pozitivan esprimon: “Ĉion ajn, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la profetoj” (Mateo 7,12).

Mi aldonas:

– vatikanan poŝtmarkon de 1963, laŭ skizo de Alceo Quieti el desegnaĵo de Emilio Greco, pri “la bona Samariano” (Luko 10,33);

– la unuan paĝon de la Deklaracio de Zamenhof (1913) pri tio, ke liaj personaj politikaj-religiaj konvinkiĝoj ne devontigas la esperantistojn.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *