Homoj

Rifuĝintoj

La 20-an de junio oni solenas la Mondan Tagon de Rifuĝinto, ĉiujaran rendevuon volitan de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj por sentivigi la publikan opinion pri la kondiĉo (ofte nekonata aŭ eĉ ignorata) de la milionoj da rifuĝintoj, kiuj, devigitaj forkuri el militoj, perfortoj kaj malsato, forlasas sian domon kaj ĉion, kio estis parto de propra vivo, por konstrui al si estontecon post suferoj kaj humiligoj.

Mi jam parolis pri ĉi tiu temo en 2017,

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/06/20/rifugiati/

en 2018

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/06/20/rifugiati-2/

kaj en 2019.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/06/20/rifugiati-3/

Hodiaŭ mi referencas la mesaĝon de Papo Francisko por la Monda Tago de Paco 2018, kiu havis kiel temon: “Migranti e rifugiati: uomini e donne in cerca di pace” (Migrantoj kaj rifuĝintoj: viroj kaj virinoj priserĉantaj pacon).

La teksto de la mesaĝo (en la itala kaj en pluraj aliaj lingvoj) estas legebla ĉe:

w2.vatican.va/content/francesco/it/messages/peace/documents/papa-francesco_20171113_messaggio-51giornatamondiale-pace2018.html

Resumo en la itala kaj en Esperanto aperis en “Katolika Sento” 2018-1:

www.ueci.it/k_sento/ks_2018/ks_2018_n1.pdf

Resumo en Esperanto aperis en “Espero katolika” 2018-1/3, p. 3.

Mi aldonas la unuatagan koverton (UTK) de 3 el la 6 vatikanaj poŝtmarkoj de 1960 pro la “Monda Jaro de Rifuĝinto”; la bildoj montras du pentraĵojn, respektive:

– Masaccio (1401-1428), “Almozo de Sankta Petro”, Florenco, Kapelo “Brancacci” en la preĝejo “Santa Maria del Carmine”;

– Piero della Francesca (1416-1492), “Madono de Mizerikordo”, Sansepolcro, Urba Muzeo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *