Homoj

La 18-an de decembro 218 a. K. la Kartaga armeo, sub la gvido de Hanibalo, venkis ĉe rivero Trebla (Trebbia) tiun Roman komandatan de Konsulo Tiberio Sempronio Longo.

it.wikipedia.org/wiki/Battaglia_della_Trebbia

La Konsulo (memsekura pro ĵusaj venkoj en Sicilio, ĵaluza de sia kolego Publio Kornelio Scipiono, kaj dezirema plenumi la kampanjon antaŭ ol, ĉe la fino de la jaro, li estu devigata transdoni al aliaj la komandon kaj la supozatan gloron) malsaĝe malmuntis la tendaron por ataki, malgraŭ la laceco de la trupoj kaj la malbonegaj veterkondiĉoj; kaj la Kartaganoj, per la helpo de siaj aliancitaj Gaŭloj kaj la subteno de la elefantoj, sangoplene venkis la Romanojn frostiĝintajn kaj akvotrempitajn.

Kuriozaĵo, kiu montras elokvente, kiel tiu travivaĵo estas hodiaŭ rigardata en kontraŭroma klefo en la zono de Insubrio (Pada ebenaĵo): ĉe la (probabla) loko de la batalo, Gazzola en provinco de Piacenza (Plaĉenco), estis starigita monumento, kiu bildigas… elefanton.

Mi transskribas la soneton “Trebbia” de José-Maria de Hérédia (1842-1905), en la franca originalo kaj en la tradukoj al la itala kaj al Esperanto.

Mi sendas al mia artikolo de la 22-a de novembro 2018.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/11/22/jose-maria-de-heredia/ 

Mi aldonas:

– tunizian filatelan folieton de 1995, honore al Hanibalo;

– p. 180 de “Literatura Mondo” 1934-10.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *